Numero: 007087

Spirita vivo: gerrit.en.madzy@planet.nl

Prioritato: 2

Korektita versio

SONĜO

Mirinda dimensio de nia vivo

Ĉu sonĝoj estas strangaj, misteraj kaj hazardaj fenomenoj, kiuj spontanee okazas ĉiu-nokte? Aŭ ĉu ekzistas iu pli profunda signifo malantaŭ tiu ĉi universala sperto?

Historie

Tra la registrita historio, la homaro ĉiam estimis la sonĝon. Sonĝoj, kiel komuna sperto por ni ĉiuj, estas fonto de gvido, inspirado, prognozo kaj problem-solvo. Ili konas neniun distingon inter junulo kaj maljunulo, riĉulo kaj malriĉulo, rasoj kaj naciecoj, kaj en ĉiuj kulturoj estas similaj esprimoj pri sonĝo. Biblio, Korano kaj aliaj antikvaj tekstoj estas plenaj je ekzemploj pri tio ke sonĝoj havis gravan rolon en la vivo de la popoloj.

Sonĝo-interpretistoj en kortegoj

Dum la Persa Imperio, en Irano ĉiam la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn (ofte du, por konfirmo) kaj ĉiumatene, vokinte ilin, la reĝoj rakontis siajn pasint-noktajn sonĝojn kaj laŭ klarigo de la interpretistoj faris decidojn, foje tre gravajn, ekzemple pri dato kaj faro aŭ ne faro de atako kontraŭ iu lando. Foje interpretisto perdis sian vivon, pro tio ke la alia interpretisto estis kontraŭ la forta deziro kaj kredo de iu reĝo pri iu decido. Unu el tiuj interpretistoj nomiĝis dekstra (pli veterana kaj sperta), kaj la alia maldekstra!

Ankoraŭ nun en Irano oni fojfoje reeldonas novan version de iu fama, kaj tamen tre malnova libro, kiu ĉefe funkcias kiel vortaro pri sonĝoj.

Oni diras ke la eltrovinto de la korea fama tizano Ĝinsen sonĝe informiĝis pri la loko de tiu planto en iu monto kaj poste iris tien kaj trovis ĝin. Ĝuste laŭ tiu rakonto en japana lingvo oni havas la esprimon "aĉeti sonĝon", kiu venas de tiu korea afero, ĉar tiu koreo vendinte sian trovaĵon riĉiĝis, kaj tiel aperis tiu esprimo.

Famuloj inspiritaj sonĝe

Ni foje renkontas homojn, kiuj ricevis grandan inspiron, aŭ solvon al sia iniciato aŭ problemo, tuj post vekiĝo matene. Tio fakte estas la rezulto de la sonĝo, kiun tiu homo havis dum dormo, kiun foje oni memoras kaj foje ne, kaj tamen la rezulton oni kaptas.

Inter famaj homoj, kiuj foje menciis pri sonĝo kaj ricevis inspiron de ĝi, troviĝas la japana nobel-premiito pri fiziko S-ro Yukawa Hideki, kiu sonĝe ricevis respondon kaj inspiron pri fizika demando.

Cetere, la japana fama literatura verko "Taglibro de Sarasina" (Sarasina Nikki) plenas je sonĝ-rakontoj, kiujn la aŭtoro (konata kiel Lady Sarasina) ofte ŝovas en sian libron. Tiuj sonĝoj foje estis tre signifo-plenaj por ŝi kaj inspiraj. La libro angle estis tradukita "Kiam mi pasis la ponton de sonĝo", eble ĝuste pro graveco de sonĝoj en tiu libro.

La japana bonzo Myoe (1173-1232) ĉe la templo Kozan-ĝi en Kioto registradis siajn sonĝojn dum la jaroj 1191-1231. Tia longdaŭra registrado de sonĝoj estas malofta tra la mondo. Estas kelkaj libroj pri tiuj sonĝoj kaj unu el ili estas tradukita al la angla lingvo sub la titolo "The Buddhist Priest Myoe: A Life of Dreams".

Rolo de Sigmund Freud

Do, kio estas tiu ĉi mirinda dimensio, kiu estas tiel proksima al ni kaj ankoraŭ tiel malproksima? Por kompreni la realan signifon de sonĝoj, ni devas fosi suben de la surfaco por atingi entute al ĝia celo. Kial ni estas en tiu ĉi mondo? Kaj kiel ni povas respondi al tiu ĉi malnova demando: Kiu mi estas? Specialistoj pri sonĝo kredas ke niaj sonĝoj havas trafajn respondojn al tio.

Simple dirite, sonĝoj estas reagoj al niaj ĉiu-tagaj okazaĵoj, kaj ili provizas pordon al nia superkonscio por kompreno, problem-solvo kaj instruoj.

Sigmund Freud, aŭstra psikologo kaj fondinto de psikanalizo, enkondukis sonĝojn en modernan psikologion kaj donis gravan atenton al ĝi.

Sonĝo-klinikoj

Nuntempe, en iuj landoj, ĉefe Usono, estas klinikoj, kie oni kuracas diversajn malsanojn (ne nur) psikologiajn per helpo de sonĝoj. Ankaŭ en Japanio troviĝas tiaj klinikoj. Kuracistoj, interparolante kun pacientoj kaj demand-respondante pri iliaj sonĝoj, eniras al la kerno kaj radiko de problemo kaj tiel fine kuracas malsanojn.

Unu el tiuj famaj kuracistoj, kiu gvidas multajn tiajn klinikojn en Usono, estas S-ino Bethy Bethard, kiu verkis "Libro de Sonĝo" (tradukita ankaŭ al la japana lingvo). Ŝi ĝis nun kuracis milojn da pacientoj, simple interparolante kun ili kaj donante instrukciojn, kiel demandi al sia sonĝo pri solvo de iu problemo.

Kiel memori sonĝon

Fakte, estas teknikoj diversaj pri tio, kaj jen la plej simpla: Antaŭ dormo, sidu apud via lito, metante viajn manojn sur la genuojn. Elspiru kaj enspiru profunde dum unu/du minutoj. Poste, meditu kelkajn minutojn, pensante pri nenio aŭ pri nur unu afero aŭ bildo aŭ simile. Sekve, diru al vi mem: mi deziras memori mian sonĝon, kiam mi vekiĝos morgaŭ matene. Praktikante tiun teknikon, preskaŭ ĉiu povas parte aŭ tute memori pri sia sonĝo. Grava afero estas noti la enhavon de la sonĝo tuj post vekiĝo, ĉu matene aŭ noktomeze. Do, ĉiam havi paperon kaj skribilon apud la lito.

Lertiĝante pri tio, oni povas komenci demandadon al sia sonĝo pri solvo de iuj problemoj antaŭ dormo, kaj post kelkaj tagoj aperos iu respondo. Sed tiuj respondoj ofte estas ne rektaj, sed simbolaj.

Vortaro pri sonĝo

Estas multaj libroj pri sonĝo kaj i.a. vortaroj pri signifoj de la aferoj, kiujn oni vidas sonĝe. Ankaŭ fine de la laste menciita libro estas tia vortaro. La interpreto povas diferenci laŭ interpretanto, sed ĝenerale la simboloj aperantaj en sonĝo estas universalaj.

Entute ne ekzistas malbona aŭ bona sonĝo, sed simple ĉiu okazaĵo en sonĝo havas iun mesaĝon aŭ averton pri nia ĉiutaga vivo(-maniero). Cetere, se ekzemple oni sonĝas pri korpa rilato kun iu viro aŭ virino, aŭ propra proksimulo (krom edzo/edzino, ekz. patr/in/o aŭ fil/in/o) oni tute ne devas zorgi kaj timi, ĉar ili ofte havas simbolan signifon, kiu temas pri aferoj tute aliaj ol sekso.

Jen kelkaj ekzemploj kun iliaj signifoj:

Abismo: Alfronti sian vantecon. Vi jam forigis iun negativan aferon, sed devas anstataŭigi ĝin per io pozitiva.

Ambulanco: Urĝa okazaĵo. Haltu kaj atentu al la nuna situacio, en kiu io grava atendas vian atenton.

Aŭtoro: Vi estas verkanto de via propra viv-scenaro. Vi povas faciligi aŭ malfaciligi ĝin.

Aviadilo: Fluganta aviadilo indikas spiritan vekiĝon kaj flugon al nova altaĵo. Notu ĉu la aviadilo estas sur tero, en aero, ekfluganta aŭ surteriĝanta: tiu pozicio reflektas la spiritan konscion aŭ percepton koncerne iun problemon aŭ situacion.

Bebo: Nova naskiĝo en via memo; novaj aspektoj naskiĝas; nova komenco.

Banejo: Purigado; ankaŭ signifas ke nun estas tempo por malstreĉiĝo kaj iom da memindulgenco

Jako: Varmo kaj protekto; ankaŭ povas signifi ke vi kaŝas viajn emociojn, ne permesante homojn vidi kia vi reale estas.

Kaĝo: Mem-kreita malliberejo; timo pro kaptiĝo per viaj propraj limigoj. Timo pri memesprimo. Neniam la pordo de tia kaĝo estas fermita, kaj vi estas libera forlasi ĝin. Generale temas pri libereco kaj mem-konscio.

Kartoj (ludaj): Rigardi vivon kiel ludon kaj veton. Fokusiĝo sur venko kaj perdo, anstataŭ kreskado; konkurenco anstataŭ kreado. Se vi vidas ke sorto-divenisto legas viajn kartojn, tio signifas ke vi serĉas vian destinon de ekstere, anstataŭ de viaj internaj fontoj.

Malsupren: Ĝenerale, se en sonĝo oni malsupreniras (monton, ŝtuparon aŭ simile) tio signifas ke pri la koncerna afero (aŭ la afero kiu lastatempe prenas atenton kaj energion) oni iras malĝustan vojon; kaj inverse se oni grimpas aŭ supreniras, tio signifas iron en ĝustan direkton kaj vojon.

Ponto: Transiro, forlaso de malnova kaj eniro al nova. Nova oportuno por kresko kaj ŝanĝo.

Veka stato: Se en sonĝo vi vidas ke vi estas veka kaj konscia ke vi estas sonĝanta, tio signifas ke vi estas gajnanta pli altan nivelon pri kontrolo de via sonĝa stato. Nova kompreno, konscio.

Mia sperto

Mi mem uzis tiun teknikon kaj havis bonajn rezultojn; nun mi havas kelkajn notlibretojn, en kiuj mi notis kaj plu notas miajn sonĝojn, foje kun noto pri konkludo aŭ signifo, kiun tiu sonĝo havis por mi. Interesa afero por mi estas tio, ke persone mi neniam zorgas, ĉu aliaj legus mian sonĝ-libron (en kiu foje aperas strangaj rakontoj, aŭ eble iom hontindaj), sed mi ne kuraĝas ekzemple montri mian tag-libron al aliaj!

Fine mi nur volas aldoni ke sonĝoj estas parto de nia ĉiutaga vivo, kiu okazas dum ni dormas (dum triono de nia vivo!), kaj do ili estas iel kaj iusence gravaj, signifaj kaj mesaĝ-donaj. Estus bone, se ni atentus pri ili kaj donus iom da nia ĉiutaga tempo por pensi pri ili.

Bonan sonĝon al ĉiuj!

Reza KHEIR-KHAH

˙;