Numero: 007168

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

ĈINIO

Elektraj aparatoj mankas en la kamparo

Antaŭnelonge la ŝtata statistika buroo faris enketon pri la konsuma stato de la kamparo. La rezulto montras, ke en la ĉina kamparo la vendado de daŭremaj elektraj aparatoj estas tre limigita pro nesufiĉo kaj postresto de la fundamenta infrastrukturo.

La elektroprovizaj instalaĵoj en plejparto de la kamparaj regionoj estas malnovaj. Tie la prezo de elektra energio ĝenerale estas duoblo de tiu en urboj. Plie, en la kamparo la televida signalo estas tiel malforta, ke oni tute ne povas ricevi programon. Eĉ nun la duono de la kamparaj familioj ne havas la eblon uzi akvoprovizan servon. En tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo, k.a.

En la kamparo (kun 234 milionoj da familioj) la latenta kapablo de ekspansio de la merkato estas multe pli granda ol en la urboj (kun nur 110 milionoj da familioj). En kamparo estas kolortelevidoj, lavmaŝinoj kaj fridujoj en respektive nur 32,5, 22,8 kaj 9,3 % de la familioj.

Por malfermi la kamparan merkaton, ekde la dua duonjaro de 2000 la ŝtato pliigas la investojn por infrastrukturo de la kamparo.

MU Binghua

˙;