numero: 007101

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: elektronike kunsendita

prioritato: 2

EMERITIĜO

Pensoj pensiaj

Okazis fine de junio la unua fervojista striko en Aŭstrio ekde 35 jaroj. Inter la 11a kaj 12a horoj 250 trajnoj ne veturis kaj en Vieno funkciis publikaj trafikiloj nur ekde la 7a horo matene.

Fervojistoj protestis kontraŭ altigo de la pensio-aĝo. En Aŭstrio viro pensiuliĝas je 60 jaroj, virino je 55. Dum la lastaj jardekoj draste kreskis la nombro de pensiuloj. Nek la ŝtato nek la asekuraj kompanioj havas sufiĉe da mono por pagi tiom da pensioj. Tial la registaro decidis altigi la aĝojn je 18 monatoj. Protestis la fervojista sindikato. Obstinis la registaro. Sekvis striketo.

En Vieno forestis trafika fiasko. Matene oni vidis pli da biciklantoj ol kutime. Kelkaj eklaboris pli malfrue kaj kelkaj ope uzis aŭton. Traktadoj inter registaro kaj sindikato daŭras.

Walter KLAG

Vienanoj devis rezigni pri tramoj dum la unua fervojista striko dum 35 jaroj.

˙;