Numero: 007207

Spirita vivo: gerrit.en.madzy@planet.nl

Prioritato: 2

Korektita versio

ÆEÐIO

La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj

La londona "Komitato por la savo de judaj tombejoj en Eýropo" prezentis plendon al la Eýropa Kortumo de Homaj Rajtoj en Strasburgo pri la afero de judaj tomboj en Vladislavova Strato en Prago. "Ni insistas æe la æeða registaro, æe la æeðaj civitanoj kaj æe la internacia komunumo pri haltigo de tio, kion mi povas nomi þtate regata vandalismo ", diris rabeno Abraham Pinter.

Pri kio temas?

Iuj eksterlandaj legantoj eble timas, ke estas endanøerigita la fame konata malnova juda tombejo en la juda urboparto de Prago. Sed tiu æi tombejo, æiutage vizitata de miloj da turistoj, neniel estas endanøerigita kaj plu restas perlo de Prago.

Temas pri tute alia tombejo, pri la plej malnova juda tombejo en Eýropo, menciita jam en la jaro 1253. Pro la kreskado de la tiama urbo, la æeða reøo Vladislavo Jagelono ordonis en 1478 likvidi la tombejon kaj þanøi øin en konstruparcelojn. Dum jarcentoj estis konstruataj domoj sur tiu æi loko, ambaýflanke de la strato, kiu portas la historian nomon Vladislavova honore al reøo Vladislavo. Fine de la 19a jarcento ambaýflanke de Vladislavova Strato estis konstruitaj multetaøaj domoj.

En 1997 la Æeða Asekur-Kompanio (ÆAK) komencis tie konstrui novan domegon kun du subteraj etaøoj por garaøoj. Estas interese, ke la praga Instituto por Memora¼-prizorgado komence rifuzis doni permeson por la konstruado en Vladislavova Strato, æar tie troviøas resta¼oj de la iama juda tombejo. Sed poste iel okazis, ke ÆAK tamen ricevis la permeson. Kaj tial la konstrulaboroj komenciøis, sed en 1998 ili estis interrompitaj, æar oni efektive trovis korporesta¼ojn el la iamaj tomboj. Arkeologoj tuj komencis esplori la trova¼ojn. Ili elterigis 160 korporesta¼ojn sur terpeco 40 metrojn longa kaj 10 metrojn larøa. La korporesta¼oj estis fake esploritaj kaj konservitaj en la Instituto por la Memora¼-zorgo. Laý normalaj kutimoj la trovitaj korporesta¼oj estus pie enterigitaj en iu funkcianta tombejo, kaj la konstrulaboroj povus senøene daýri plu. Sed æi-okaze estis alia afero, æar temis pri la plej malnova juda tombejo de Eýropo!

La seræado de akceptebla solvo

Pri la problemo de la malkovritaj tomboj traktis ÆAK kun la ministrejo pri kulturo kaj kun judaj religiaj rondoj sufiæe longe. Dume la supera landa rabeno, Efraim Sidon, ricevis leteron de la supera israela aþkenaza rabeno, Jisrael Mair Lau, kiu rifuzis ian ajn eblon de konstruado sur la loko de la tombejo. Laý Sidon estas nepermeseble konstrui super, sur aý sub ili.

Post longaj diskutoj kaj seræadoj de kultura solvo de la problemo, pri la afero fine komencis okupiøi ankaý la æeða registaro. En marto 2000 øi decidis, ke la 40-metra areo kun la tomboj estos æirkaýbetonita en formo de iuspeca sarkofago kaj restos en sia loko, sed øi fariøos konsista¼o de la nova konstrua¼o. La tombo-loko estis proklamita nacia kultura memora¼o. La þanøo de la projekto kaj de la konstrulaboroj kostos cent milionojn da æeðaj kronoj, por kio la registaro disponigos 45 milionojn el la þtata buøeto. La ceteron pagos la asekur-kompanio. Cetere, øi jam perdis cent milionojn pro la interrompo de la konstrulaboroj.

Unu tagon poste la registara decido estis anoncita en aparta kunveno de reprezentantoj de la registaro, de ÆAK, de la praga juda komunumo, de la usona ambasado kaj de Komitato por Konservado de la Usona Hereda¼o en Eksterlando. La æeestantaj partioj esprimis sian aprobon pri la decido de la æeða registaro. Ankaý reprezentantoj de la usona juda komitato aprezis la kompromison, ke la korporesta¼oj estos konservitaj en neþanøita pozicio.

Tamen aperis problemo koncerne la revenon de la korporesta¼oj elprenitaj por arkeologiaj esploroj. La praga juda komunumo insiste postulis, ke la enterigo de la resta¼oj okazu kun religia ceremonio, sed tion kontraýstaris la estroj de ÆAK, æar laý la judaj religiaj reguloj æiu tombo devus havi difinitan æirkaýspacon, kio postulus pligrandigi la terblokon kun la tomboj. Ankaý laý la ministro pri kulturo ne eblas per religiaj ceremonioj renovigi tombejon likviditan jam antaý kvincent jaroj.

Do, kvankam la afero estis solvita per la registara decido aprobita de enlandaj kaj eksterlandaj judaj reprezentantoj, tamen okazis, ke kvardeko da eksterlandaj ortodoksaj judoj kunvenis antaý la konstruloko en Vladislavova Strato, øuste kiam estis reenterigotaj la korporesta¼oj esploritaj de arkeologoj. Laborantoj de ÆAK malebligis al ili enpaþi la konstruejon pro sekurecmotivoj, kaj la korporesta¼oj ne estis enterigitaj, sed dume provizore lokitaj en la pietat-salono de la nova juda tombejo.

Eksterlandaj protestoj

Jam dum la traktado pri konservado de tomboj en Vladislavova Strato okazis manifestacioj de ortodoksaj judoj antaý la æeðaj ambasadoj en Londono kaj Bruselo. La manifestaciantoj, venintaj por preøi kaj rememori la mortintojn, petis, ke la æeðaj aýtoritatoj baldaý solvu la aferon. Tamen pro diversaj kialoj la plenumo de la registara decido estis prokrastita, kio maltrankviligis reprezentantojn de eksterlandaj judaj organiza¼oj. "La sola ebla vojo por ni estas publika protestado æe æeðaj ambasadoj", avertis en sia letero la direktoro de la Komisiono por Konservo de Eýropaj Judaj Tombejoj en Londono, rabeno Abraham Ginsberg. Kaj li aldonas: "Øi estos protesto de la hebrea nacio kontraý tiu æi rompado de homaj rajtoj kaj religiaj liberecoj."

La 24an de julio la usona ambasadoro en Prago, John Shattuck, dum sia kunveno kun la æeða ministro pri kulturo, Pavel Dostál, esprimis averton, ke la eventuala neplenumo de la judaj postuloj koncerne la likviditan tombejon en Vladislavova Strato povas havi "malfavorajn internaciajn kaj komercajn sekvojn" por la æeða respubliko. La proparolanto de la usona ambasado klarigis, ke Usono kredas, ke la daýrigo de la diskuto inter la partoprenantaj partioj helpos solvi la restantajn demandojn.

Laý eldiro de la æeða ministro pri eksterlandaj aferoj la æeða respubliko respektas la starpunkton de Usono, sed la solvo de la konflikto pri la mezepoka juda tombejo estas nemiskompreneble interna afero de ÆAK, de la praga juda komunumo kaj de la æeða registaro.

La Æeða Asekur-Kompanio daýrigas plu la konstrulaborojn kaj opinias, ke por øi la sola aýtoritata dokumento estas la marta decido de la registaro. Laý la ministro pri kulturo, la asekurkompanio "kontribuis al solvo akceptebla por æiuj interesiøantaj partioj. Bedaýrinde en la traktadoj kun judaj organiza¼oj denove ripetiøas tio, ke oni ion interkonsentas, sed tuj poste tio ne plu validas."

Dume, eksterlandaj rabenoj rifuzis la registaran decidon konservi la resta¼ojn de la iama tombejo en la neþanøita loko en formo de sarkofago kaj kiel parto de la konstrua¼o de la asekur-kompanio. Laý ili tio signifas kompletan neniigon de la tombejo, øian þanøon en betonblokon kaj profanadon de la rajtoj de la mortintoj.

Fina solvo bona, æio bona

Þajnas, ke la lasta solvo de la afero, kiun prezentis la praga juda komunumo, estas vere la fina. La komunumo decidis, ke la elterigitaj korporesta¼oj estos enterigitaj kun religia ceremonio en la nova juda tombejo kaj malakceptis la premon flanke de eksterlandaj ortodoksaj grupoj, postulantaj renovigon de la tombejo, likvidita antaý kvin jarcentoj. Samokaze la komunumo rifuzas iujn ajn provojn pri plendoj antaý tribunaloj. Kaj la betonan sarkofagon de la konstrua¼o de ÆAK øi komprenas kiel kompromison konservantan la tombojn trovitajn sur la konstruejo.

Laý æeðaj politikistoj la juda plendo al la strasburga tribunalo estas senbaza, æar la konstruado okazas akorde kun la enlanda juro. Cetere la rabena plendo devus koncerni æiujn konstrua¼ojn ne nur en Vladislavova Strato, sed ankaý en la stratoj najbaraj.

La decido de la praga juda komunumo sekve prezentas prudentan kompromison kaj bonan solvon de la afero, kiu tiom ekscitis iujn eksterlandajn judajn rondojn, ofte nebone informitajn.

Ji<r^>í PATERA

ÿ;