Numero: 007219

Rubriko: moderna vivo

Redaktoro: P. Gubbins

Prioritato: 1

Korektita versio

AVIADO

Prefere pakete

En aviado gravan rolon por sekureco ludas la komunikado inter regturo kaj aviadilo. Øi okazas parole kaj laý sistemo, kiu ne multe diverøas de normala publika radistacia dissendado. Temas pri telefona radiofonio. La suma efiko de tia sistemo estas komparebla kun situacio, kiam oni volas aýskulti la vortojn de amiko en drinkejo, kie ankaý multaj aliaj personaj parolas. Evidente, se pluraj personoj samdirekte samdistance samlaýte parolas, oni havos problemon aýskulti la vortojn de nur unu persono.

Io tre simila okazas, se la pilotoj de pluraj aviadiloj hazarde decidas samtempe komuniki kun la regturo. Ili reciproke øenas sin. Same statas ekzemple æe la publikaj dissendadoj en la mezonda zono. Vespere oni æi-zone aýdas ne plu malnodeblan miksa¼on el pluraj stacioj, kiuj dissendas samhore per la sama frekvenco.

Sed en radiofonia medio tio ne nepre estas tiel. Povas æe kelkaj radiofoniaj sistemoj ankaý estiøi, anstataý kakofonio, pura silento. Rilate aviadon æi-okaze piloto tute ne povas scii, ke li maltrafis ordonon de la regturo. Nur la registo mem povos konjekti tion, rimarkante, ke la piloto aý tute ne respondis, aý dum la plua konversacio respondas iel nelogike. La sola kontrolinstanco certiganta, ke konversacieroj nek perdiøis nek tordiøis, estas la konversacianoj mem. Teðnike tia komunikado estas jam principe nesekura.

Problemo solvebla

Alie statas pri "paketa" radiofonio. Jen dudirekta sistemo, kiun oni uzas por transporti datumojn. Øi estas komparebla kun faksado. Se oni volas sendi iom pli longan faksa¼on -- ekzemple 10-paøan -- oni -- ne tute malprave -- ege malfidas sian faksilon. Por certigi, ke la afero funkciu, oni numeras æiun sendotan paøon de unu øis dek kaj aldonas specialan frontpaøon, kiu deklaras, ke sekvas 10 paøoj.

Se nun dum la faksado, io meze misfunkcias, la ricevanto povos tuj rimarki, ke iu el la promesitaj paøoj ne alvenis, aý simple ke la faksado ne øisfine sukcesis. Æi-okaze oni povos telefoni al la sendinto kaj peti, ke tiu denove sendu la paøojn nericevitajn aý iel fuþitajn.

Tre simile statas pri la paketa radiofonio. Æiu paketo ricevas numeron. Se nun paketo ne alvenas, aý pluraj paketoj eæ alvenas en maløusta vicordo, aý iuj paketoj koliziis kun la paketoj de tute alia komunikado, la ricevilo povas baze de la kunsenditaj paketnumeroj reordigi la tuton aý laýnecese peti pri la resendo de æio, kio iel survoje perdiøis aý mutiliøis. Alivorte la elementoj de la komunikada sistemo mem rimarkos, ke io mankas, kaj povos aýtomate eklanæi æiujn necesiøintajn resendojn. Tia komunikado estas principe sekura.

Paketo æe æio æi estas simple ujo por datumoj. Datumoj -- de nefakula vidpunkto -- povas esti la literoj de teksto aý eble iuj ciferoj, sed eblas ankaý turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj. Øuste tio okazas en æiu poþtelefono. La poþtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo, kiel øi alvenas de la mikrofono. Æar æe tio æiu transportpaketo ricevas numeron, poþtelefona reto povas tuj ekkoni, se paketo perdiøis.

Unubate kvincentopon

Estas klare, ke øuste en tiom riska afero kiel aviado, la komunikado inter regturoj kaj aviadiloj estu laýpove sekura. Bedaýrinde oni plu uzas malnovan nesekuran telefonan radiofonion kaj ankoraý ne transmigris al la pli sekura paketbaza datuma radiofonio. Aldona avantaøo de la pli moderna paketa radiofonio estas la eblo samtempe transsendi skribajn mesaøojn -- ekzemple oficialan permeson ekdeteriøi aý flugi je alia alto. Per tia sistemo same eblus þalti iujn signallampojn por la piloto, kvazaý trafikan semaforon, do ege pli sekura sistemo permesi aý malpermesi aviadilon flughavene starti, ol simple paroli kun la piloto.

Fine estas almenaý teðnike imageble, ke oni urøokaze telestirus la tutan aviadilon por rekte de la regturo malhelpi specifan mismanovron.

Evidente por tia transmigro oni devus reekipi æiujn flughavenojn kaj æiujn flugmaþinojn, kio kostus monon vere nemalmultan. Aliflanke resti æe la malnova sistemo fronte al la hodiaýa senæese kreskanta flugtrafika denso kaj la el tiu rezultanta danøero de koliziantaj samsekundaj telefon-radiaj komunikadoj inter pilotoj kaj registoj kostos -- iam kaj iam -- homvivojn. Foje unubate eæ tutan kvincentopon kiel tiam en Tenerifo en la jaro 1977a.

PEJNO Simono

ÿ;