Numero: 007267

Leteroj: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

Korektita versio

Morti miskomprene (2)

La unua kondiĉo por sekurigi alteriĝon kaj elteriĝon (MONATO, 2000/9, p. 5; 2000/10, p. 22) estas certigi ke neniam estu tro da aviadiloj, ĉu sur la kurejoj, ĉu en la ĉirkaŭa aerspaco. Komunikado inter turoj kaj pilotoj postulas tempon, kaj tiu tempo nepre devas esti disponebla. Ne sufiĉas kiel komunikilo eĉ la plej perfekta lingvo. Sed ekzistas multaj aliaj helpiloj uzendaj.

Ne stultas la nobelpremiitoj dirante ke la angla estas utila. Sed tia ĝi estas pro la nura fakto ke ĝi estas vaste komprenata. Samkondiĉe iu ajn lingvo estas utila.

Eĉ se Simono Pejno pravas pri la ĉefa fonto de la tenerifa eraro, ĉeestis lingva elemento apud la fizika (ĝenata komunikkanalo). La vorto "OK" ne devintus troviĝi en du malsamaj instrukcioj.

Finfine, kiom da bazaj instrukcioj estas? Probable ne pli ol dudek. Se tiel estas, kial ne alkroĉi numeron al ĉiu el ili?

Brendan MARRON, Nord-Irlando

˙;