Numero: 007190

Rubriko: politiko

Redaktoro: P. Gubbins

Prioritato: 1

Fotosugesto: la ĉefsidejo de NATO en Bruselo

korektita versio

NATO

Trompitaj dizertintoj

Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) dum la aeratakoj en 1999 kontraŭ Jugoslavio superŝutis la landon ne nur per bomboj sed ankaŭ per centmiloj da propagandaj flugfolioj. Sur tiuj oni povis legi klaran promeson: "Se vi -- serba rekruto -- rezignas pri servado en la forpela armeo, vi estas unu el la niaj kaj ricevos sekuran havenon en niaj landoj." NATO sugestis per la flugfolioj "forkuri, indiferente kien".

Efektive ne malmultaj junaj serboj, militrifuzantoj kaj dizertuloj, tiam fidis al la promesoj de NATO, forĵetis siajn armilojn kaj fuĝis eksterlanden, precipe al najbara Hungario. Sed ili estas krude trompitaj. Sole en Hungario, kiu ne estas membroŝtato de NATO, sidas minimume 1500 dizertintoj, forgesitaj de la potenca kaj riĉa okcidenta alianco.

Mortpuno

NATO neniel plenumis ĝis nun sian promeson pri "sekura haveno". La dizertintoj vivas je kostoj kaj zorgoj de Hungario, angore en necerta statuso, sen iu ajn ŝtata agnosko, sen pasporto -- neniu alia lando volas havi ilin. Reveni hejmen en la regnon de Slobodan Miloseviĉ, kompreneble, ne eblas. Dizertulojn tie atendas mortpuno.

Germana komitato de savokuracistoj Cap [kap] Anamur nun apelaciis al la registaro en Berlino transpreni almenaŭ 400 serbajn dizertintojn. Ili havas "rajton je agnosko kiel milit-rifuĝintoj kaj kontraŭuloj de Miloŝeviĉ, serĉata de la Haga Tribunalo pri Militkrimoj, kaj esti akceptitaj en niaj ŝtatoj", deklaras Cap Anamur. Pri reago de la registaro en Berlino aŭ aliaj ĉefurboj de NATO-ŝtatoj aŭ de NATO mem oni aŭdis kaj legis nenion.

Stefan MAUL

˙;