Nia ref.: bkol-y

Numero: 007110

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

9 Prioritato: 2

10 11 NEKorektita versio 12

Atentokapta sed ruøkrajoninda

Strange, strange, strange. La sola aýtoro el æiuj, kapablinta por la Adelajda Kongresa Universitato liveri manuskripton lingve seneraran kaj stile neriproæeblan, liveras al ni nun libron, en kiu la presdiabletoj strange abundas kaj la lingva¼o abunde strangas. Tiom pli domaøe, æar la rakontofadeno meritus vere iomete pli da metia kvalito kaj lingva¼a prudento, ol oni æi-verke prezentas al ni.

La intrigo

Temas pri historio, baziøanta sur veraj okaza¼oj en Germanio fine de la sesdekaj jaroj. La protagonisto estas juna brito, kies taglibro -- laý aýtora aserto -- fundamentis la rakonton. Okaze de estado en Germanio por perfektigi siajn lingvajn sciojn, tiu brito iomete hazarde kaj preskaý kontraývole iøas provizora hejmestro en hejmo por mizeruloj. Tamen tiuj æi mizeruloj estas tre specialaj. Temas senescepte pri ne-germanaj viktimoj de naziaj abomena¼oj. Tiuj kompatindaj homoj, psiðe frakasitaj, poste en civila Germanio iel ne sukcesis reordigi sian vivon kaj pro diversaj krimoj aý krimegoj trafis en malliberejon. Post ilia liberigo, øuste tiu æi hejmo -- speco de rifuøejo -- pretis akcepti ilin, pro tio, ke la sufiæe mistermotiva brita hejmfondintino traktis ilin eksaliancanoj en la tiama milito. Þi tute malkaþe malamas germanojn kaj æion germanan. Tiu æi frenezeta fondintino, same kiel þiaj frenezegaj þafidoj, vivas ankoraý en epoko pasinta, kvazaý la nazioj aktuale plu rabus kaj rabius.

Malvolviøas ege stranga kaj interesa rakonto en religia karitata socialhelpa medio. Sed oni ne mistaksu. Øi entenas æiujn ingrediencojn por kapti kaj teni la atenton de la leganto. Kvankam la komenco iomete stagnas, la rakonto malrapide akiras impeton kaj baldaý oni ne plu povas elmanigi la libron. Øi komence tre subtile allogas al plulegado, ne pro iuj sensacioj, sed simple pro tio, ke oni volas scii pri la plua evoluo de la vivo de tiuj strangaj loøantoj de la rifuøejo. Oni sciemas pri iliaj fataloj kaj ties profunda¼oj. Dum la hejmestro laýpove klopodas helpi tiujn frenezajn mensajn vrakojn, li pli kaj pli komprenas iliajn strangajn socie neakcepteblajn kondutojn. Meze de tiu terura teksa¼o el memoroj pri hororaj okazinta¼oj en la tiamaj koncentrejoj kaj la frenezaj agadoj de la hejmanoj, ekfloras unua amo, kvazaý misloka rozo rekte apud la sterkejo. Pri la iomete nekutima sufiæe suka am-akompana amoro, nu, pri tiu prefere legu æiu mem.

En la romano æiuj fona¼oj pri tiama post-postmilita Okcidenta Germanio kaj øia socio estas precizaj. La etoso aýtentas kaj pluraj okaza¼oj rilate la tiamajn studentajn ribeladojn en Germanio kredinde kunrolas. Aldone en la libro religiaj demandoj temiøas. La parte vivrandaj roluloj havas tre malsamajn opiniojn pri metafizikaj aferoj kaj la ebla morala kodo, laý kiu homo teniøu. Iel pio kaj fio, same kiel kulpo kaj senkulpo, iøas malfacile malnodeblaj.

Kure de la libro la rakonta fluo pli kaj pli kirliøas, kvazaý rapidiøanta akvo survoje al falego. Kvankam la neevitebla klimakso forsuæas de oni la spiron, la vera kulmino montriøas unue epiloge. Finlege oni postlasiøas plurfacete enpensiøinta.

Fuþoj

Nedefendeble estas, ke tra tuta libro æiuj propraj nomoj hazarde komenciøantaj per majuskla litero K fakte presiøas kun komenca minuskla litero k. Je ducerba diplodoko! Øuste al kiu el la tri simioj -- nevida, neaýda kaj neparola -- oni komisiis por kontroli la provpresa¼on? Aý æu oni komisiis tion al absolute neniu?

Plue estas probable, ke æiu el la tri brunfelaj bonuloj, malgraý sia specie iomete limigita inteligento, konsiderinde pli bone sukcesus pri linifalda vortodividado ol la nekonata ilaæo, kiu æi-libre tumultis æe æiuj maldekstraj marøenoj. Nome øi regule distranæis la vortojn øisatinge de maksimuma mistifiko. Tricentpaøaj romanoj -- kaj pri tia temas - certe ne estiøas dum la preterpaso de unu nokto aý en la tempodaýreto inter barbrazado kaj ekboligo de matenmanøa ovo. Do tiom pli skandale kaj nepardoneble estas antaýprese fajfi pri rigora kontrolado de la presota¼o. Jam postulas simpla deco, ke oni provlege adekvate laýu la penon de la aýtoro verki tian ampleksan romanon.

La unua lingva¼a manko rilatas al nomoj. Konate, la opinioj iomete diverøas pri tio, æu oni esperantigu nomojn aý ne. Sed, ke iu ne esperantigas kaj, aldone al tio, tute ne uzas akuzativon æe nomoj, tio estas rekte kontraý la konsiloj kaj modeloj donitaj de Zamenhofo.

Aldone, kombine kun la aæa vortodividado kaj la minusklaj k-oj, la tuta noma afero -- ja fremdortografia -- iøas ne plu eltenebla æiupaøa incito.

Sed la lingva¼o estas aldone kritikinda. Abundas anglismoj -- æu vortplurope, æu vortunuope. Tipe la aýtoro elektas radikon uzatan nur science en Esperanto, kaj plene mise donas al øi æiutagan signifon laý la angla. Iugrade la samo estas konstatebla rilate kelkajn uzatajn germanismojn. Simile malmankas poeziaj neologismoj, neniel apartenantaj al teksto proza. Æiun fojon tio okazas sen nur ombro da neceso. Aldone estas pluraj aliaj strangaj stila¼oj -- ekzemple, la senescepta enteksta uzo de "ptm" anstataý "posttagmeze", aý "pretervivi" anstataý "transvivi". Kaj pri tio, kion signifu "blanka mensogo", multaj ne-angloj certe senfine cerbumos. Tamen por nun ne tro tedi, la recenzanto rezignas pri longega pruvlisto de tiaj misuzoj.

Plene fiaskis ankaý la klopodo de la aýtoro plurloke en sia romano redoni en la dialogoj de la agantoj germanajn dialektojn aý eksterlandulajn misprononcojn de la germana. Konsentite, jen sufiæe malfacila traduktasko, kiu eble principe æiam devos fiaski en Esperanto.

La romano estas skribata en la mi-formo. Æi-romane troviøas tamen du malsamaj mioj. Unue temas pri la aýtoro mem, kiu rolas kiel kronikisto raportanta pri siaj dumintervjuaj spertoj æe la kolektado de la romana materialo, due temas pri la protagonisto de la romano. La saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto. Plurfoje oni plene konfuziøas -- æu nun temu pri sceno, pri kiu rakontas la aýtoro, aý pri sceno, pri kiu rakontas lia protagonisto. La leganto ne povas ne konfuziøi. Li simple ne plu kapablas kun certo identigi la respektivan mion. Bedaýrinde, tiuj senindikaj saltoj okazas tre ofte tra la tuta libro.

Konklude

Kion diri? Malgraý la nepretervideblaj neperfekta¼oj -- kaj la spaco ege ne sufiæis por detaleme trapingli ilin, -- tiu æi verko estas nepre leginda. Memkompreneble, estas æagrene, ke mankis la necesa ruøa krajono de rigora revizianto. Sed Esperantuje oni ne tro postulu. Øuste æi-lande la trolaýdataj "bonaj aýtoroj" plej ofte preskaý paranoje reagas al ruøaj krajonoj. Sekve, ke en esperanta libro kaj la enhavo kaj la prezentado perfektos, tion almenaý tiu æi recenzanto ne plu vere esperas ankoraý øisvivi. Alivorte, estas supozeble, ke niamonde pli leginda originala romano ne tre baldaý aæeteblos.

PEJNO Simono

Trevor Steele: Neniu ajn papilio. Eld. H. Mayer, Vieno, 2000. 337 paøoj. ISBN 3-901752-21-8. Prezo æe FEL: 16,50 eýroj + afranko.

ÿ;