is === Numero: 007283

Rubriko: El mia vidpunkto (januaro 2002)

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 1

fotosugesto: iuj (ordinaraj) homoj će baloturno

Reviziita versio

Putraj demokratioj

La lastatempaj fraýdoj dum "demokrataj" elektoj en Peruo kun diktatoro Alberto Fujimori [fuřimori] kaj en Jugoslavio kun faţisto Slobodan Miloţević montras misfunkciadon de demokrataj procedoj.

Kio estas demokratio?

Tuta 143-pařa libreto de David Beetham kaj Kevin Boyle, kun tiu titolo, eldonita de Universala Esperanto Asocio, prezentas 80 demandojn kaj respondojn pri la temo. Bedaýrinde la kriterio por pritrakto de la demandoj aperas sur falsa bazo: "... Ćar la ţtato estas la plej inkluziva homa grupo, kun la rajto reguligi la aferojn de la socio kiel tuto, kun la povo kolekti devigajn impostojn kaj la povo pri vivo kaj morto super siaj anoj, demokratio sur la ţtata nivelo estas de kerna graveco. Tial ni okupiřos plejparte pri la demokratieco de la ţtata regado."

Sekve estas vana okupiřo, fronte al tiuj ţtataj, sklavigaj povoj. Kaj la pensulo Henry Hazlitt antaý jardekoj jam diris: "La ţtato estas tiu granda fikcio, kie ćiu klopodas vivi je alies elspezo." Individuaj decidoj povas kontrasti al kolektivaj decidoj por atingo de popola rego. La tezoj, antitezoj kaj sintezoj estas faritaj de homoj, kiel diris Lenino, de "la utilaj idiotoj". Tiuj utilaj idiotoj obeas al la "granda fikcio" por la "unika klopodo vivi je alies elspezo"... řis absoluta putro, ekzemple la sistemoj de Lenino mem, Miloţević kaj Fujimori.

La vorto "demokratio" per si mem estas tre simpla kaj klara: demo = popolo, kratio = rego, do regado de popolo fare de la popolo. Spite al la akceptitaj mitoj (ne homkonformaj) pri kolektivo, popolo konsistas el individuoj, sekve aýtenta demokratio estas la regado de la individuo per si mem, t.e. memregado.

Vole-nevole aperas jen "anarkio", vorto abomenata pro konataj historiaj faktoj. Abomenata kaj do abomeninda, ćar la homoj ne scias, ne volas, ne kapablas sin regi. Ili sin kroćas al religioj, al doktrinoj, al leřoj kiuj sklavigas ilin nome de ţtato. Ćar la sistemoj kreitaj ne sukcesas funkcii, ree aperas malordo, perversioj, do ree la abomeninda vorto "anarkio", sed en la mala signifo rilate al demokratio.

La bonaj diktatoroj

El vidpunkto de ţtata regado, Hitlero, Musolini, Peron, Stalino, Franko, Fujimori kaj iuj aliaj Fideloj, siatempe estis bonaj diktatoroj ćar pli ol 50 % el la popolo aprobis aý aprobas ilin (almenaý ţajne). Dum la pasado de la tempo, tamen ne ćiuj homgrupoj povas samtempe "vivi je alies elspezo", tial aperas la alterno de povo, kelkaj diktatoroj falas dum venas aliaj por defendi la interesojn de aliaj grupoj.

La usona sistemo estas la plej bona ekzemplo en alternado de povo, en rego-ludo, inter la tielnomataj demokratoj kaj respublikanoj, kie fundamente ćiam estas la sama ţtata strukturo, la bona diktaturo, kie fakte la homo (prezidento aý diktatoro) ne gravas. En tiu ludo estas malfacile kalkuli la kostojn de la manovroj por balotado.

Por bona, sincera demokratio la ţtatoj malpermesas uzon de ekonomia povo. La prohiboj ne forigas kaţajn, subtablajn traktadojn. En partipolitika agado koruptado, premoj pro apartaj influoj ne estas eviteblaj ... kial ne sukcesi je alies elspezoj? Ću la konataj epizodoj de korupto kun Mitterrand [miterán] kaj Helmuth Kohl [kol] en demokrataj landoj de Eýropo ne estas taýga pruvo pri putreco de demokratioj?

Forto de korupto

La korupto estas tiom forta, ke ři detruas ţtatajn leřojn, ni vivas en "Mondo sen leřo" kiel skribis Eva Joli kaj aliaj juristoj rememore al 26 kolegoj murditaj de mafioj, de ćiuspecaj ţakristoj. La ţtato ne plu regas la socion ćar la sistemoj estas putraj. Sistemoj instalitaj ja de bonintencaj, sed hipokritaj amnestiuloj kaj defendantoj de pseýdaj homaj rajtoj, (malutilaj idiotoj), kie ţakristoj, ţtelistoj, anarkiistoj (en la dua signifo), ostařistoj ktp havas pli da rajtoj ol ties murditaj viktimoj.

En Brazilo, Kolombio, Peruo la ţakristoj pri drogoj, la banditoj, jam montras pli da povo ol la ţtato, ol la polica aparato. En la fikcia ţtato venkis ne la rajtoj de honestaj homoj, sed la plej basaj, putraj, koruptaj agmanieroj, nome de demokratio.

En mia urbeto de 40 000 lořantoj mi (permesu la pronomon) Ľus spektis scenojn malfacile priskribeblajn okaze de elekto por municipestro kaj la koncernaj konsilantoj. Seso da kandidatoj por unu posteno por la estro, 150 kandidatoj por 15 konsilantoj. Jen partiaj disputoj, flagoj, standardoj, banderoloj, flugfolioj kun plej demagogiaj, orgiaj, malhonestaj promesoj, eksplodoj de raketoj, diskursoj meze de folkloraj dancoj, kamparanaj kanzonoj, distribuo de ćemizetoj, multkoloraj ćapetoj, promesoj de dungoj, donaco de bazaj manřaĽoj, senpaga plenigo de aýta benzinujo, senfinaj defiladoj de politikaj sponsoroj, garantioj pri senlabora salajro, ktp. ktp. cele al simpla voćo de iu gapanta, senkonscia popolo submetita al korupta, putra agmaniero, nomata demokratio.

La utilaj idiotoj ricevas la regantojn kiujn ili meritas.

Gilbert LEDON

˙;