ektita versio

numero: 007148

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

JAPANIO

Ne mortis mortiga malsano

Malsano de moderna japana socio estas tuberkulozo. Lastatempe oni raportis pri diversaj kazoj, ekzemple: en urbo Hukuoka 44-jaraĝa instruisto infektis 102 lernantojn. En gubernio Sizuoka oni ekzamenis 400 homojn pro kontakto kun lerneja kuracisto, kiu mortis pro antibiotik-rezista tuberkulozo.

Unuaj statistikoj indikas, ke en 1883 mortis pro tuberkulozo 13 803 homoj. Jaron post jaro la nombro kreskis ĝis 171 473 en 1943. Tiu ĉi nombro estis la plej granda en japana historio. Inter 1935 kaj 1950 tuberkulozo okupis la unuan lokon inter kaŭzoj de morto.

Viktimoj

Tuberkulozo spegulas la progreson de industrio. Pro modernigo de Japanio gejunuloj el kamparaj vilaĝoj eklaboris en urboj sub tre malfavoraj kondiĉoj. Ili facile fariĝis viktimoj de tuberkulozo kaj tiam revenis al siaj vilaĝoj, tiel disvastigante la malsanon.

Dum la 60aj jaroj, pro imuniga programo, tuberkulozo ne plu mortigis kaj oni forgesis ties danĝerojn. Tamen tuberkulozo mem ne mortis, kaj en 1998 tuberkulozuloj multiĝis ĝis 40 000. La registaro taksas la situacion "danĝera". Laŭ fakulo: "Oni ne forgesu, ke tuberkulozo estas socia malsano. Por vere konkeri ĝin, nepras batali kontraŭ malriĉeco."

HORI Jasuo/pg

˙;