N-ro 007300

Rubriko: LETEROJ

Prioritato <1>

Korektita versio

Antisemitismo kaj antijudismo

Atente relegante la papan dokumenton pri la pardonpeto pro la pekoj de katolikoj, kaj oficialajn komentojn pri ĝi, mi ne trovas ke la papo pardonpetis pro antisemitismo de katolikoj. Ĉu okazas ke Maul kunigas kaj veldas (MONATO, 2000/11, p. 5) antisemitismon kun antijudismo? Pri tiu lasta la papo, jes, pardonpetis. La du konceptoj ne koincidas inter si: la dua fakte kulpigas pro konduto, vere aŭ supoze, nejusta aŭ malmorala ktp; la unua rifuzas kaj kondamnas pro rasaj motivoj. Ne kredindas ke la laŭjarcenta oponado al judismo de epigonoj de kristanismo, katolika kaj protestanta kaj alispece kristana, povis naskiĝi el la volo ekskludi rasojn el la universala savo farita de Kristo.

Antonio CAPPELLO, Italio

˙;