Numero: 007128

Rubriko: Ekonomio

Aldono: foto (gibraltar.jpg) kun teksto: "Ĝibraltaro estas en la nigra listo de OEKE".

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

IMPOSTOJ

Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?

La plej riĉaj landoj en la mondo urĝe postulis reformojn en 35 landoj kaj teritorioj, kiuj disponigas nepravigeblajn impostajn faciligojn.

Inter ili estas la britaj insuloj Guernsey [gensi] kaj Jersey [ĝesi] apud la franca marbordo kaj Man [men] ĉe la nordokcidenta marbordo de Britio.

En la listo estas ankaŭ landoj kiel Andoro, Monako kaj Panamo, britaj transmaraj teritorioj Ĝibraltaro kaj Montserato, kaj la troviĝantaj en la Brita Komunumo Bahamoj kaj Barbado. La ceteraj landoj havas asociajn ligojn kun Nederlando, Usono kaj Nov-Zelando.

Imposta konkurenco kaj malpura mono

La listo de landoj, kiuj disponigas favorajn impostojn, estas kunmetita de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Kriterio estis aliro al la imposta konkurenco, kiu en tiuj landoj, laŭ opinio de OEKE, estas maljusta kaj nelojala: ili altiras tiamaniere homojn kaj kompaniojn, kiuj strebas ĉu forlavi "malpuran" monon, ĉu elturniĝi el la pagado de impostoj sur la ricevitaj enspezoj.

"Nia kampanjo celas certigi, ke la imposta pezo distribuiĝos juste, kaj ke la demandoj rilate al la imposta devontigo ne estiĝos ĉefloke dum la preno de decidoj", tekstas la deklaro de OEKE. En tiu organizaĵo membras la plej bone evoluintaj industrilandoj de Eŭropo kaj Nord-Ameriko, kaj ankaŭ Japanio.

Al la landoj malobservantaj estas donita limdato ĝis la fino de la jaro 2000, por ke ili akceptu la de la OEKE proponitajn paŝojn, kiuj devas esti realigitaj ĝis la fino de la jaro 2005.

Sankcioj ankoraŭ nedifinitaj

Al tiuj, kiuj ne forigos la "damaĝajn trajtojn" el siaj leĝaj normoj, OEKE minacas uzi "defendajn paŝojn". Kiaj estos tiuj paŝoj, en la deklaro ne estas menciite.

Unu el la landoj iniciatintaj la ofensivon kontraŭ la impostaj rifuĝejoj estas Francio. Ties registaro proponis enkonduki malpermeson de financaj operacioj kun la landoj, kiuj ne manifestos pretecon kunlabori en la batalo kontraŭ "forlavo" de malpura mono.

Dekomence la listo de la impostaj paradizoj estis multe pli longa, sed Bermudoj, Kajmanaj Insuloj, Kipro, Malto, Maŭricio kaj San-Marino antaŭ nelonge deklaris al OEKE, ke ili entreprenos ĉion necesan por meti finon al la damaĝa imposta praktiko.

Evgeni GEORGIEV

Ĝibraltaro estas en la nigra listo de OEKE

˙;