Numero: 007124

Rubriko: politiko

Redaktoro: P. Gubbins

Prioritato: 1

Korektita versio

GERMANIO

Majstroverko, sed nur taktika

Fine Germanio reformas sian impost-leøaron, kiu jam de multaj jaroj estis eksmoda, malekvilibra, ðaosa, tro komplika kaj precipe nejusta. Tiun æi reformon oni dankas precipe al du politikistoj: financministro Hans Eichel [ajðel] kaj kanceliero Gerhard Schröder [þredr]. Tamen, bedaýrinde, øi ne estas unuavice majstroverko leødona sed nur taktika.

Pluraj fiaskoj

Reformi leøojn pri impostoj urøis jam de pli ol dek jaroj, sed en antaýaj elektoperiodoj la partipolitika konstelacio æiam malhelpis realigon de tia reformo. Du antaýuloj de Eichel estis kristansociala Theo Waigel [teo vajgl] kaj socialdemokrata Oskar Lafontaine [lafontén]. Waigel, kiun oni ankoraý bone memoras kiel æefan "motoron" por enkonduki solidan eýron, fiaskis kun siaj reformproponoj kaj pro rezisto en la propraj koaliciaj partioj kaj pro rifuzo de la tiama opozicio socialdemokrata. Fakte lia projekto estis relative malbona kaj ne taýgis por majstri la defiojn de nuna ekonomio. Simile Lafontaine fiaskis kun siaj planoj, æar ili estis tro "socialistaj" ne nur por granda parto de la nun reganta socialdemokrata partio sed precipe por ties kanceliero, æar Schröder estas tre favora al industrio. Lafontaine rezignaciis kaj, sen iu antaýa averto, demisiis kaj kiel financministro kaj kiel æefo de la socialdemokrata partio.

La kanceliero vokis sur la vakan postenon de financministro Eichel, kiu ne havas la karismon de Lafontaine, sed estas bona fakulo. Ene de nur kelkaj monatoj li ellaboris sian reformprojekton kaj invitis la opoziciajn partiojn al komuna diskutado, bone sciante, ke li ne sukcesus realigi reformon sen la helpo de kristandemokrataj partioj, laý la nuna konstelacio en la du æambroj, federacia parlamento kun plimulto de regantaj partioj socialdemokrata kaj verdula kaj æambro de (federaciaj) landoj kun plimulto kristandemokrata.

Opozicio malforta

Sed ne estis la plej konvena momento por komuna kaj harmonia realigo de tia reformo, æar la kristandemokrata partio, skuita kaj skuata de skandalo pri la eksa partiestro Helmut Kohl [kol] kaj liaj kontraýleøaj kaþaj kasoj, havis du tute novajn, parte nespertajn gvidantojn: partiestron Angela Merkel kaj æefon de la parlamenta frakcio Friedhelm Merz [fridhelm merc], kiu -- kiel Eichel -- estas kompetenta impostfakulo, sed havas nenian karismon kaj absolute ne oratoran talenton. Tamen ambaý, sciante pri sia forta pozicio en la reformbezono, volis gajni poentojn kaj do ne simple akceptis la proponojn de la ministro. Ili volis havi la triumfon, ke la ministro devos cedi al iliaj postuloj, kvankam la pozicioj de ambaý partioj ne estis tro disaj. Precipe Merz blokis æion kaj esperis, ke la ministro fiaskos en la dua æambro kaj post la someraj ferioj devos akcepti la modifproponojn de la opozicio.

Ruza maræandado

En tiu æi situacio vekiøis la potencinstinkto de la kanceliero, kaj per lerta kaj ruza maræandado li sukcesis "subaæeti" (kiel nun diras la opozicio) la registarojn de kvin federaciaj landoj, donante jen bombonon, jen miliardon, jen promeson -- kaj la majstroverko de taktiko sukcesis: ankaý la dua æambro akceptis la reformproponon, kun la voædonoj de kelkaj kristandemokratoj. Ties gvidantoj Merkel kaj precipe Merz pro sia evidenta miskalkulado grandioze malvenkis kaj rikoltis mokon kaj kritikon. Æu ili elsaviøos post tia sortobato, tio ne estas tute certa.

Tamen, eæ se la reformo estas majstroverko de partipolitika taktiko, øi bedaýrinde tute ne estas majstroverko kiel leøo mem. Efektive, la opozicio havis plurajn pravajn ob¼etojn, el kiuj kelkaj eniris la definitivan reformon -- kaj tiel ja la registaro povis logi plurajn kristandemokratojn en la dua æambro. La leøoj restas komplikaj, ne facile travideblaj kaj klaraj, burokrataj malhelpoj restas. Plibonigojn øuos tiuj, kiuj gajnas tre malaltajn salajrojn kaj, æe la alia ekstremo, la grandaj kompanioj. La plimulto de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj la metiistoj -- spino de la germana ekonomio -- ne øuos multajn avantaøojn. Do oni jam povas antaývidi, ke post mallonga tempo oni denove "flikos" la impostleøaron, por kaþi truojn.

Aliflanke Germanio per tiu æi reformo regajnis reputacion, ankaý eksterlande, kaj estas pli bone preparata por la rapide kaj plene evoluanta tutmondiøo. Kaj øia nuna registaro pruviøis esti stabila kaj fidinda. Jen do granda kaj grava progreso kompare al la unua amatoreca jaro sub Schröder.

MAUL Stefan

ÿ;