Numero: 007154

Rubriko: ŝ k s

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 3

Korektita versio

INTERVJUO

Finfine oni povas diboĉi sen pento

Fama universala geniulo profesoro Doktoro Ruĝnazul, konata pro siaj furoraj prelegoj pri sciencaj temoj, dokumentitaj en La KancerKliniko, ĵus inventis tute novan aparaton por ebriuloj. Ni demandis lin pri tio.

Profesoro, vi volas savi ebriulojn. Kiel?

Ruĝnazul: Tre simple. Per aparato, kiun ni nomas alkohol-blokilo.

Ĉu ĝi do malhelpas trinkadon de alkoholaĵoj?

Ruĝnazul: Tute male, ĝi ebligas diboĉi kaj drinki sen riskaj konsekvencoj.

Sed ĉu alkoholaĵoj ne damaĝas la sanon?

Ruĝnazul: Pri tio mi scias nenion; mi drinkas de 92 jaroj kaj ankoraŭ estas tute sana.

Jes, kaj ni komplimentas. Sed ne ĉiuj estas tiom geniaj ebriuloj, ĉu ne?

Ruĝnazul: Vi devias kaj maltrafas la temon. Mi parolas pri homo, kiu estas ebria kaj posedas aŭtomobilon, per kiu postdiboĉe li volas veturi hejmen.

Ĉu tio ne estas tre danĝera?

Ruĝnazul: Ĝuste. Kaj tiun ĉi danĝeron evitas mia aparato.

Kiel ĝi funkcias?

Ruĝnazul: Kiam vi eksidas por ekstiri, vi devas unue blovi en tubeton en nia aparato. Se vi estas tro ebria por stiri la aŭton, la elektronika aparato blokas la veturilon kaj vi ne povas starti.

Sed kiel do mi venu hejmen tiuokaze?

Ruĝnazul: Tute ne. Vi povas aŭ dormi en la aŭtomobilo aŭ reiri al la drinkejo por daŭrigi diboĉadon. Kiel ajn, vi ne devos tranokti en polica arestejo, kaj tio ja estas granda avantaĝo, ĉu ne?

Kiom kostas via aparato?

Ruĝnazul: 1600 eŭrojn.

Ĉu tio ne estas iom kosta?

Ruĝnazul (furioze): Kosta! Kosta! Kompreneble tiom genia aparato ne estas produktebla kaj aĉetebla kontraŭ kelkaj arakidoj! Imagu, kiom da miloj da eŭroj por punpago vi devas elspezi, se ebria vi estas kaptita de polico, aŭ se vi frakasas vian aŭton ĉe arbo aŭ muro, ĉar la asekuro ne pagas al ebriuloj!

Tamen, ĉu ne estus pli prudente kiel aŭtomobilisto tute ne trinki alkoholaĵon?

Ruĝnazul: Vere stulta argumento! Ĉu vi volas limigi la demokratan liberecon de homo, drinki laŭplezure, nur ĉar li posedas aŭton?

Ho, pardonu! Ni dankas pro la intervjuo. Je via sano, profesoro Ruĝnazul!

˙;