Numero: 007100

Ekonomio: rotsaert@esperanto.be

Prioritato: 2

Korektita versio

ORIENTA EÝROPO

Kiu sukcesis, kiu postrestis?

Dek jaroj pasis post la revolucioj en orienta Eýropo, pacaj kaj sangaj, kiuj kaýzis la malaperon de la socialisma landaro. Nun la diferencoj en la unuopaj ekonomiaj sistemoj komencis manifestiøi æiam pli klare. Øenerale, la landoj en meza Eýropo havas ioman ekonomian kreskon, la balkanaj havas nereguligitan mastrumadon, kaj la plimulto de eksaj respublikoj de Sovetio ekonomie postrestas, ankaý inkluzive kaj kompare kun la propraj sukcesoj antaý nemultaj jaroj.

La komparo de la malneta enlanda produkto (MEP) de diversaj landoj inter 1989 kaj 1999 restas la sola plej certa indika¼o de progreso aý de ties manko. Cetere ankaý tiu valoro devus esti konceptata je la fono de komenca transiro de la eksaj socialismaj landoj el centra plana al merkata ekonomio. Tiu transiro en multaj kazoj kaýzis pli ol 50-procentan redukton de la produktado.

La ciferoj, kiujn publikigis Eýropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE) indikas grandan diferencon inter Pollando, kie la kresko de MEP konsistigis 22 %, kaj Moldavio, kies ekonomio reduktiøis je 69 %. Nur en unu lando -- Slovenio -- estas observata absoluta kresko de po 8 % jare. Kelkaj landoj -- Albanio, Estonio, Hungario kaj Slovakio post 10 jaroj venis al la sama rezulto, ekde kiu ili komencis -- la indicoj de MEP restas la antaýaj. La produktado de Bulgario kaj Rumanio reduktiøis je 25-30 procentoj, en Rusio kaj Ukrainio -- respektive je 50 kaj 60 procentoj.

Certe tiuj ciferoj prezentas tre tristan bildon. Unue, gigantaj sektoroj de la socialisma ekonomio estis destinitaj por militproduktado kaj sekve ne alportis profiton al la loka loøantaro. Due, la produktado de varoj por civilaj bezonoj ofte estis malnova, damaøa por la naturmedio kaj estis praktikata kun granda konsumo de kruda¼oj. Trie, en la oficialaj donita¼oj de la postsocialisma tempo mankis ciferoj pri la produktado en branæoj de la tiel nomata "griza ekonomio", kies partoprenantaj firmaoj ne emas sciigi siajn enspezojn.

Tamen la kontrasto inter meza Eýropo kaj la cetera parto de la eksa socialisma landaro evidentas. Æu tio signifas, ke venis tempo, ke Eýropo rezignu pri la subteno al la plej sukcesaj landoj kiel Pollando kaj Æeðio kaj apartigu pli da atento al la balkanaj landoj kaj respublikoj de la eksa Sovetio? Miklos Nemeth [mikloþ nemet], eksa vicprezidanto de EBRE, respondas per "jes" kaj "ne". Li opinias, ke la loøantaro de tiu regiono devus esti preta por la momento, kiam øi devos apogi sin sur sin mem kaj esti en egala pozicio kun la partneroj de Eýropa Unio. Tial oni devus nun rezigni pri la helpo.

Tiu opinio supozigas, ke la statuto de la Eýropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo, kiu estis fondita por starigi kaj evoluigi la merkatan ekonomion en la landoj de orienta Eýropo, devus esti þanøita. Nemeth substrekis, ke en la nuna situacio estas certa ironio: la plej progresintaj landoj de orienta Eýropo nun devas æefe turni pli da atento al la sociale orientitaj sektoroj de sia ekonomio kaj þtata agado, dum por la postrestintaj plu gravas liberigi la ekonomion de la tro granda þtata partopreno kaj fortikigi la "merkatajn muskolojn".

Dek jarojn post la ruiniøo de komunismo, orienta Eýropo demonstras tre kontraýajn ekonomiajn rezultojn: iuloke la ekonomia kresko daýras jam ses-sep jaroj, aliloke øi apenaý nun komenciøas kaj la supreniøo restas nur revo. Tamen jam nun oni povus diri kun relativa certeco, ke en la plimulto de tiuj þtatoj la internaciaj kreditoroj elspezis sufiæe multe da mono, kaj la demando pri la sukceso aý fiasko estis difinata æefe de enlandaj faktoroj.

Evgeni GEORGIEV

ÿ;