orektita versio numero: 007143

rubriko: reago / mv

foto-sugesto: aviadilo? interno de regturo?

prioritato: 1

<OPINIO>

Æu ni mortu miskomprene? (2)

Juøante laý la kvalito de la novdataj artikoloj "El mia vidpunkto", kiuj nun regule aperas "neplume" de Stefan Maul, oni povus supozi, ke rilate esperantistojn la respondo al la supra demando evidente estu glata "jes" -- almenaý se oni komprenas "miskomprene" kiel "miskomprenaj". Nome la miskompreniga el-mia-vidpunkta artikolo de ¼usa aýgusto provizore konsistigas la apenaý supereblan kulminon de la bedaýrinda tiurubrika degenero, kaj øia enhavo vere neniel kontribuos al la antaýmorta klerigo de iuj esperantistoj.

Antaýepoke oni ricevis æi-loke ekskluzive tekstojn de ¼urnalisma profesiulo, eæ se estantajn opiniecaj, æiam baziøantajn sur faktoj kaj sanmensa argumentado. Tamen laýþajne nun cedas MONATO la scenejon al la misinformaj napokapa¼oj de ¼urnalismaj amatoroj fanatike delirantaj kontraý la angla lingvo. Æi-okaze la aýtoro kulmine dum sia malplenbarela bruado publike riproæas al æiuj registaroj de la mondo esti "stultuloj kun konservativaj, ksenofobiaj, partipolitikaj principoj". Alivorte el platformo por fidindaj ¼urnalisma¼oj fariøas speco de Hajd-Parka parolangulo por æiuj frenezuloj de la Esperanto-movado.

Fak¼argono

Unue tute ne estas tiel, ke en la aviado oni parolas la anglan. Øuste estas, ke oni parolas tre specialan fak¼argonon konsistantan el amaso da mallongigoj baziøantaj sur aro da anglaj fakterminoj. Kaj verdire mezuma anglo aý usonano komprenus preskaý nenion de la tre formala plene regulkonforma radiofonia konversacio inter la regturo kaj alteriøanta aý deteriøanta aviadilo Boeing 747. Æi-sence tute ne temas pri la angla kun øia amaso da idioma¼oj kaj neregula¼oj: temas pri tre preciza kaj formuleca faklingva¼o de preskaý liturgia litanieco.

Pretere, tre simile statas pri la "þipa angla". Ambaý anglaj ¼argonoj -- þipa kaj aviadila -- havas vere nenion ajn komunan kun la angla literatura aý normalparola lingva¼o. Cetere, la plej konata vorto el tiu fak¼argono estas la vorto "mayday", kiu estas tordita¼o el la franca kaj tute ne angla.

Stulta¼o

Sed ankaý la liveritaj priskriboj de la normala angla plume de la aýtoro estas je mejloj maltrafaj. Lia strangega aserto, ke estas averaøe kvin signifoj por æiu angla vorto aý inverse kvin vortoj por æiu signifo, estas simpla matematika stulta¼o. Evidente la aýtoro kapablas nek nombri nek kalkuli averaøojn. Aldone estas rimarkinde, ke rilate la eviton de vortaj plursignifeco kaj samsignifeco Esperanto vere ne estas planlingve pinta. Nur unusola mallonga nazumo inter la folioj de hazarde malfermita PIV tre klare elmontras tion.

Aldone la aýtoro prezentas al ni la nefonetikecon de la angla skribo kiel øenon por la aviado. Unue neniu ajn nacilingva skribmetodo estas "fonetika": temas maksimume pri "fonemeco". Due, kial øuste la historia ortografio de la angla iel ajn øenu en la aviada radiofonio -- afero pure parolada -- supozeble por æiam restos sekreto komprenata nur de la polemikanta aýtoro. Ankaý ne estas tiel, ke la angla lingvo danøere detruas æiujn aliajn lingvojn. Homoj simple elektas la vortojn, kiuj plej plaæas al ili -- æu anglajn, æu ne-anglajn. La angla lingvo per si detruas nenion. Tute male. Oni povus argumenti, ke øi konstruas, liverante en preskaý æiuj fakoj multe da tre utilaj terminoj, same kiel Latino tion faris en antaýaj epokoj. Nenio nova sub la suno.

Misaserto

Kulmine sen aldono de fontoj mencias la aýtoro statistikajn ciferojn, kies kvalito je neniomo superas la æe ni iugrade popularan misaserton, ke du milionoj da homoj flue parolas Esperanton. Neniu el la aýtore donitaj nombroj estas kredinda, kaj neniu el la aýtore donitaj nombroj estas en la artikolo fonte iel bazata.

La aýtoro aludas pri la plej grava akcidento en la øisdata historio de aviado kaj asertas, ke temis pri lingva miskompreno, kiu supozeble estus evitebla, se oni uzus Esperanton. Laý la aýtoro Esperanto estus eæ pli necesa ekde la rezigno pri helicoj kaj la enkonduko de jetoj. Rilate la aluditan akcidenton æio æi tute ne estas vera. Øi okazis en la jaro 1977 sur la flughaveno de Tenerifo rekte sur la alteriøejo kaj estis -- post æeno de misa¼oj -- la rezulto de radiofonia misfunkcio pro du samfrekvencaj elsendadoj. Tute ne temis pri lingva miskompreno. De la regista frazo -- "OK ... standby for takeoff ... I will call you" -- do "Bone ... pretu deteriøi ... mi alvokos vin", alvenis æe la deteriøonta aviadilo nur la unua vorto -- "OK". La cetero perdiøis. Sekve de tio la flugmaþino komencis deteriøi kaj kraþis en alian flugmaþinon, kiu tre malfeliæe hazarde ankoraý baris la vojon, æar øi maltrafis sian regture ordonitan elveturejon. En la tuta afero Esperanto neniel helpus kaj eble eæ aldone malhelpus.

Nefidindeco

La vera kaýzo de tiu akcidento kun 583 viktimoj estis la principa nefidindeco de la flughavene uzata radiofonia sistemo. Aldoniøis tamen iugrade ankaý terminologia problemo: kelkaj oficialaj interþanøaj formuloj estas tro similaj kaj okaze de misaýdo aý, kiel en Tenerifo, okaze de øenata komunikada kanalo povas esti miskomprenataj.

Mencii æiujn detalojn de la 15-paøa raporto legebla interrete1, certe tro pufigus tiujn komentojn, do mi menciu nur la konkludon. Oni trovis, ke nepre necesas enkonduki aldonajn ne-parolajn rimedojn por signali al atendanta aviadilo permeson deteriøi, æar telefonia nepaketbaza radiofonia komunikado ne estas samnivele sekura kiel multaj alispecaj tre bone funkciantaj iomete malpli antikvaj teðnikaj radiofoniaj komunikadoj kun aviadiloj. Homparola informtransporta kanalo estas simple tro facile øenebla. Do la æi-rilataj eldiroj en la artikolo estas plene maløustaj.

Katastrofiga

Lastvice la planlingvo Esperanto vere ne multe pli bone taýgus por aviado ol iu etna senplana lingvo. Øi entenas konsonantojn por multaj homoj parole malfacile prononceblajn kaj aýde malfacile distingeblajn. Mi citu nur la serion "kazo", "kaso", "kaþo", "kaæo", "kaøo", "kaco", "kato". Ankaý vortparoj kiel agordi/akordi, drinki/trinki, spuro/þpuro kaj similaj ne speciale helpas. Kulmine la normalokaze ege utila esperanta prefikso "mal-" en atmosfere distordata radiofonia kanalo fariøus rekte katastrofiga. Evidente, se piloto konfuzus nur pro dummomenta prefikstrafa fado "maldekstren" kun "dekstren" -- ho ve!

Sume oni konstatu, ke iuj eble iugradaj tamen neniel øisdate pruvitaj avantaøoj de la enkonduko de Esperanto en la aviadon, estus pli ol nur kompensitaj de la estiøanta lingva ðaoso dum la transira periodo. Efektive la aýtoro per sia tiom senpripensa kiom entuziasma strebo æi-terene enkonduki Esperanton invitas la tutmondan pilotaron al speco de komuna kamikazo.

Nobel-premiitoj

Des pli malkonvene estus starigi iun priridindan politikan premgrupon pri æio æi. Cetere, ne malpli priridinda ol la primitivpropaganda eldiro de la aýtoro, ke "æiuj raciaj, ne stultaj homoj konkordas, ke lingvo internacia, tutmonda, kiom eble plej klara, fonetika, relative facila kaj simpla estas nepre bezonata". Fakto estas, ke la vere nepretervidebla plejmulto de la raciuloj de tiu æi mondo konkordas pri la preciza malo. Aý æu iu vere opinias, ke preskaý æiuj Nobel-premiitoj aýtomate reenrubrikiøu "stultaj" nur pro tio, ke ili hazarde opinias Esperanton nebezonata kaj la lingvon anglan internacie utila?

Æiuokaze, fronte al tiaj fanatikaj frapfrazoj kaj tuta amaso da misinformoj, oni rajtas demandi sin, kiu æi-rilate vere stultumas -- la artikole atakataj anglemaj ne-esperantistoj aý la tiom feroce atakanta anglofobia aýtoro. Laý mi la lasta tute urøe bezonas buþumon, antaý ol li per sia senbrida mordemo sukcesos neripareble damaøi nian internacian reputacion.

PEJNO Simono

1. //airmanshiponline.com/fall99/articoli/05a99-tenerife.htm

ÿ;