Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Aldone la emblemo de LUKoil en bmp- kaj gif-formatoj.

Prioritato: 2

reviziita versio

BALKANIO

Pliigita aktivado de LUKoil

En la kulmino de la preza þoko en la merkato de kruda petrolo, la rusa kompanio LUKoil komunikis, ke øi intencas plivastigi sian agadon en Balkanio per aæeto de la rafinejo en Novi Sad, Jugoslavio. Verþajne LUKoil komplete rekonstruos øin pro la damaøoj rezulte de la bombado fare de NATO-aviadiloj dum la Kosovo-krizo en 1999.

La rusa petrolgiganto estas optimisto rilate la regulajn liverojn de kruda¼oj al Jugoslavio post la fino de la embargo. Øis nun LUKoil agadis en la jugoslava merkato per liverado al privataj klientoj de produkta¼oj el la rafinejo Neftohim en Burgas, Bulgario, aæetita fine de 1999. La intenco de la rusa kompanio estas eniri ankaý la merkaton de Kroatio per la estigo de komuna kompanio kun INA Nafta Industria.

Dum la jaro 2000 estis investitaj en bazaj riparlaboroj kaj modernigoj de la instala¼oj de Neftohim-Burgas 35 milionoj da usonaj dolaroj (USD). Ties profito por la unuaj ses monatoj de la jaro estas proksimume 10 milionoj da USD. LUKoil planas øis 2005 estigi en Bulgario distribuan reton de 150 benzinstacioj. En la jaro 2000 por tio estis apartigitaj 21 milionoj da USD. Øis nun estis nur ses LUKoil-benzinstacioj en Bulgario.

Krom la rafinejo en Burgas, la rusa kompanio posedas la rafinejon en Ploie<s,>ti, Rumanio. En øi øis nun estas investitaj 11 milionoj da USD, kaj la planitaj investoj øis 2003 faras totalon de 200 milionoj da USD. La ambicio de la rusa giganto estas komenci intertraktojn kun la rumanaj instancoj pri eventuala transportado de prilaborita petrolo øis Okcidenta Eýropo laý rivero Danubo. LUKoil havas ankaý kelkajn rafinejojn en Montenegro, samkiel unu en Odesa, Ukrainio.

La estraro de la kompanio ne kaþas siajn ambiciojn en Balkanio por plua aktivado ankaý en la greka, turka kaj makedona merkatoj.

LUKoil havas po tri funkciantajn miksajn entreprenojn en Kazaðio kaj Azerbajøano. Krome øi ekspluatas trovejojn de kruda petrolo en Irako kaj Egiptio.

Evgeni GEORGIEV

ÿ;