numero: 007186

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: rete kunsendita (Sepþilinga aýstria poþtmarko ``Internacia flosisto-renkonto")

prioritato: 2

AÝSTRIO

Vakeroj de Alpoj

Ili aspektis imprese: pintaj æapeloj, hakilo en la mano, daýre drinkemaj kaj batalemaj -- jen la "vakeroj de Alpoj". Hodiaý ilia profesio estas preskaý forgesita: flosigado. Tamen la tradicio vivas: inter la 31a de aýgusto kaj la 3a de septembro 2000 okazis la 12a Internacia Flosista Renkonto en Karintio, la plej suda aýstria federacia regiono.

Venis delegacioj el Germanio, Finnlando, Italio, Norvegio, Slovenio, Æeðio kaj Hispanio por perflose navigi kun aýstroj 60 km sur la rivero Drau. Veturis ok flosoj, æiu 12 m longa kaj 4 m larøa, por po 25 personoj.

Flosigado estis en Karintio grava transportmaniero inter 1200 kaj 1940. La flosoj estis faritaj en flankriveroj de Drau. Per salikbranæoj oni ligis 15 arbotrunkojn kaj sur tiuj kruce pliajn trunkojn. Tia floso povis porti øis 150 trunkojn. Ofte sur floso staris kabano kun forno. Kvar aý kvin flosistoj stiris. Veturdistanco estis inter 10 kaj 90 km, meza rapideco po 10 km hore. Inter 1920 kaj 1940 estis transportitaj 500 000 kubaj metroj da ligno. Poste oni transportis lignon per fervojo kaj kamionoj. Hodiaý tiu danøera laboro estas nur tradicio sen ekonomia fono.

Walter KLAG ÿ;