Numero: 007144

Rubriko: Turismo

Prioritato: 3

Korektita versio

TRADICIOJ

Bierlando Belgio

En Belgio estas multaj bierspecoj. Eæ tiom multaj, ke æiutage en la jaro oni povus trinki aliaspecan bieron, æiufoje en speciala bierglaso!

Kial Belgio havas pli da lokaj (regionaj, urbaj, abatejaj) bierspecoj ol la najbarlandoj? Kaýzoj por tio estas la kompleksa intermiksiøo de klimataj, historiaj, mikrobiologiaj kaj eæ burgundiaj faktoroj.

En la malvarma nordo de okcidenta Eýropo simple kreskas malmulte da vinberoj. Tial en Belgio oni æiam sin dediæis al la kultivado de grenoj. Speciale hordeo kaj tritiko bone kreskas sub tiu klimato.

Historio

En la mezepoko biero estis likva pano: manøa¼o kaj trinka¼o samtempe. La virino bakis panon kaj faris bieron.

La unuaj tavernistoj en siaj farmbienoj-bierfarejoj mem produktis bieron por vojaøantoj, kaj la resta¼oj rezulte de tio servis kiel furaøo. Abatoj plenigis sian kason per la biervendado.

Trinki bieron estis pli sekure ol trinki akvon, æar la boligo mortigis la bakteriojn. Do, ekde la 17a jarcento bierfarejoj kaj distilejoj fondiøis en "Liberaj urboj" kiel Hoegaarden [húgarden] kaj Lembeek, kie oni ne devis pagi akcizojn.

La origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleøon, la "Novus Modus Fermentandi Cervisiam" (Nova maniero fermentigi bieron). Laý øi la uzado de lupolo iøis deviga en Brabanto. Kontraste al tio en graflando Flandrio, kiu estis sub la regado de franca reøo, la bierfaristoj estis devigitaj uzi aliajn herbojn ol lupolo.

La uzo de lupolo plibonigis la bierkvaliton. Antaýe estis nur spontanea kaj miksa fermentado (altaj gistoj kun bakteria flaýro). La bakterian kreskon kaj do ankaý la difektiøon specife bremsas lupolon. Tiel la pura gistflaýro povis superregi kaj sekve pliriæigi la guston, pro kio la gistaj bierspecoj iøis tipe brabanta speciala¼o.

Certaj regionoj en Belgio havas propran, lokan mikrobiologian medion. Speciale en la valo de la rivero Zenne koncentriøas "sovaøaj gistoj" en la aero, kiel "Brettanomyces lambicus", kiuj interalie mildigas la acidan guston.

Burgundio

La prefero de belgo bone manøi kaj trinki trovas sian originon en la "Ora" 17a jarcento de Flandrio. Tiam pro la gusto æiu urbo havis sian preferon rilate proprajn herbomiksa¼ojn aý "grion" (en kiu enestis i.a. miriko, rosmareno, koriandro, junipero, cinamo, anizo, kariofilo, salvio, laýro). Æiu bierfaristo estis devigata aæeti herbojn en la loka "herbodomo".

En Bruøo oni povas daýre viziti la tiel nomatan Gruuthuuze kiel ekzemplon de la kreskanta urba povo, interalie akirita danke al la ekstraj akcizoj (øis 60 aý 70 centonoj de la urbaj enspezoj). Urboj kaj lokaj biergildoj reguligis la vendoprezojn, ingrediencojn kaj preparmanieron. Tiel la urba bierarto pliperfektiøis kaj urbaj bierspecoj ekestis. Ekzemple, en Bruøo en la 16a jarcento funkciis bierfarejo 't Hamerken (la marteleto) -- nun De Gouden Boom (la ora arbo), -- kiu produktis la urbobieron Brugse Tripel (bruøa triobla, t.e. trioble forta).

La termino Tripel estis en Bruøo æefe uzata por indiki kutime palan bieron de 6 øis 9 alkoholgradoj. Hodiaý, Brugse Tripel estas unu el la maloftaj bierspecoj, kiu 3 jarojn sinsekve estis honorata per ora medalo de Monde Sélection, kaj ankaý per la trofeo de alta internacia kvalito. Karakteriza estas øia kremeca malto kaj mieleca gusto, kaýzata de multe da alkoholo (9,5%), kun refermentado post enboteligo.

Æi-supraj elementoj klarigas la evoluon de la diversaj belgaj lokaj (regionaj, urbaj, abatejaj) bierspecoj, inter kiuj multaj unikas en la mondo kaj pro tio estas parto de la homara hereda¼o.

Superrigardo

Æi-sube vi trovas superrigardon de la plej gravaj belgaj bierspecoj, ordigitaj laý la fermentadprocedo: alta (aý varma), malalta (aý malvarma), spontanea kaj miksa fermentado.

Malalta fermentado:

Pilsena biero

Unuafoje produktita en Pilsen (Æeðoslovakio, 1842), la pilsena biero aperis en Belgio æirkaý 1928, ankaý danke al la progreso de fridtekniko. Post jarcentoj de malhelaj (varme fermentintaj) bierspecoj, tiu orkolora (malvarme fermentinta) biero kun averaøe 5 alkoholgradoj gajnis popularecon pro tio, ke øi malpli pezis, pro siaj klareco kaj sensoifiga efiko. Kune kun lupolo, la malalta temperaturo bremsas la bakterian kreskadon, pro kio la biero iøas pli klara.

Tamen la sukcesplena ekflorado de pilsena biero estis ja mallongdaýra, mezurita laý historia skalo. Nur kvardek jarojn poste, æirkaý 1968, la pilsenbiera konsumado en la belga merkato kulminis je 90 procentoj (la ceteraj 10 procentoj konsistigis specialan bieron). Ekde 1968 (la studenta revolucio) la specialaj bierspecoj øuas restariøon sub influo de la pli kritikema konsumanto, kiu en mondo de gusto- egaliøo kaj industriiøo sin turnas al la gustvarieco de la naturo. Dudek jarojn poste, la speciala biermerkato triobliøis kaj atingis 30 procentojn: la reveno de burgundaj biergustoj fariøis fakto kaj ekspansias al la najbarlandoj de Belgio. Ankaý malaperintaj bierspecoj kiel tritiko- kaj herbobieroj (blankaj bieroj) reakiras intereson.

Alta fermentado:

Tiu æi "supre flosanta" varma (aý alta) fermentado havas pli fruktecan aromon ol la biero de malalta fermentado kaj estigas pli kompletan, pli dolæan guston. Kontraste al la pilsena biero, fridinstala¼oj æi-kaze superfluas.

Speciala belga tipo

La nomo "Spéciale Belge" estis unuafoje uzata fine de la dudekaj jaroj de 20a jarcento dum la ekfuroro de pilsena biero, referencante al la belgaj alt-fermentadaj bierspecoj kun æirkaý 5 alkoholgradoj, leøere lupolizita kaj farita el helkoloraj maltoj de apudmaraj hordeoj. Populare oni ankaý parolas pri ambrokoloraj bierspecoj, el kiuj "Palm" estas la plej populara. Produktita laý la infuzmetodo, øi havas plenbuþan, amardolæan guston de malto kaj fruktecan aromon. La dua fermentado (aý maturiøprocedo) fajnigas la guston kaj atribuas pli da mildeco al la biero.

Blanka biero (tritikbiero)

La origino de blanka biero estas æirkaý la 14a jarcento en Orienta Brabanto. Tritiko, aveno kaj betoj estas de plej frua epoko tie kultivataj en la grandbienoj.

Tiu intensa kultivado postulis multe da fortoj de homoj kaj æevaloj, ambaý tre soifaj post longa tago da peza laboro. En la grandbieno oni faris la sensoifigan blankan bieron el æirkaý 50 procentoj da nemaltigita tritiko, pro tio estas ties lakteca, natura malklareco. Aldono de fortaj gustiga¼oj kiel koriandro kaj kuracao estigis al la tritikaj bierspecoj herban kaj freþan, acid-dolæan guston. La plej konataj markoj estas interalie Brugs Tarwebier kaj Hoegaarden.

Trapistaj, abatejaj kaj monaðaj bieroj

Trapista biero devas esti farita ene de la muroj de trapista monaðejo kiel en Westvleteren. La nomo estas laýleøe protektata kaj havas kiel etikedon "authentic Trappist product´´(aýtentika trapista produkto), kiu ankaý protektas aliajn trapistajn produktojn kiel ekzemple fromaøon.

Abateja biero estis produktata ekster la monaðejaj muroj sub licenco de monaðeja komunumo. Øi ne estigis apartan bierspecon, kutime havas altan alkoholenhavon inter 6 kaj 12 gradoj, kaj povas esti blonda aý malhela, refermentinta en botelo kun amardolæa, milde rostita gusto.

Ekzistas nur 6 abatejoj, kiuj solaj en la mondo rajtas produkti trapistan bieron. Unu situas en Nederlando (La Trappe), kaj la kvin aliaj en Belgio: Westvleteren, Westmalle, Chimay, Orval kaj Rochefort.

Pezaj, blondaj bieroj

Karakteriza pri la blondaj bieroj de alta fermentado estas la alta alkohol-enhavo (pli ol 6 procentoj). Arto kaj lerto kulminas en la "virtuozaj" bieroj kiel "Duvel" (diablo, 8,5 procentoj), nesuperita en øia speco. "Duvel", refermentinta en botelo, havas fajrere oran koloron kaj abundan þaýmkolon. La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu æi biero unikan lokon en la riæa belga biertradicio.

Britaj bieroj

Sub influo de ambaý mondmilitoj, belgoj ankaý ekkonis la anglajn, skotajn kaj irlandajn bierspecojn (elojn). Tipa por la multaj britaj bierspecoj estas "dry hopping" (oni aldonas freþan lupolon dum dua fermentado). Pale ale, stout kaj scotch ale estas la plej konataj specoj.

Sezonaj bieroj

Origine saisons (sezonaj bieroj) estas faritaj en la riæaj farmbienoj-bierfarejoj de Henegovio dum la vintraj monatoj, por ke oni post la maturiøo trinku ilin dum la rikoltmonatoj.

Tipa por la sezonaj bierspecoj estas la alta pastotemperaturo de la malto, pro kiu ekestas ekstra nefermentigebla sukero. Post la æefa fermentado tradicie venas la varma fermentado kaj "dry hopping". Fermentado en la botelo zorgas pri pli multe da karbondioksida gaso, kio kaýzas pli refreþigan kaj pikan guston.

Spontanea fermentado:

Lambikaj, geýzaj kaj fruktaj bierspecoj

La nomo Lambiko referencas al la loko Lembeek sude de Bruselo, en la valo de la rivero Zenne. Tie en la aero flugas sovaøaj gistoj kiel Brettanomyces bruxellensis kaj lambicus. Ili spontanee øermas en la sukerita maltpasto en malferma, frida kuvo, kiu troviøas sub vento-trablova tegmento. Jam en la 16a jarcento oni skribis, ke Lambiko devas esti farata per nemaltiøinta tritiko, aveno kaj hordea malto, kun aldono de plurjara (malpli amara) lupolo. La kombino de la spontanea gisto kun la ingrediencoj estigas al la Lambiko acidecan guston, kiu fariøas pli milda, se oni lasas la bieron maturiøi en kverkaj bareloj dum du someroj. Lambiko estas farata nur vintre, æar la somera varmeco kaýzas tro multe da acidiøo. Lambiko estas la baza biero por la produktado de geýzaj kaj fruktaj bieroj. Aldono de freþaj æerizoj (æirkaý 200g/litro!) aý framboj rezultigas fruktecan, pli dolæan guston. Tradicia geýza biero estas æiam produktata el 100 procentoj da Lambiko, dum "moderna" geýzobiero devas enhavi nur parton de trijara Lambiko. La plej bona geýza biero "de Boon" el Lembeek enhavas 85 procentojn da maljuna kaj 15 procentojn da juna Lambiko.

Miksa fermentado:

Sudflandraj ruøaj bierspecoj

Tiuj æi brunruøaj bierspecoj estas la rezulto de unika procedo de miksita fermentado -- kombino de alta fermentado kaj bakteria flaýro, kiuj transformas la organikajn acidojn kaj altajn alkoholojn al esteroj. Post la æeffermentado de la plej populara Rodenbach [ródenbað], la biero maturiøas dum 18 monatoj en kverkaj ujoj, el kiuj kelkaj aøas pli ol 150 jarojn. Poste miksita kun juna biero, Rodenbach havas acid-dolæan, kverkan kaj tre freþigan guston kaj estas kvazaý la ruøa vino inter la bieroj.

Pluraj el la bierfarejoj de tiu bierspeco estas senpage viziteblaj! Nepre informiøu dum via vojaøo en Belgio!

Lode VAN DE VELDE

ÿ;