Numero: 007203

Leteroj: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

Korektita versio

Kie la morala kohereco?

En la opinio "Tro senkosta pentemo" (MONATO, 2000/8) la penso de G. Berveling pri la papo aŭ la katolika eklezio, aludata per Romo, kuras kun pikila klareco kaj amasiĝa abundeco. Tamen io atendas senvestiĝi de malkohereco. Berveling plende sin demandas, kial Romo ankoraŭ insistas taksi la nekatolikajn ekleziojn ne veraj aŭ ne plenaj. Ĉu Berveling (kun la supoze plendantaj eklezioj ne veraj) pretus rekoni al la katolika Eklezio la kvalifikon de vera eklezio? Se ne, Berveling ne rajtus protesti; se jes, kiamaniere Berveling atribuus kvalifikon de vero al eklezio tiom abomena kaj ema al la malbonfaro kaj danĝerigo por la homoj, kian li rezultigas el siaj galope rajdantaj akuzoj al ĝi? Se la katolika eklezio eraras kaj misfaras, laŭ li, tiom obscene, ĉu licas kunlabori kun ĝi? Ne evidentas la morala kohereco.

David CASTELLANO, Italio

˙;