Numero: 007291

Leteroj: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

Korektita versio

Propono al malpacema pacifisto

G. Ledon bedaŭrante la solidecon de la religia kredo (MONATO, 2000/11, p. 5), ŝajnas forgesi, ke ankaŭ li mem havas kredon (ateistan/klerecan). Do ankaŭ li ne estas tute sendependa en sia fundamento de la vivo.

Kial li maltoleras religian kredon je ununura dio? Li volas batali kontraŭ dumiljaraj muroj de la religioj. En la miliardo da monoteistoj li vidas "devotulojn hipokritajn, halucinantajn, mirakloavidajn" kaj -- kio rezultas logike -- idiotojn. La muron, kiun li mem konstruas per sia sektopropagando, nature li ne vidas.

Tamen li ne povas akcepti maltoleremon. Bone. Do ni ĉiuj estu toleremaj kaj rigardu ni trans la murojn!

Josef FLIEGNER, Germanio

˙;