numero: 007287

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto:

prioritato: 2 (aperigu feb 2001)

EDUKADO

Studentoj universitaton soifantaj

Malsame ol en multaj aliaj eřropaj landoj, belgaj abiturientoj ricevas diplomon de meza lernejo ne post komuna, tutnacia taksado sed surbaze de ekzamenaj poentoj deciditaj Šefe de siaj kutimaj instruistoj. Rezulte: Šiuj abiturientoj ricevas identan mezlernejan diplomon, kies vera valoro tre varias.

Alia sekvo estas, ke multaj studentoj, kiuj komencas universitatan karieron, dum la unua jaro malsukcesas. Tio kostas multe kaj al la socio kaj al la memfido de malsukcesintoj. Facile kompreneblas, ke la registaro ař la universitatoj dařre klopodos limigi tiun perdon kaj financan kaj emocian.

Fidinda mezurilo

En la universitato de Loveno -- la plej malnova de Belgio -- oni kredas, ke la problemo estas nun solvita. Doktori°anto ellaboris teston por ařguri, Šu abiturientoj kapablos sukcese eniri universitatan studfakon. En 1997 partoprenis la teston 1500 abiturientoj. Post unu jaro la doktori°anto rekontaktis partoprenintojn por konstati, kiel ili sukcesis en siaj universitataj studoj. Evidenti°is, ke 92á% de tiuj, kiuj malbone plenumis la teston, malsukcesis ankař Še la universitato. La iniciatinto de la projekto taksas la teston fidinda mezurilo de estontaj rezultoj.

Estontaj abiturientoj faros la teston post la kristnaskaj ferioj: pro tio °i nomi°as "đrisostomo" lař la sanktulo, kies festo koincidas kun la komenci°o de la lastaj 100 tagoj de mezlerneja kariero. La testo mem konsistas el matematikaj kaj lingvaj eroj, inkluzive de kompreno de scienca teksto.

Nacia regulado

Tamen estas nekonsekvenca╝o. ěis nun en belga edukado mankas preskař Šiu nacia regulado. Malgrař reguloj pri instruendaj fakoj kaj ties enhavo, Šiu lernejo, eŠ Šiu instruisto povas plejparte memstare decidi, kiel realigi la regulojn: ekzemple, instruistoj sendepende preparas finajn ekzamenojn. Malfacile estas kompari lernejojn kaj diplomojn.

Pro lerneja libereco la nova testo ne fari°os tuj deviga en Šiu lernejo. Plue, la ministro pri edukado atentigis, ke la testo perdos sian valoron, se lernejoj organizos siajn programojn aparte, por ke studantoj sukcese trapasu la teston. La ministro same rimarkigis, ke kvankam multaj gestudentoj -- pli malpli 50á% -- malsukcesas dum la unua studjaro, ili tamen atingas altlernejan ař universitatan diplomon. Do, ne kulpas la instruado; kulpas la sistemo por elekti tařgan fakon.

Socia medio

Eble la testo ankař pretervidas la "socian" preparadon de estontaj civitanoj. Gravas ne nur lernejaj rezultoj kaj intelekta preparado, sed ankař socia medio. Lernejanoj, kies gepatroj mem °uis universitatan edukadon, ař kiuj movi°as en intelektulaj rondoj, pli bone povas sin prepari, Šar ili komprenas la universitatan ╝argonon. Ili estas mense stirataj °is la universitato: helpo, ař antařpreparo, kiu mankas al tiuj, kiuj ne povas Šerpi el tiaj fontoj.

Tiun lastan aserton okulfrape pravigas alia studo pri universitata instruado. Evidenti°as, ke dařre ekzistas abismo inter diversaj klasoj koncerne universitatan edukadon. Universitataj pordoj restas baritaj por idoj de laboristoj kaj infanoj el socie pli malaltaj tavoloj. Ăefa kialo: tro alta kosto. Sendube ankař respondecas la fakto, ke ili mem taksas sian sukceskapablon tro malalta. Malsukceso elteneblas nur por tiuj, kiuj havas plenan monujon. La aliaj devas elekti malpli riskajn elirpunktojn por la estonta vivo.

Guido VAN DAMME

 ;