Numero: 007151

Rubriko: Turismo

Prioritato: 3

Korektita versio

AŬSTRIO

900 km tra montbicikla paradizo

Ekde la 1a de julio la aŭstra lando Stirio proponas al ĉiuj sportemaj montbiciklistoj la unikan defion: alpan itineron nomatan "Alpentour" [álpentur] -- kun 900 km da vojoj ĝi estas la plej longa signita montdistanco en la mondo.

Cetere oni rakontas la legendon pri iu stiriano, kiu ankoraŭ en pratempoj inventis la biciklon -- certe tamen neniu scias, ĉu tio vere okazis. Tamen eblus ĝin logike supozi! Ĉar nekontestebla fakto estas, ke ekde ĉi tiu somero Stirio estiĝis vera paradizo por la biciklistoj el tutmondo. Pruvo por tiu aserto estas, ke neniu lando aŭ regiono en la mondo disponas pri tia fajnteksita reto de markitaj, sekurigitaj kaj belpejzaĝe situantaj montbiciklaj vojoj.

La defio

900 kilometra longeco, 26 000 altecmetroj, 14 etapoj -- ĉio ĉi estas akordigita al la profilo de bicikla montkonkurso kaj estas defio por ĉiu montbiciklisto. Sendube en la mondo estas ankaŭ distancoj en miloj da kilometroj, kiujn oni povus trabicikli. Tamen por la montbiciklistoj tio ne estas la esenco de l' afero. Fakte "Alpentour" ne estas arbitre kunmetita sur la mapo itinero el vojoj kaj ŝoseoj, sed leĝkonforme aranĝita kaj konstruita itinero por montbicikistoj! Tio por ili signifas, ke se montbiciklistoj veturas laŭ la vojplano de stiria "Alpentour", ili povas fari tion kun trankvila konscienco -- senzorgaj, ĉar survoje mankos malicaj arbarposedantoj kaj koleraj migrantoj. Ĉiu metro de tiu 900-kilometra itinero estas leĝe permesita kaj tre bone signita montbicikla vojo.

Itineroj de vidindaĵoj

Se oni parolus pri la unikeco de tiu itinero, nepre oni devus mencii, ke ĝi estas per siaj entute 26 000 altecmetroj rava kaj neforgesebla alterno de belegaj pejzaĝoj alpaj: krutaj rokmuroj, ombraj abismoj, idiliaj paŝtejoj kaj impresantaj vidindaĵoj, romantikaj rivervaloj kaj pompaj vinberejoj. Ĉiuj ĉi estigas la kulisojn de tiu varia montitinero de supreniĝoj kaj malsupreniĝoj, konsistanta el 14 etapoj.

Trabicikli partojn aŭ etapojn

Ĉiu etapo estas tiel konceptita, ke ekbiciklinte laŭ ĝi, fine oni revenas al la starto mem. Kondiĉe, ke oni veturas montbicikle laŭ la tuta longeco de "Alpentour" aŭ laŭ parto de ĝi, tio signifas tage en etapo pasigi inter 50 kaj 120 km kaj tiel certe ekkoni la belegan terenon alpan kaj kontroli sian propran potencialon.

Ĉi-jare eblis ĉeesti eĉ veran sportkonkurson. De la 1a ĝis 5a de julio okazis "Alpitinero Stirio 2000". Ĝi konsistis el prologo (sur la altaĵo Schlossberg [ŝlosberg] en la urbo Graz [grac]) kaj el 4 etapoj (de Graz ĝis Schladming [ŝladming]).

Bona priservo

35 establejoj, kiuj situas en tri partoj de "Alpentour" (Ramsau -- Muerzzuschlag [ramzaŭ-mjurcuŝlag], Muerzzuschlag -- Graz kaj Graz -- Ramsau), priservas biciklistojn kaj proponas laŭ montbiciklaj kriterioj 3- ĝis 6-tagajn bicikladojn (kune kun tranoktoj, pakaĵtransporto ktp).

Ĉiu biciklisto, kiu ekveturas laŭ "Alpentour", senpage ricevas mapon de la stiria turisma oficejo por agordi sin kaj pli bone distribui sian fortojn laŭ la montbicikla alpitinero.

Informas: Steirische Tourismus GmbH, St. Peter-Hauptstrasse 243, A-8042 Graz, Aŭstrio (tel.: +43(0)316 4003; fakso: +43(0)316 4003 30, retpoŝto: info@steiermark.com).

Evgeni GEORGIEV

˙;