Numero: 007270

Leteroj: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

Korektita versio

Manko de kompatemo

Berveling fakte akuzas je manko de kompatemo la katolikan eklezion (MONATO, 2000/8, p. 22) kies moralaj atentoj celas prizorgi, krom la patrinon, la infanon jam ĝuantan je rajto eliri el la sino de sia patrino kaj vivi. Kiu mankas je kompatemo? Kiu prizorgas la vivon de ambaŭ aŭ kiu pravigas murdon de la infano? Tiom pli ke la naskota infano ne pezos, finance kaj eduke, sur la dekkvarjaraĝa handikapita patrino, ĉar aliaj patroj kaj patrinoj pretas ami kaj eduki ĝin.

Luciano MANTAUT, Italio

˙;