Korektita versio

numero: 007155

rubriko: mod. vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 3

Ŝu' -- ĉu?

Kredeble per ŝuo haltigis flughavena deĵoranto en Israelo litovan aviadilon. Laŭ israela raporto misfunkciis la bremsoj de aviadilo staranta sur deteriĝejo. La maŝino ekruliĝis: flughavenisto ĵetis subraden siajn ŝuojn kaj tiel haltigis la aviadilon. Tamen reprezentanto de la flugkompanio nomis la aferon "kurioza" kaj neis, ke la bremsoj misfunkciis.

Last/pg

˙;