Korektita versio

/NEPRE APUD 007115/

*****Noto: sur la akompana mapo troviĝas "Calafat". Tio estu "Calafati".*****

numero: 007150

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

{en kadro au sur fono}

Nova ponto sur la rivero Danubo estos konstruita inter Bulgario kaj Rumanio. Post 10-jara debato estis decidite konstrui 1275 metrojn longan ponton inter la nordokcidenta bulgara urbo Vidin kaj la transrivera rumana Calafati [kalafati].

Nuntempe la sola ligo inter ambaŭ urboj estas pramŝipo, kiu ne plu sufiĉas por la pliintensiĝanta vojtrafiko inter Bulgario kaj Rumanio. Pro la ponto tamen povus komenciĝi por Vidin kaj Calafati nova erao. Vidin situas en ekonomie kriza regiono de Bulgario: la ponto alportos prosperon al loĝantoj, devigataj serĉi laboron en Hispanio aŭ Italio. Transrivere, en Calafati, atingis senlaboreco 70 % de la loĝantaro, multaj firmaoj ĉesis funkcii, kaj homoj pene vivtenas sin per etagrikulturo.

Anseroj kaj azeno

Tamen nova ponto bezonos novan infrastrukturon, pri kiu mankas detaloj. Por vojaĝi 200 km inter Sofio kaj Vidin necesas preskaŭ kvar horoj. La ŝoseo estas malebena kaj malfacile veturebla: foje surŝoseaj anseroj aŭ azeno paralizas la trafikon. En la rumana flanko, sur la vojon nomatan "Eŭropa Koridoro 4", dum la rikolta sezono oni surŝutas grenon sur la varmegan asfalton por sekigi ĝin.

Premo flanke de Eŭropa Unio, kiu per 160 milionoj da eŭroj pleje kontribuos al financado de la projekto, finfine interkonsentigis la najbarajn landojn pri la loko de la ponto. La rumanoj volis, ke la ponto staru tiel, ke trafiko inter Grekio kaj okcidenta Eŭropo pasu tra Rumanio. La bulgaroj volis, ke la ponto troviĝu kiel eble plej okcidente por tiel mallongigi la vojdistancon al Okcidento. Finfine venkis la bulgaroj, kies ideoj pli kongruis kun la ekonomia strategio de la kasistoj en Bruselo.

Gravas ekonomia strategio ankaŭ ambaŭflanke de la Danubo. Laŭ Anelia Georgieva, el la oficejo de la urbestro en Vidin: "Ĉiu niaj esperoj baziĝas sur la ponto."

Evgeni GEORGIEV/pg

˙;