numero: 007325

rubriko: politiko

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

BALKANIO

Paŝo al paco

En novembro 2000 okazis en Zagrebo konferenco inter Eŭropa Unio (EU) kaj okcidentbalkanaj landoj (Kroatio, Jugoslavio, Bosnio-Hercegovino, Makedonio kaj Albanio). Celo: stabiligi la nunan situacion kaj pensigi pri la estonto. Ĉiuj partoprenantoj subskribis la t.n. zagreban deklaracion, laŭ kiu EU konsentis aparte trakti ĉiun landon depende de ties ekonomia kaj demokratia evoluo. Por realigi la planojn EU lanĉis fonduson Cart kun 4,6 miliardoj da eŭroj.

Antaŭ la konferenco regis timo, ke EU volas rekonstrui novan komunan ŝtaton en la regiono. Kroatio, kvankam geografie sur la duoninsulo Balkano, daŭre klopodis rebati ĉi tiun ideon, vidante en ĝi politikon de agreso kaj primitivismo. La prezidanto de la EU-komisiono, Romano Prodi, kaj la franca prezidanto, Jacques Chirac [ĵak ŝirák], konstante ripetis, ke EU ne intencas restarigi Jugoslavion.

Militkrimoj

La zagreba deklaracio antaŭvidas por la balkanaj landoj kunlaboron kun la Haga Tribunalo pri militkrimoj kune kun evoluigo de homaj rajtoj kaj demokratio. Kroatio sendube estas tiurilate la plej evoluinta lando en la regiono, kaj kroatoj esperas kiel eble plej rapide komenci traktadon pri asociiĝo kun EU.

Tamen restas problemoj. Dum la konferenco manifestaciis eksaj armeanoj, protestante, ke la prezidanto de Jugoslavio ne pardonpetis pro krimoj kaŭzitaj de serboj en Kroatio. Malgraŭ tio, la konferenco estas grava unua paŝo al pacigo kaj stabiligo de la plej malstabila regiono en Eŭropo.

Zlatko TI<S`'>LJAR

˙;