Poemoj

de L. L. Zamenhof

adaptitaj al TEIXLite de Wolfram Diestel


Al la "Esperantisto"

En bona hor'! Ni aŭdis la signalon
kaj bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
sub bona stelo, en feliĉa horo!

Amikoj de proksime, malproksime,
salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin, senhalte kaj sentime,
al nia granda, sankta, glora celo!

Ne tre facila estas nia vojo
kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos;
sed batalante, kun plej granda ĝojo
senhalte ni laboros kaj esperos.

For estas jam la baroj de l' komenco,
l' unua muro estas trarompita,
kaj dolĉa estos nia rekompenco,
kiam la celo estos alvenita.

Al la Fratoj

Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero!

Regas ankoraŭ nokto sen luno,
la mondo dormas obstine,
sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
Ĝis vi atingos aŭskulton!

Dekon da fojoj vane perdiĝos
la voko via ridata, -
la dekunua alradikiĝos,
kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime ĉiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilaĝo,
ĉu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko
kondukas nian aferon,
aŭ eksilentis jam via voko,
vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,
kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo!

Ni ĝin kondukos ne ripozante,
kaj nin laciĝos nenio;
ni ĝin traportos, sankte ĵurante,
tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraŭ en la komenco
la celo en malproksimo, -
ni ĝin atingos per la potenco
de nia forta animo!

Ni ĝin atingos per la potenco
de nia sankta fervoro,
ni ĝin atingos per pacienco
kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,
la venko - baldaŭ ĝi venos;
levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj riĉa:
nia laboro kaj pacienco

En nord' unu pino en solo..., el Heine

En nord' unu pino en solo
dormetas sur nuda altaĵo;
glacia kaj neĝa tavolo
ĝin kovras per tomba tolaĵo.

Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,
en unu dezert' orienta,
eterne pri lando alia
malgaje sopiras silenta.

En sonĝo princinon mi vidis..., el Heine

En sonĝo princinon mi vidis
kun vangoj malsekaj de ploro, -
sub arbo, sub verda ni sidis,
tenante nin koro ĉe koro.

"De l' patro de l' via la krono
por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono -
vin mem mi deziras, aminda!"

"Ne eble!" ŝi al mi rediras:
"En tombo mi estas tenata,
mi nur en la nokto eliras"

Hamleto, el Hamleto

Ĉu esti aŭ ne esti, - tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti - dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, - tio estas
Tre dezirinda celo. Morti - dormi -
Trankvile dormi! Jes, sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, -
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, -
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim' de io post la morto,
De tiu nekonata land', el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Pli volas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l' pensadoj;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu!

Ho, Mia Kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor' !

LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero,
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

LA VOJO

Tra densa mallumo, briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo, en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta, kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, -
Ni semas kaj semas konstante.
``Ho ĉesu!'', mokante la homoj admonas, -
``Ne ĉesu, ne ĉesu!'' en kor' al ni sonas:
``Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos''.
Se longa sekeco, aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita
Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Lorelej, el Heine

Ne scias mi, kial subita
malgaj' en la koro naskiĝis;
el tempo jam enterigita
legendo al mi reviviĝis.
Jam malvarmetiĝas l' aero,
la Rejno mallaŭte babilas,
per oro de l'sun' en vespero
la supro de l' monto rebrilas.
Plej belan knabinon mi vidas:
en ora ornamo brilante,
sur supro de l' monto ĝi sidas,
la harojn mistere kombante.
La oran kombilon ĝi movas
kaj kantas tra l' pura aero,
kaj forto mirinda sin trovas
en tiu ĉi kant' de l'vespero.
ŝipet' iras sur la rivero,
ŝipisto ektremis de l' kanto,
kaj blinda por ĉiu danĝero
rigardas li al la kantanto.
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
perdiĝis sub l' akvoturnado;
ĝin Lorelej' faris kruela,
per sia mirinda kantado.

Pluvo

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.
Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.
Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.
Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.

PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiau ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nun kredo de _koro_.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovagaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas fiioj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine !

fonto: poemoj.xml