Numero: 007251

Rubriko: politiko

Foto: neniu

Redaktoro: P. Gubbins

Prioritato: 1

Korektita versio

SLOVENIO

Ordo tordita -- dekstren maldekstren

Okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la þtato fariøis memstara. Partoprenis preskaý 20 diversaj partioj kaj voædonis 70 % de la loøantaro. Kvankam oni altigis la sojlon por eniri la parlamenton de 3 % øis 4 %, sukcesis elektiøi ok partioj (antaýe ses).

La æefa venkinto estis la Liberaldemokrata Partio de Janez Drnovšek, prezidanto de la registaro dum la plimulto de la tempo ekde 1991 kaj arðitekto de la ekonomiaj sukcesoj kaj evoluo de Slovenio. Lia partio kreskis de 27 % øis 36,3 % en la balotoj kaj ricevis 34 el la 90 parlamentaj lokoj. La æefa perdinto estas la Popola Partio, kiu þrumpis de 19 % øis 9 %.

Novkapitalistoj

La Liberaldemokratan Partion oni konsideras maldekstra kaj la Popolan Partion dekstra: oni povus diri, ke venkis maldekstra tendenco. Tamen en Slovenio regas tordita ideo pri dekstreco kaj maldekstreco. Praktike ne ekzistas maldekstraj partioj. Ekzistas eæ du, kiuj laýnome estas socialdemokrataj: la Socialdemokrata Partio de Janez Janša (efektive dekstra partio, forte ligita al la katolika eklezio) kaj la Komuna Listo de Socialdemokratoj (ZLSD, heredinto de la iama komunista partio kaj kies plej influaj membroj estas la novkapitalistoj, kiuj posedas fabrikojn kaj entreprenojn).

La Popola Partio, kune kun la kristandemokrata Nova Slovenio, ja deklaras sin dekstra, dum la Liberaldemokrata Partio estas efektiva kapitalisma, do dekstra. La Naciisma Partio de Zmago Jelenæiæ certe estas dekstra. Nur al la Partio de Emerituloj kaj al la Partio de Gejunuloj oni ne povas antaýmeti iun signon. Efektive, laý ekonomia politiko kaj internaciaj celoj (evoluigi sukcesan sociliberalan kapitalismon kaj esti akceptita en Eýropa Unio kaj en Nord-Atlantika Traktat-Organiza¼o), æiuj estas egalaj.

Fakte, konsideri partion dekstra aý maldekstra dependas de historio, nome æu la partio defendis aý ne defendis la rolon de partizanaj komunistaj taæmentoj en la kontraýfaþisma batalo. Pro tio, ke øin defendis la Liberaldemokrata Partio, ZLSD, la Emeritula Partio kaj eæ la Naciisma Partio, oni taksas ilin maldekstraj.

Granda surprizo

Dum la balotoj, okazintaj la 15an de oktobro, sukcesis eniri la parlamenton du novaj partioj: Nova Slovenio kaj Partio de Gejunuloj -- tiu æi lasta per iom pli ol 4 % estis granda surprizo. Tamen malgraý la novaj partioj la rezulto de la balotoj ebligas al malnova prezidanto kunmeti novan "maldekstran" registaron.

La balotoj montras, ke la slovena popolo premiis Drnovšek-on pro lia øisnuna stirado de la ekonomio kaj deziris neniun þanøon. Slovenio estas la sola eksjugoslava respubliko, kiu estas unuavica kandidato por membriøi en Eýropa Unio: fakte laý sia nacia produkto Slovenio jam superas Grekion kaj Portugalion kaj jam akiris internacian reputacion. La usona prezidanto Clinton vizitis Slovenion, kiu jam de du jaroj estas membro de la Sekureca Konsilio de Unuiøintaj Nacioj kaj eæ prezidis øin. Plue, Slovenio estas ofte konsultata pri demandoj koncerne eksan Jugoslavion.

Zlatko TIŠLJAR

ÿ;