Numero: 007093

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 1 (aperu en septembra numero, poste ne plu havas sencon)

Korektita versio

MONDAJ FINANCOJ

Internacia kunsido de financistoj en Prago

Kunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB) okazos en Prago de la 18a øis la 30a de septembro 2000. Oni antaývidas ke en la kongresejo (kie okazis la UK de Esperanto en 1996) kunvenos preskaý 20 000 financistoj el la tuta mondo. Sed samtempe estas atendataj øis 30 000 kontraýuloj de la kunsido, kiuj venos el la tuta Eýropo por manifestacii kontraý la ekonomia tutmondiøo.

Post la malsukceso de la konferenco de Monda Organiza¼o pri Komerco (MOK) pasintjare en Seattle (MONATO 2000/2, p. 10), kaj post la strataj interbatiøoj en Vaþingtono en la æi-jara printempa kunsido de MOK kaj MB, estas farataj grandaj preparoj por malebligi similajn ekscesojn en Prago. La planadon de prevento de teroristaj atencoj partoprenas ankaý spertuloj de la usona FBI.

La kostoj de sekureco

Laý pritakso de la ministrejo pri internaj aferoj, por garantii la sekurecon de la kunsido estos necesaj elspezoj je preskaý 250 milionoj da kronoj, sed la þtata buøeto disponas nur pri 98 milionoj (39 æeðaj kronoj proksimume egalas al 1 usona dolaro).

"La sekurigaj aranøoj estas garantiataj kaj por la ministrejo pri internaj aferoj ili prezentas absolutan prioritaton. Se la registaro ne disponigas la necesajn financojn, tiam havigos ilin la ministrejo mem el siaj propraj fontoj. Sed estas evidente, ke tiu mono poste mankos aliloke," diris la porparolanto de la ministrejo. La ministro pri financoj, Pavel Mertlík, konstatis ke Prago estas tre bone preparita por la kunsido de IMF.

Ke ekzistas problemoj kun la financado de la sekureco koncedis ankaý la polica vicprezidanto: "Por tiuj æi aferoj ni devis disponigi 96 milionojn da kronoj el niaj propraj rimedoj, sekve nun ni devas redukti elspezojn en la granda plimulto de ceteraj sferoj." Li rifuzis la opinion, ke pro la þparigaj dispozicioj estas limigita la agopovo de la polico. "Ni aæetas la teknikan ekipa¼on, kiun ni æiuokaze devus havigi al ni, kvankam eble en pli longa tempo-horizonto."

La ministro pri internaj aferoj postulis de la registaro, ke lige kun la kunsido de IMF øi disponigu parton de la rimedoj de la þtata buøeta rezervo, kiu egalas al 140 milionoj da kronoj. Tiu sumo estus dividenda inter la ministrejoj pri internaj aferoj, pri defendo kaj pri financoj.

Samtempe la magistrato de la æefurbo Prago postulas subvencion el la þtata buøeto je 40 milionoj da kronoj por kovri la kromajn kostojn de de¼oroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj.

Prefere dialogi ol stratbatali

Tamen, sociologoj, psikologoj kaj aliaj fakuloj opinias, ke pli bone estus dialogi kun la kontraýuloj de la kunsido ol batali kontraý ili. Por multaj el ili la problemo de la tutmondiøo estas nur substitua problemo. En ilia protesto evidentiøas ilia radikalismo kaj la øenerala malkontento de junaj homoj, kiuj de la postkomunismaj þanøoj atendis ion alian, pli promesdonan kaj pli gravan por ili, ankaý laý la sociala vidpunkto, kie troviøas la problemoj de laboro, loøejoj, ktp. Øuste tiuj æi junuloj estos en la estonteco signifoplenaj politikaj agantoj.

Pro tio prezidento Václav Havel esprimis sian intencon inviti 250 subtenantojn kaj kontraýulojn de la tutmondiøo al komuna renkontiøo kaj diskuto en la praga kastelo. Tiun æi iniciaton bonvenigis ankaý la prezidanto de MB, James Wolfensohn: "Se ni havos bonan volon reciproke aýskulti nin kaj lerni unu de la alia, tiam ni havos pli grandan þancon plibonigi la mondon." Havel ne kontraýus, ke la kunsidon akompanu senbruaj manifestacioj, dancamuzoj kaj koncertoj.

Æeðaj politikistoj havas malsamajn opiniojn pri traktadoj kun la radikaluloj. Ekzemple social-demokrata deputito opinias, ke radikaluloj estas radikalaj øuste pro tio, ke ili rifuzas trakti kaj preferas protesti. Laý deputito de la dekstrema Liberec-unio radikaluloj havas purajn intencojn, sed malbone vidigas ilin. Ili ¼etas þtonojn, kiam atakas ilin polico. Sed, se ili estos invititaj kaj diskutos, kial ili ¼etus þtonojn? Alia dekstrema deputito de la Civitan-demokrata partio opinias ke tiuj, kiuj intencas en septembro veni en Pragon, ne volas diskuti. Ili volas provoki tumultojn.

Por malebligi manifestaciojn de ekstremistoj, la praga filio de la Civitan-demokrata partio luis de la 18a øis la 21a de septembro la Malnovurban kaj Venceslaan placojn kaj intencas tie organizi proprajn aranøojn por apogi la tutmondiøon kaj la kunsidojn de IMF kaj MB en Prago. Æu per tio oni malhelpos aranøojn de ekstremistoj, aý æu oni kuraøigos ilin, estas dume nerespondebla demando.

jpa

ÿ;