<< A Lazaro Ludoviko Zamenhof: Proverbaro Esperanta

B

Babilas, muelas, kion lango elpelas.

Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.

Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.

Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis.

Barbo potenca, sed kapo sensenca.

Barelo malplena sonas plej laŭte.

Bastono batas, bastono resaltas.

Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.

Batadi la venton.

Bataladi kontraŭ la sorto.

Batanto povas argumenti, batato devas silenti.

Batita komprenas aludon.

Bato de frato estas sen kompato.

Bato de patrino ne longe doloras.

Batu malbonulon, li vin flatos ― kisu, li vin batos.

Bedaŭrinde.

Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

Bela birdo.

Bela celo por fabelo.

Bela paro por altaro.

Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.

Bela vizaĝo estas duono da doto.

Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo.

Belaj rakontoj el trans la montoj.

Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.

Beleco logas, virto apogas.

Belecon taksas ne okulo sed koro.

Bezono estas plej forta ordono.

Birdo kantas laŭ sia beko.

Birdo petolas, kiom ĝi volas.

Blindulo kartojn ludi ne devas.

Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.

Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

Bona estas domo nova kaj amiko malnova.

Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.

Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.

Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.

Bona gloro pli valoras ol oro.

Bona ideo venas post la pereo.

Bona kaporalo revas esti generalo.

Bona puno por malbona peno.

Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.

Bona vino al la fino.

Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.

Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.

Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.

Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.

Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.

Bonfaron oni facile forgesas.

Bongusta peco longe ne atendas.

Bono farita ne estas perdita.

Bono posedata ne estas ŝatata.

Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.

Bovo prenita, koko donita kaj ― kvita.

Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.

Brava homo en sia domo.

Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.

Brogita eĉ sur akvon blovas.

Bruligi al si la lipharojn.

Bruo potenca, nula esenco.

Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.

Butonumi iun malvaste