Numero: 007256

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

ĈINIO

Mediprotekta industrio havas esperigan estonton

La ĉina mediprotekta industrio nur ekformiĝis antaŭ iom pli ol dek jaroj. Kvankam ĝis nun ĝi estas etskala, ĝi jam iĝis unu el la plej rapide disvolviĝantaj novtipaj industrioj. Oni antaŭkalkulis, ke en 2000 ĝia produktovaloro atingos pli ol 100 miliardojn da juanoj. Dum la venontaj jardekoj, tiu cifero kreskos meznombre po 15 ĝis 20 % jare.

Nuntempe la jara produktovaloro de la mediprotekta industrio reprezentas nur 1 % de tiu de la tutmonda sambranĉa industrio. Landinterne la vendosumo estas 30 miliardoj da juanoj kaj ankaŭ ne superas 1 % de la malneta nacia produkto. La maŝinindustria parto de la ĉina mediprotekta sektoro teknike ankoraŭ restas sur tre malalta nivelo. Malpli ol 4 % de ĝiaj produktaĵoj alproksimiĝas al la internacia nivelo. Tamen, ĝi certe povos iĝi nova kreskopunkto de la ĉina ekonomio.

En 1998 la ŝtato emisiis obligacian prunton de 200 miliardoj da juanoj por financi medireguladon. Por akiri financan helpon, pluraj provincoj kaj municipoj entute prezentis al la ŝtato 1647 konstruprojektojn por protekti la medion kontraŭ poluado. El tiuj, 200 grandaj projektoj estis aprobitaj, kun valoro de pli ol 50 miliardoj da juanoj. La projektoj glate iras kaj kelkaj el ili jam kompletiĝis.

MU Binghua

˙;