Numero: 007258

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Ilustra¼o: mi nur trovis unu malgrandan foton; mi sendas øin tra JP. - rr

Prioritato: 1

Korektita versio

MONDAJ FINANCOJ

Post la kunsido de financistoj en Prago

De la 26a øis la 28a de septembro en Prago okazis la 55a jarkunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB), kun kunvenoj de ministroj pri financo, fakaj seminarioj, prelegoj, konferencoj, ktp.

Provo de dialogo

Volante eviti bruajn manifestaciojn kaj stratbatalojn fare de la kontraýuloj de la kunsidoj, kiel jam okazis dum similaj aranøoj alilande, la æeða prezidanto Václav Havel invitis al la praga kastelo kaj la reprezentantojn de la financistoj, kaj iliajn kritikantojn. La dialogo okazis je sabato, la 23a de septembro, kaj partoprenis øin la gvidantoj de IMF kaj MB kaj iliaj kontraýuloj, ekzemple la reprezentantoj de la internacia movado Jubilee 2000, en kiu estas unuigita aro da ekleziaj organiza¼oj. Laý konstato de æeestantaj ¼urnalistoj kaj observantoj, la dialogo aspektis kvazaý tribunalo, en kiu la demandoj de la kontraýuloj havis entute negativajn intencojn sen iaj ajn pozitivaj proponoj aý racia argumentado. Ne mirinde, ke la respondoj de la prezidantoj de IMF kaj MB povis esti nur øeneralaj kaj retorikaj.

Krome, en unu el la seminarioj elpaþis ankaý Bono Vex, la kantisto de grupo U2, kiel reprezentanto de Jubilee 2000. "La sola afero, pro kiu la homoj memoros la jaron 2000, estos, ke la riæaj landoj pardonos la þuldojn al la malriæaj", li diris. "Doloras nin, kiam ni ekscias, ke en la plej malriæaj landoj de la mondo mortas æiutage dek naý mil infanoj pro manko de la baza prizorgo."

El diversaj landoj venis kelkaj miloj da junuloj por esprimi sian proteston kontraý la agadoj de IMF kaj MB kaj kontraý la ekonomia tutmondiøo øenerale. La Kongresan Centron æirkaýis vicoj da kirasitaj policanoj, kaj kontraý ili staris grupoj da manifestaciantoj. Bonþance ili estis konsiderinde malpli multaj ol la atenditaj tridek mil personoj.

La kunsidoj de la financistoj

La 26a de septembro estis la unua tago de la jarkunsidoj de IMF kaj MB. Sub influo de eksteraj manifestacioj la kunsidoj okazis sub la signo de seræado de vojoj el la monda malriæeco. Tio koncernas tri miliardojn da loøantoj de la tero, kaj, se la øisnuna evoluo daýros, øi kreskos plu.

La unua parolanto estis prezidento Havel. Laý li: "La nuntempa vasta malriæeco estas unu el la plej videblaj manifestiøoj de la kontraýdiroplena civilizo. La sola solvo de tio estas seræi en ni kaj æirkaý ni novajn fontojn de reciproka kompreno kaj solidaro, kapablon fariøi modestaj en la komuna intereso kaj fari ion bonan, eæ kiam tio ne estas videbla kaj eble eæ kiam neniu tion aprezas."

Laý la prezidanta sudafrika ministro pri financo, Trevor A. Manuel, la kreskanta proprieta malegaleco prezentas grandan danøeron por la tutmonda ekonomio. La celo de kresko-strategio estas antaý æio krei laboreblecojn, sed samgrave estas altiri pliajn investantojn. Sed la inkubo por malriæaj landoj estas aidoso, je kiu malsaniøis øis nun 33 milionoj da homoj.

La direktoro de IMF, Horst Köhler, konstatis, ke por sukcese batali kontraý la malriæeco necesas ebligi al la evolulandoj liberan aliron al mondmerkatoj. Se la tutmondaj komerc-bariloj duoniøus, tio alportus al la evolulandoj 110 øis 140 miliardojn da usonaj dolaroj (USD) jare. Øis la jaro 2015 la nombro da homoj vivantaj en malriæeco povus duoniøi. La evoluantaj þtatoj al tio devus kontribui per tio, ke ili energie solvos siajn problemojn, kiel la koruptado aý militaj konfliktoj. En la batalo kontraý malriæeco la plej grava afero estas privataj investoj, kiuj en la plej malriæaj landoj jam estas enradikiøantaj.

La prezidanto de MB, James Wolfensohn, opiniis, ke la tutmondiøo devus esti ilo por akiri la þancojn kaj por enviciøi en la mondan evoluon, do ne por senti timon kaj necertecon. Ne estas en ordo, ke la plej riæaj 20 % de la monda loøantaro akiras pli ol 80 % de la tutmondaj enspezoj. Ne estas en ordo, kiam 10 % de la loøantaro akiras duonon de la nacia enspezo, kiel nun okazas en tro multaj landoj. Samtempe li alvokis la altenspezajn landojn altigi la porevoluigan helpon kaj disponigi tiel la financajn fontojn por pli granda kaj pli rapida redukto de þuldoj kaj forigi la komercajn barierojn por malriæaj landoj.

La nuligo de þuldoj de malriæaj landoj

La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko estas ofte kritikataj pro la nekonvena enþuldiøo de evolulandoj, kaj estas postulate forstreki iliajn þuldojn. La financministroj de membro-landoj de IMF jam esprimis la intencon nuligi la plejmulton de la þuldoj de la dudek plej malriæaj landoj. La senþuldiga programo post ioma tempo disvastiøos al 41 landoj.

La nuligo de þuldoj estis unu el la æefaj temoj de la praga Jarkunsido de la estraroj de IMF kaj MB. Oni intencas forstreki du trionojn de la þuldoj, kio alportus centmilionojn da dolaroj, kiujn la registaroj utiligus por redukti la malriæecon kaj por plifortigi socialajn programojn.

Sed la programo renkontas kritikon de precipe neregistaraj organiza¼oj, æar øi estas ligita al pluaj programoj de laýstrukturaj modifoj, kies "klara interligo kun la pliprofundigado de la malriæeco jam estas pruvita". Laý la kritikantoj montriøas, ke tio ne kondukas al redukto de þuld-elspezoj, kaj ke en kelkaj landoj male la situacio ankoraý plimalboniøis. La þuldanteco de landoj de la tria mondo laý ili altiøas, okazas kriza redukto de elspezoj por la sociala sekurigo, sanprotektado kaj lerneja sistemo. En la landa ekonomio superregas eksportado, kio kaýzas nepran malstabiligon de la ekonomio.

La þuldo de la 41 plej enþuldiøintaj landoj nun atingas 75 miliardojn da USD, kaj jam en la jaro 2000 devus esti forstrekitaj þuldoj je valoro de 30 miliardoj. Sed la þuldantaj landoj devas akcepti aron da politikaj kaj ekonomiaj reformoj, kiuj garantios, ke la nove akiritaj financoj ne estos disipitaj. La landojn por la senþuldiga programo oni pritaksas en du fazoj: unue ili devas pruvi la kapablon singardeme mastrumi per la subvencioj en la kadro de apogprogramoj, kaj en la dua fazo ili devas redukti la malriæecon. La programo estis jam ratifita por Benino, Bolivio, Burkino, Honduro, Malio, Maýritanio, Mozambiko, Senegalo, Tanzanio kaj Ugando, kaj øis la fino de la jaro 2000 øi validos ankaý por Æado, Gambio, Gujano, Gvineo, Gvineo-Bisaýo, Kameruno, Malavio, Nikaragvo, Ruando kaj Zambio. La ceteraj enþuldiøintaj landoj (øis la nombro 41) dume ne estas enprogramigitaj pro militaj konfliktoj, interna malstabileco, anarkio aý pro regantaj militistaj klikoj en tiuj landoj.

Konklude eblas konstati, ke la traktadoj de IMF kaj MB celis formuli la novan rolon de ambaý institucioj en la tutmondiøa procezo sur la sojlo de la 21a jarcento. Ekzemple, dum la MB pli frue aplikadis la novliberalan politikon de persista privatigo kaj liberaligo, kio en pluraj landoj kondukis al ekonomia kolapso, nun oni komencas kompreni, ke necesas strategio celanta al la kvalito de la kresko kun emfazo sur la utiligo de la homa kapitalo, la respektoplena rilato al la naturo kaj la klerigo. La nova rolo de IMF kaj MB devas baziøi sur la nova financa sistemo sufiæe efika por la problemoj de la tutmonda ekonomio. Devus formiøi tiaspeca reguliga aparato, kiu ebligus la ekonomian disvolviøon, sed samtempe limigus ties negativajn manifestiøojn, kiel ekzemple la neregeblan potencon de iuj supernaciaj kompanioj.

Stratbataloj vekis antipation

La plenkunsido de IMF kaj MB tamen finiøis pli frue ol planite, jam je merkredo, la 27a de septembro, kaj la ¼aýdo estis dediæita al gazetaraj konferencoj. Financistoj preferis forlasi Pragon pli frue, æar æirkaý la Kongresa Centro iuj manifestaciantoj atakis policanojn.

La provokoj kaj atakoj komencitaj je la 26a de septembro posttagmeze havis similan evoluon kiel alilande. Oni frakasis fenestrojn de kelkaj bankoj kaj la montrofenestrojn de du McDonalds-rapidmanøejoj sur la Venceslaa Placo. Interese, ke deko da aliaj Donaldoj tra Prago estis netuþita. Sed okazis ankaý atakoj kontraý simplaj loøantoj de la urbo. Æe praganoj tio vekis malamikan humoron kontraý la agresemaj manifestaciantoj, tiom pli, ke iuj ital- kaj hispan-lingvaj trupoj disfaldis ruøajn flagojn kun kvinpintaj steloj kaj simboloj de martelo kaj serpo. Æeðoj satspertis tiujn simbolojn dum kvar jardekoj, kaj neniam plu ili volus havi ilin denove. La agresemaj radikaluloj tial ne nur ne sukcesis ðaosigi aý malebligi la traktadojn de financistoj, sed samokaze ili perdis la simpation de la æeða socio. Estas bedaýrinde, ke la origine pacamaj radikaluloj tiamaniere disipis sian idean kapitalon. La homoj, kiuj komence simpatiis kun ili, baldaý trovis, ke ne la vandaloj, sed la financistoj pravas. Æeða politikisto pri tio diris: "La mondo sen IMF kaj MB estus la mondo de lupoj."

Ji<r`'>í PATERA

ÿ;