Numero: 007285

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 1

Korektita versio

Energia katastrofo

La ekonomia situacio de Albanio daŭre estas malfacila. En la aŭtuno de 2000 oni travivas energian katastrofon, ĉar -- kontraste al aliaj eŭropaj landoj -- ne pluvis sufiĉe. Tial la generatoroj, kiuj ĉefe uzas akvofalan energion, ne povas funkcii je sia normala kapacito. Mankas elektra kurento dum po 14 ĝis 16 horoj tagnokte.

Bardhyl SELIMI

˙;