Rubriko: Eseo
Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>
Prioritato: 1
Korektita versio
KOSOVO
Vojaøimpresoj, somero 2000
De antaý unu jaro, Kosovo estas senvize malfermita por æiuj albanoj. Tion ebligis la heroeca milito de la tieaj albanoj mem kaj la energia interveno de la internacia komunumo, æefe de Usono. Nun la vivo tie fluas libere. Sub la internacia administrado estiøas la procezo de ekonomia kaj politika-socia rekonstruado, stariøas la fundamentoj por la sekura estonto de la tiea frata popolo nia.
Estis mia dua vojaøo tien, æar en novembro 1999 mi vizitis Kosovon kun miaj gestudentoj de la Teknologia Mezlernejo. Æifoje, mi veturis tien private kun mia edzino. Ambaý ni devenas de tiu lando. Mi naskiøis en vilaøo de Lipjan, dum mia edzino devenas de gepatroj el Gjakova [øakova]. Dum pli ol duona jarcento, ambaý reøimoj de niaj totalismaj statoj senigis nin je la rajto viziti nian patrolandon. Tial ni sentis nin feliæaj kaj iel senpaciencaj.
Historia kaj muzea Prizren
Verþajne ne ekzistas alia urbo en Kosovo kiel Prizren, pro ties aparta arkitektura komplekso, kiu similas fojfoje al albana Berat, pro mallarøaj stratoj plenaj je butikoj kaj homoj, pro pratempaj muzeaj objektoj, kaj -- kial ne? -- pro sia etna plureco. Multaj kvartaloj kaj stratoj restis kiel antaýe kaj posedas ankoraý la iaman belecon kaj fascinecon por la vizitantoj, per siaj karakterizaj domoj, pavimitaj kaj puraj stratoj, multnombraj fontanoj, metiejoj kaj brua, abunda bazaro. Estas ankaý novaj kvartaloj kun modernaj domoj, centre kaj rande de øi, kiuj tamen ne sukcesis detrui la iaman imagon de la urbo.
La promenejo æe Bistrico svarmas pro gejunuloj æiun vesperon, øis la malfruaj horoj de la nokto. En la Domo de Kulturo Xhemajli Berisha [d¼emajli beriþa] eniras kaj eliras senæese gelernantoj kaj aøuloj, kiuj frekventas la bibliotekon. En la oficejoj de UNMIK, OSKE aý KFOR oni povas renkonti oficistojn de æiuj rasoj, samkiel tio okazas nuntempe en la tuta Kosovo.
La urbo enhavas, krom la albanan plimulton, ankaý civitanojn de aliaj etnoj, sed la serboj preferas vivi aparte, æefe en la kvartalo malsupre de la kastelo, trans la ponto sur Bistrica. Ilin gardas 24 horojn tage taæmentoj de KFOR, samkiel oni gardas ankaý apartigitan ortodoksan preøejon ene de la urbo.
Kiom longe daýros tiel? Certe ne senlime, æar tio estas malnormala. Albanoj estis æiam tolerema popolo rilate la aliajn. La serboj, kiuj faris krimojn, devas respondi antaý la juøejoj, dum la aliaj rajtas libere kunvivi kun albanoj kaj aliaj etnaj malplimultoj. Mi havas impreson, ke tia status quo, establita de internaciaj institucioj, kreas tre negativan imagon pri albanoj antaý la okuloj de la cetera mondo. Unuflanke albanoj kaj neserboj moviøas libere sur la stratoj, dum manpleno da serbaj domoj restas sub gardado de tankoj, kamuflitaj aýtoj kaj soldatoj armitaj øisdente, kiuj akompanas serbojn dum ilia promenado traurbe post komenciøo de la polica horo (la unua post noktomezo). Oni devas nepre trovi solvon.
Fianæfesto en Gjakova
Ni estis invititaj al fianæfesto en Gjakova. Kvankam la dommastroj, la familio de Avni Çarkaxhiu [æarkad¼iu], spertis multajn malfeliæajojn dummilite kaj mankis al ili ankoraý tri membroj perditaj aý enprizonigitaj en Serbio, oni jam anoncis la fianæfestotagon. Tiamaniere oni pensis forigi iel la angoron, sed ankaý noti la kontinuecon de la normala vivo.
Luan Çarkaxhiu, la fianæo, æirkaý 27-jara, ne forlasis la urbon dum la tuta militdaýro. Kun siaj gepatroj kaj gekuzoj li vagadis de unu domo al la alia, trans la kortomuroj kaj la apuda rivereto, helpante al la malfortuloj kaj membroj de UÇK. La filo de lia onklo, Flamur, kuracisto, estis tre utila kaj necesa, samkiel dekoj da liaj kolegoj en la tuta Kosovo.
Kun la patro de Luan kaj aliaj civitanoj, Flamur estis kaptita de serbaj militistoj kaj metita kontraý la muron stratrande por esti pafmortigita kiel ribeluloj. Sed lastmomente feliæa hazardo ilin savis: serba oficiro malbonfama, kiun Flamur antaýe ege helpis dum lia restado en hospitalo, ekvidante Flamur en la amaso de pafmortigotoj, ordonis æesigi la ekzekuton. Mirinde, ankaý krimuloj scias pardoni!
Oni rakontis al mi poste alian okazinta¼on, kun juna serba soldato kiu akompanis la homamasojn de albanoj survoje al la þtatlimo kun Albanio. Tiu junulo helpis al albana patrino kunportante sur siaj þultroj unu el þiaj øemelaj beboj. Nature, la popoloj jam kutimiøintaj kunvivi dum jarcentoj, ekmilitis unu kontraý la alia pro insido kaj trompado fare de siaj fipolitikistoj!
En Gjakova okazis multaj murdoj, estis tute bruligita duono de la urbo, estis forkaptitaj centoj da viroj kaj virinoj al Serbio, pri kies sorto oni ankoraý nenion scias. Tiel, oni enprizonigis en Belgrado la filon de Fahredin Meçe [meæe], bofilo de Avni. Dritan Meçe estis studento en fakultato pri medicino (farmakologio) en Belgrado. Je la 27a de aprilo 1999 en la studentan domon eniris perforte taæmento da serbaj policistoj kaj arestis lin kaj aliajn studentojn. Dum 8 monatoj oni restigis ilin en polica demandejo, devigante ilin per turmentado konfesi sian "krimon", t.e. "enplektiøon en terorismaj agoj kontraý la þtato". Kvankam antaý la juøejo ili neis la akuzon, oni kondamnis ilin je 7 øis 12 jaroj da prizono. Fahredin, elspezante multe, sukcesis viziti sian filon en la centra prizono de Belgrado, sed li ne scias kio okazos poste al lia filo kaj al miloj da aliaj enprizonigitoj en Serbio.
La fianæfesto okazis laý la gjakovaj tradicioj. Estis en øi multaj invititoj, oni plenumis æiujn tiuokazajn ritojn, la homoj jam forgesis provizore la streæon de tiuj æi malfacilaj tempoj. La nova paro, studentoj ¼us diplomitaj je juro kaj ekonomiko, deziris al ili pacon, prosperon kaj estontecon. Albanoj kapablis æiam fronti æiun plagon kiu trafis al ilia pordo, pacience, optimisme kaj malvarmsange.
Tion mi konstatis ankaý iun dimanæan matenon en Çabrat [æabrat]. Inter 250 forbruligitaj butikoj, metiejoj kaj aliaj domoj, inkluzive la faman malnovan moskeon de Hadumi, mi vidis du masonistojn kaj civitanon kiuj estis rekonstruantaj unu el la ruinigitaj butikoj. La butiko estis jam tegmentita kaj en iliaj okuloj sentiøis decidemo kaj certeco pri la estonto. La butikomastro rakontis pri la tuta kvartalo, pri la advokato murdita kaj aliaj dekoj da mortigitoj dum ilia fuøado, pri kelkaj domoj kiuj eskapis la detruadon, pri usona fonduso entrepreninta la restarigon de la fama bazaro de Gjakova, Çarshia [æarþia] e Madhe, unu el la plej grandaj en albanaj teritorioj.
Dum interbabilado kun diversaj civitanoj, oni ekscias de æiu pri nova historia¼o. Tiel, oni rakontis al mi pri iu albana poþtoficisto, de kiu serba kolego, enveninta en lian hejmon tute vizaømaskita, postulis 50 000 germanajn markojn. Ricevinte la monon, la serbo foriris, sed la albano lin ekkonis kaj vokis: "bonan tagon kamarado...!" Tio estis fatala por la albano, æar lia serba kolego, pro timo de senmaskiøo, returniøis kaj mortpafis lin.
Alia albano, eksbatalanto en la vicoj de partizana armeo dum la dua mondmilito, poste alta oficulo en la eksa jugoslava þtato, estis devigita transpasi kun familio la landlimon, æar la serbaj militistoj ne distingis lin de la aliaj, eæ ne pro fakto ke li estis eksbatalanto partizana. Li diris al mi, þokite, ke oni agis tiamaniere, æar "pli bona estas viva Leko, ol la tombo de Leko." (Leko estas mallongigo de Aleksandro la Granda).
Sihana, junulino 22-jara, diplomitiøanta pri teorio de muziko, ankoraý estis ege streæita pro la pasinta milito. La lastan tagon de la milito, þi biciklis al la centro de la urbo por atendi la trupojn de NATO, æar tiel informis þin iu maljunulo. Anstataýe, þi renkontis tie la serbajn militistojn, pretajn por forveturi el la urbo. Unu serbo volis mortpafi þin, sed la kuglo devojiøis pro interveno de alia soldato, tiel bonþance nur trafanta la bicikloradon. La milito forrabis la gajecon kaj rideton, aparte de junuloj. Nun tio estis redonata malfacile, eæ unu jaron poste.
En Pri<s`'>tina
Survoje al Pri<s`'>tina [priþtina], oni sentas plezuron ekvidante miraklan pejzaøon: verdajn kampojn kaj ebena¼ojn, arbarigitajn kaj malkrutajn montetojn, multe da birdoj kaj kiajn ajn veturilojn transportantajn homojn kaj konstrumaterialojn. Ie, apud ponto gardata de rusaj trupoj, okulfrapis min stakoj da ruba¼oj sur ambaý flankoj de la aýtovojo, laýlonge je centoj da metroj. Demandite pri la kialo, la busþoforo respondis naive, ke oni faras tion intence æar rusoj militservas æi tie. Vera absurda¼o! Tio estas nia tero, la tero de albanoj, do øi estas konservenda de ni mem tre pura!
Pri<s`'>tina aperas post iom pli ol 90 minutoj da veturado. Øi ne estas tiom proksime, sed la vojoj estas bonaj kaj la veturiloj iras æi tien je rapideco ne malpli ol 80 km hore. La busstacidomo, samkiel en Prizren kaj Gjakova, estas bonorda kaj komforta. (Mi bedaýras ke en Albanio oni ne trovas tiajn.) La urbo stariøas tre moderna sur kelkaj belaj montetoj. Oni apenaý distingas en øi la malnovajn kvartalojn. Ankaý tiaj objektoj kiel la tri moskeoj (la malgranda, la mezgranda, kaj la granda) estas nun parte æirkaýataj de novaj domoj. Oni trovas pluretaøajn domkompleksojn en Dardanija, Ulpiana, en la Centro kaj aliloke, dum sur terasoj de Dragodan, Bregu i Diellit (La Bordo de Suno), Velanija, Taxhligje [taølid¼e] vidiøas belaj vilaoj du- aý tri-etaøaj.
Mirinde, ankaý æi tie mi rimarkis la fenomenon aperintan en Albanio: senpermesajn kaj senkriteriajn konstrua¼ojn. Oni starigis etaøaldonojn kaj kioskojn aý adaptis ejojn por vendejoj, kafejoj aý restoracioj ktp, ne nur en urbo, sed ankaý en æirkaýa¼oj, æefe en la teroj posedataj de la þtato. Iu tag¼urnalo aperigis, en tiu periodo, la nomliston de homoj kiuj agis kontraýleøe, kiel antaýaverton pri ilia maldigna aýdaco kaj malrespondeco. Sendube, la nova civila þtatpotenco intervenos por gardi la æarmecon kaj belecon de la urbo.
Jam finiøis la registrado de loøantaro pli ol 16-jara por la balotoj de la 28a de oktobro 2000. La homoj diskutis al kiu politika forto ili donu sian voæon. En multaj hejmoj, ankaý en vilaøoj, mi vidis surmure la portreton de Ibrahim Rugova, dum iu studento pri albana lingvo, kies fratinon serboj mortigis ene de la hejmo, diris senhezite ke li eæ ne balotos. Alia lia kolego opiniis ke nur la partio de Thaçi [thaæi] certigus la sendependecon de Kosovo. Kiel ajn, albanoj tie mem decidos pri sia estonto. Multaj el ili kritikis akre ne nur la okazojn de perforta proprietiøo de alies poseda¼oj, ankaý de serboj aý ciganoj, sed ankaý la politikajn murdojn, kiuj fojfoje okazis fare de ekstremismaj armitaj grupetoj. Æiuj tiuj grave damaøis la albanan aferon en la internacia areno, dum la serbaj propagando kaj lobiado estis ankoraý fortaj.
Renkontiøo kun Adem Demaçi
En Pri<s`'>tina mi øuis varman renkontiøon kun Adem Demaçi [demaæi], laýreato de Saðarov-premio, en lia hejmo. Mi demandis lin pri du problemoj: la albanaj politikaj ostaøoj en Serbio kaj la Universitato de Tetovo en Makedonio.
Sinjoro Demaçi diris, ke la afero de ostaøoj estas ja granda malfeliæa¼o por æiuj ni, sed la internacia faktoro nun estas malsufiæe potenca por devigi Serbion liberigi ilin. Estas ja interesoj de apartaj þtatoj, kiuj havis ekonomiajn interkonsentojn kun la eksa Jugoslavio, kiel Francio, Grekio, Italio. Same oni devas harmoniigi la interesojn de 15 landoj de EU, de 19 landoj de NATO, de 49 landoj de OSKE, de 189 landoj de UN, ktp. Kosovo estas ja la nodo, kie interplektiøas æiuj tiuj interesoj. Al la serboj konvenas, pro du kialoj, la ostaøoj: unue, por demonstri sian suverenecon sur Kosovo, kio, iamaniere, estas konfirmita ankaý de rezolucio de UN post finiøo de milito; due, pro materiaj profitoj, æar por æiu ostaøo liberigita Serbio ricevas dekmilojn da germanaj markoj rekompence de albanaj familioj. Tiuj lastaj forvendas sian tutan riæa¼on, nur por liberigi siajn hejmulojn.
Rilate la universitaton de Tetovo, li ne apogas þtatan universitaton enkadre de Makedonio, æar tiuokaze oni devas sekvi la planprogramojn makedonajn, kaj la kvalito ne estus pli alta. Li aldonis, ke li favoris kaj favoras privatan universitaton, financotan ekde nun je 5-6 milionoj da usonaj dolaroj, per kiuj oni povus aæeti ekipa¼ojn je progresinta teknologio kaj varbi kvalifikitajn profesorojn el Usono kaj aliaj landoj. La fremdaj helpa¼oj daýros multajn jarojn kaj celas la pretigon de novaj generacioj de albanaj kadroj, laý modelo kaj nivelo okcidentaj. Li tial konsideras aventureca kaj malnoveca la nunan ekziston de universitato en Tetovo, kies rektoro, Fadil Sulejmani, mezgrada kadro pri albana lingvo, kaj ties anstataýulo, je dubinda pasinteco, baraktas por sia ekzistado kiel gvidantoj kaj ne pri la estonto de albanoj tie.
Albanoj ne kapablas subteni per siaj elspezoj eæ la mezlernejojn, æar iliaj pojaraj enspezoj apenaý transpasas 300 germanajn markojn. Dume el Okcidento oni proponas konsiderindajn materiajn helpa¼ojn, kondiæe ke oni starigu privatan universitaton. Konklude, li jesas al albana privata universitato.
Tiujn tagojn, dum televizia konversacio, oni reelsendis kronika¼on el la jaro 1993, kiam sinjoro Adem Demaçi antaývidis la politikajn evolua¼ojn de la du lastaj jaroj. En la studio li ankaý estis invitita. Demandite de la ¼urnalisto, æu la albanoj sin sentas liberaj nun en Kosovo, Demaçi respondis: "Sendube ne, ili ja libere enspiras, sed ili ankoraý ne estas liberaj, æar ili ne komandas mem. Por ke ili fariøu liberaj, ili devas tion pravigi per siaj agoj antaý la mondo, tio estas ili devas konsciiøi politike, labori por Kosovo, kiel eýropaj civitanoj." Mi aýdis el lia buþo, ke albanoj devas fari plejeblon por plibonigi sian imagon je la okuloj de la mondo, evitante kian ajn eksceson, konforme al sia sana kaj pozitiva morala tradicio.
La Groto de Gadime
Unu el niaj vojaøceloj estis la fama Groto de Gadime, situanta tre proksime de mia naskiøvilaøo. La groto, je la fino de la jaroj 1960 malkovrita tute hazarde de vilaøano, kiu eligis þtonojn por konstruado, havas praecon je 80 milionoj da jaroj! Øi konsistas el tri etaøoj, havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn. Stalaktitoj kaj stalagmitoj en øi formas plej diversajn figurojn. Øi rezistis al la þtormo de la jaro 1999, danke al siaj laboruloj, aparte al sinjoro Nazif Tasholli, kiu servas tie sindoneme de antaý 24 jaroj.
Ie ni vidis kristalon je formo de du fingregoj, al kiu serboj detranæis unu el la fingregoj. Certe, se estus tri fingroj (serba simbolo), rimarkigis Nazif humure, ili restus nedamaøitaj ... Tiel serboj agis ankaý kun alia kristalo, je formo de la agloflugilo. Laý kalkuloj de sciencistoj, por formiøo de unu milimetro da kristalo, necesas 30 000 jaroj.
Ni vidis paron de stalaktito kaj stalagmito alproksimiøintaj unu al la alia, kiuj ektuþiøos nur post 1,5 milionoj da jaroj da jaroj! La paro estis baptita Romeo kaj Julieta. Multaj junaj kaj maljunaj paroj fotigis sin tie. En alia loko, alia tia paro da kristaloj aspektis tiel proksima, kvazaý ektuþiøinta, sed ne, ekzistis spaco je unu milimetro, do la ektuþiøo okazos post 30 000 jaroj! Ie la vizitanto vidas du kristalojn samtipajn, similajn al la homa lango, kiujn la æiæerono nomis la bopatrina lango, sed tuj poste aperas simila lango, nomata la lango de bofilino, same longa ...
La groton de Gadime jam vizitis pli ol 20 000 gelernantoj, tamen ankoraý oni ne rericevis la monsumon elspezitan por øia regulado kaj bonordigo. Certe, en la estonta libera Kosovo, la groton vizitos miloj da turistoj el Albanio kaj fremdlandoj.
Kosova vilaøo
Albanoj en Kosovo sin distingis æiam per sia granda volo je laboro. La fertila tero de Kosovo pliriæiøis per senlaca laboro de øiaj agrikulturistoj. Ni vidis ke multaj vilaøanoj konstruis jam belajn vilaojn, meblitajn kaj provizitajn per akvo kaj elektra energio, kiel en la urbo. Faik Hoxha [hod¼a] en Çellopek [æelopek] antaý 20 jaroj instalis sistemon de elektra pumpado, certigantan akvon 24 horojn tage, kaj alian sistemon por akvumi la agron. Ni vidis traktoron, veturilon kaj higienan bovinejon. La agro produktis, krom la cerealojn, ankaý legomojn kaj kiajn ajn fruktojn. Æiujn tiujn la serba armeo provis forrabi kaj detrui, sed multaj vilaøanoj ne forlasis siajn terpecojn.
En la vilaøo Hajmali, apud Pri<s`'>tina, ni rimarkis la vilaojn de la fama aferisto Bexhet Pacolli [bed¼et pacoli], uzitajn dummilite kiel rifuøejojn de serbaj oficiroj. Multaj elmigrintoj revenis poræiame el diversaj landoj de Eýropo. Ili konstruis kaj pligrandigis siajn loøejojn, agrikulturan teknikon kaj la vilaøajn stratojn. Similaj vida¼oj estis ankaý en Gllavica, Gadime, Llukagji [lukaøi], Babush, Mirash k.a.
Shemsi Reçica [þemsi reæica], profesoro pri matematika logiko en filozofia fakultato, estis rekonstruanta sian hejmon, kien li revenis kun sia familio el la germana Kaiserslautern. Same, Ismet estis stariginta modernan vilaon, kiun envius æiu aferisto en la urbo. Kompreneble en Kosovo ekzistas ankoraý multaj vilaøoj tute bruligitaj kaj multaj familioj vivas daýre en la tendoj donacitaj de KFOR, sed io estas certa: tia mizera stato ilia ne longe daýros, æar la tieaj albanoj estas laboremaj kaj optimismaj pri sia estonteco. Dum intimaj interparoladoj en la sidæambroj de la vilaøo, oni rakontas al mi pri la tagoj de milito, pri la vagado de homoj de unu kvartalo al la alia, de unu vilaøo al la alia, por eskapi la persekuton kaj murdon fare de la barbara serba armeo.
Multaj el ili transpasis la landlimon kaj rifuøis ankaý en Albanion, kiel en Hamallaj de Durrës [dures], en Lezhë [le¼], Kukës [kukes], Sarandë [sarand] kaj aliloke. Tiel ili amikiøis ankaý kun homoj de "Malnova Albanio".
La Preøejo de Sultano Murat
Ne malproksime de la æefurbo, en la vilaøo Mazgit, apud Obiliq, staras la Preøejo de Sultano Murat la Unua. Øia prizorgantino, islamana bosnianino Sanije Tyrbetari, akceptas nin varme kaj klarigas multajn faktojn el la historio. El þia buþo mi eksciis, ke Sultano Murato la Unua estas mortigita de albano nomita Miloþ el la albana vilaøo Kopiliq en Drenica, sed serboj malprave alproprietigis lin al sia gento. La preøejo nun, kiel antaýe, estas gardata de albanoj mem, kiel islama kultobjekto, ne rilatanta multe al Sultano.
Sur alia monteto, proksime de øi, staras ekde la jaro 1953 þtonturo 15 metrojn alta, memore al la legendeca Batalo de Kosovo-Kampo, en junio de la jaro 1389. Antaý 11 jaroj, Slobodan Miloþeviæ arigis tie milionon da serboj el la tuta Serbio por memorigi la okazinta¼on, kiu, laý serboj, simbolas heroecan spiriton kaj glorecon de serboj. Ili, tute maljuste, neas la kontribuon de æiuj popoloj de iama Balkanio, inkluzive de pli multnombraj albanoj, gvidataj de du princoj Gjergj Balsha la Dua [øerø balþa] kaj Arianito. Kun ni vizitis tiun monumenton ankaý tri hungaroj, oficiroj de KFOR, kiuj diris, ke en tiu batalo partoprenis kaj komandis ankaý ilia tiama fama reøo Janoþ Huniado. Do temas pri koalicio de balkanaj popoloj kontraý osmanaj hordoj.
Mirinde, la monumento estis gardata de taæmento de norvegaj trupoj, æar iu tentis damaøi øin per grenadoj. Kial do? Albanoj devas mem gardi tiun memoriga¼on, æar tio spegulas ilian pasintan glorecon. Kompreneble, oni devas korekti æiujn serbalingvajn surskribojn en øi, montrante al la vizitantojn nur la veron, en diversaj lingvoj.
La reformoj de UNMIK
Dum niaj interparoladoj kun multaj civitanoj, ni sentis ilian maltrankvilecon pri la nuna amasa senlaboreco. Pro siaj bezonoj, la internaciaj instancoj dungis provizore milojn da albanoj. Sed poste, kiam tiuj instancoj ne plu estos en Kosovo?
Same, UNMIK entreprenis vicon da reformoj por redukti la laboristaron en diversaj entreprenoj, per enigo de pli alta teknologio. Tiel, en Elektroekonomio de Kosovo, kie estas nun 10 000 laboristoj, necesas laý kalkuloj de UNMIK nur 4500; en sanprotektada sistemo nun laboras 13 000, sed oni bezonas nur 7000, ktp. Oni akceptis æi-jare en universitato nur 4500 novajn studentojn anstataý 7100 en la lasta lernojaro! Æi tiuj problemoj postulas solvon, æar la senlaboreco estas alia granda malbono por la estonta Kosovo. Ni esperu, ke prikonsiderante la riæa¼ojn de la lando, Kosovo plimildigos ankaý tiun æi problemon.
Publika ordo en Kosovo
Mi povis konstati relative bonan publikan ordon en la tuta lando. Mi devas konfesi, ke la vivo tie estis pli sekura ol en Albanio mem, kie la þtatpotenco estas tute forigita. Multfoje mi vojaøis nokte de unu urbo al alia kaj de vilaøo al urbo, tute senøene kaj senprobleme. Mi vidis homojn promeni en Pri<s`'>tina, pro varmego, øis la malfruaj horoj de la nokto. La internacia polico kaj nove trejnitaj policistoj jam kontrolas sufiæe bone la trafikon. Oni ne rajtas veturi dudirekte en plejmulto de la urbaj stratoj, transpasi la difinitan rapidecon en certaj partoj de la interurbaj vojoj, parkumi sian aýton kien ajn, ktp.
Mian akompananton, iunokte, skandinava policisto tre øentile, sed tre maltolereme monpunis je 50 germanaj markoj ... Mi rimarkis survoje policistojn mezurantajn la rapidecon de veturiloj per radaroj. En Kosovo okazas bedaýrinde ankaý krimoj, sed, kiel rimarkigis unu el iamaj æefoj de KFOR, ili estas malpli ol en, ni diru, Berlino, kie vivas pli da homoj. Kompreneble, multaj misinformoj kaj troigoj estas produktitaj en la oficejoj de sekreta serba polico.
Vizitu Kosovon!
Unuavice Kosovon devas viziti la albanoj de aliaj teritorioj, ankaý el Albanio, æar dum duonjarcento ties gejunuloj eklernis pli multe pri Afriko ol pri øi. Pluraj albanoj sekve opiniis, ke Kosovo estas nur iu distrikto aý granda vilaøo, kaj ne vasta lando kun almenaý 25 urboj kaj raraj bela¼oj. Sed Kosovo estos malfermita ankaý por la cetera mondo, unuavice por eýropanoj, kiuj povos tiel koni øin pli realisme kaj korekti kiun ajn malpravan opinion pri øi, disvastigatan de diversaj informfontoj. Kosovo estas alirebla per busoj, aviadiloj kaj aliaj veturiloj, ankaý tra Albanio.
Bardhyl SELIMI
{in kadertje}
KFOR: la pacigaj UN-milittrupoj en Kosovo
NATO: Nord-Atlantika Traktat-Organiza¼o
OSKE: Organiza¼o pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eýropo
UÇK [UÆK]: albana mallongigo de la Armeo por Liberigo de Kosovo
UN: Unuiøintaj Nacioj
UNMIK: nomo de la UN-administracio de Kosovo
{foto's}
1. Hadumo-moskeo en kvartalo Cabrat de Gjakova, kiu estis detruita samkiel
250 objektoj (metiejoj, butikoj, vendejoj) en la sama kvartalo.
2. Domo en Gjakova.
3. Kvartalo en la historia kaj muzea urbo Prizeren.
4. Marmora Groto en Gadime apud Lipjan.
5. Monumento omaøe al la Batalo de Kosovo-Kampo 1389.
6. Ortodoksa preøejo apud la moskeo en la sama korto - signo de religia
toleremo de la albanoj.
ÿ;