Numero: 007156

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

Sutroj kaj sařdadoj

ěis la jaro 1954, mia hejmo estis en Portugalio. En la jaro antař mia foriro kuris onidiroj, ke Barato intencas aneksi Goaon, la lastan portugalan kolonion sur la hinda duoninsulo. En tiuj tempoj oni konstante ařdis mencion pri ekzotaj kaj apenař konataj lokoj: Goao, Diu, DamŃo, MarmagŃo -- kiuj elvokis buntajn imagojn kaj fortajn sentojn: sufokan klimaton, musonan pluvegon, sova°ajn bestojn, fremdajn lingvojn kaj nekutiman muzikon; odorojn kaj gustojn de kareo kaj mango.

Mi memoras, ke iam mi Šeestis stratan manifestacion en Lisbono kontrař tiu teritoria pretendo de Barato. Kvankam mi neniam volus defendi la imperiismon de eřropaj ■tatoj, en tiu okazo mi duonkonscie sentis, ke tio estos la preludo al estingo de unika antikva socio kaj nesenvalora miksita vivmaniero. (La anekso de Goao finfine okazis en 1961.)

Ăi tiu malgranda kolekto konsistas el 9 noveloj, kies lokoj de agado estas Goao (7), Portugalio (1), kaj Rio de Janeiro (1). Ăiu novelo estas aparta rakonto, krom la tria (Druva) kaj la sepa (Fideleco), en kiuj rolas la sama vira protagonisto.

La ařtorino Vimala Devi (pseřdonimo de Teresa de Almeida) naski°is en Goao, kiam °i estis portugala kolonio. Ůi skribas kun granda amo kaj profunda nostalgio pri sia perdita hejmlando. En tiuj malmultaj pa°oj la leganto spertas la paciencan malesperon de junulinoj sen doto; de senlaboraj edukitoj kiuj, (malkiel siaj fratinoj) ne povas maldignigi sin per manaj taskoj; de malriŠaj mandukaroj (kvazařservutuloj); de senmonaj fi■istoj; de forlasitaj fianŠinoj; de kruele traktitaj vidvinoj; kaj de neakcepteblaj eksterkastaj svatantoj. Tie vi renkontas gastbofilon, kiu oferas sian memrespekton kontrař humiliga sekureco; hejmsopiran studenton kaj sukcesan sed malkontentan elmigrinton; kaj amatan maljunan Onklon Sal˙, kiu konservas sian dignon en la humili°o. Ăiuj estas bildigitaj kun simpatio kaj kompato.

Vimala Devi priskribas kelkajn el la kuriozaj goaaj kutimoj kaj moroj. Antikva hereda tradicio permesas, ke, se iu familio havas nur filinojn, °i rajtas "establi" bofilon, kiu perdas sian familinomon favore al tiu de la edzino. Nekongrua ■ajnas la miksa╝o en la goaa komunumo de elementoj el hindua kaj katolika religioj (kasta sistemo kaj kulto de Gane■o, kune kun kristanaj himnoj kaj pre°oj en la konkania lingvo, portugalaj nomoj kaj nomoj de hinduaj gedioj uzataj en la sama familio, ktp). Aliaj moroj estas nek hindaj nek portugalaj, sed unike goaaj.

La tuta novelaro pentras en klara kaj bela lingva╝o riŠe koloran bildon de fascina sed ver■ajne malaperinta socio. Originale verkita en la portugala, °i estis esperantigita de la edzo de la ařtorino, la esperanta poeto Manuel de Seabra. Mi ne havis okazon legi la originalon, sed mi ne dubas, ke la tradukinto fidele konservas la tutan belecon de la portugala teksto.

Precipe kortu■a mi trovis la lastan frazon de la libro: "EŠ hodiař, ofte, mi fermas la okulojn kaj tuj revidas la malnovan vila°on ... kaj mi ripetas mallařte ... en pre°o, ke la olda patrujo, la homoj, neniam mortu en mi ..." Trafe skribis Stefan Zweig, alia ekzilito, en sia Buchmendel: "Ăiu unika╝o i°as pli kaj pli valora en nia senespere unuformi°anta mondo".

Finfine, estis la portugaloj -- tiu popolo naviganta -- kiu sentis bezonon krei la vorton saudade, nostalgio.

Garbhan MACAOIDH

Vimala Devi: Musono. Eld. Al-fab-eto, Sk÷vde, Svedio, 2000. 64 pa°oj. Bro■urita. ISBN 91-89432-01-0. Prezo Še FEL: 7,35 eřroj + afranko.

 ;