Korektita versio

numero: 007216

rubriko:politiko

foto-sugesto: elektronike kunsendadaj (klarigoj sube)

prioritato: 1

UNIVERSITATOJ

Kolerigas kotizoj, tentas tendo

Protestis studentoj kaj profesoroj en Aŭstrio kontraŭ proponata jara studkotizo de 727 eŭroj. Studado en Aŭstrio aktuale senkotizas: tial okazis en Vieno en oktobro la plej granda studenta manifestacio de la lastaj jardekoj. Fakte la studentoj protestis ne nur kontraŭ la kotizoj -- validaj ekde la studjaro 2001/2002 -- sed ankaŭ kontraŭ la "dekstreco" de la registaro. Subtenis ilin la opoziciaj Socialdemokrata kaj Verdula Partioj, kiuj parolis pri neakceptebla klerigo-imposto.

La kotizo-postulo fontas el planoj pri sendeficita buĝeto planata de la reganta koalicio el Popola kaj Libereca Partioj. Politikistoj tamen ankoraŭ ne publikigis siajn ideojn kaj surscenigis nur iom kaosan, kontraŭdiran ŝpar-projekton. Unue ili parolis pri la "trafeco" de la ŝparado sed baldaŭ montriĝis, ke ili intencas preni la monon de malriĉuloj, ekz. studentoj kaj senlaboruloj.

Koleras

Kredeble la kotizoj estos nur parte elspezataj por reformi la universitatojn: ĉefe ili repagos ŝtatajn ŝuldojn. Pro tio koleras aŭstroj; ankaŭ kaj pleje pro afiŝo de la Libereca Partio montranta la partiestrinon, d-inon Riess-Passer [ris pasa], kun frapfrazo "Neniu nin bremsos", vulgare komprenate kiel "Ni ĉion surveturos".

Tamen kreskas rezisto kontraŭ la registaro. Ekzemple la studentoj manifestaciis sur Placo de la Herooj kaj Ballhaus-Placo, kie troviĝas ne nur la ĉefministrejo sed ankaŭ la t.n. Ambasado de Afliktataj Civitanoj -- protestgrupo, kiu promesas i.a. transdoni plendojn de tiuj, kiuj sentas sin nereprezentataj de la registaro, al koncernaj homoj en- kaj ekster-landaj.

Videbla signo

Laŭ la ambasado, ĝi "estas videbla signo por tio, ke estas problemo pri kaj pro la nuna blu-nigra registaro. La ambasado estas elirpunkto por rezisto kontraŭ la registaro kaj sendependa de partioj kaj organizoj. [Ĝi] alvokas por paca rezisto [kaj] volas daŭrigi sian aktivadon tiom longe, kiom la Libereca Partio estas membro de la registaro".

Tendo kaj kontenero provizore servas kiel ambasado, kies retadreso jenas: http://www.botschaftbesorgterbuergerinnen.cjb.net/

Walter KLAG/pg

{foto-klarigoj}

bildo 1: Ĉerko simboligas la morton de la klerigado en Aŭstrio.

bildo 2: Medicinstudentoj manifestacias kontraŭ universitataj reformoj.

bildo 3: Ne al studkotizo -- 5000 ŝilingoj en semestro.

bildo 4: "Nigra-blua signifas rasismon kaj malsocialigon": la koloroj indikas Popolan kaj Liberecan Partiojn.

bildo 5: Studentoj disdonas informilojn antaŭ la ĉefministrejo sur Ballhaus-Placo.

bildo 6: Kontenero kaj tendo konsistigas la "Ambasadon de Afliktataj Civitanoj".

bildo 7: Regas popolfesta etoso sur la Placo de la Herooj.

bildo 8: Afiŝo de la Libereca Partio: "Kuraĝo por reformoj. Oni ne bremsos nin", kun portreto de la partiestrino Riess-Passer, posteulino de Jörg Haider.

˙;