numero: 007074

rubriko: politiko/eseo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

HOMAJ RAJTOJ

Al pli justa mondo

Defendi homajn rajtojn, persekuti kaj persekutigi tiujn, kiuj kulpas pri torturoj kaj mortigoj, estas sendube nobla tasko. Aliflanke ne subtaksendas, ke en tia honeste justema agado ofte intermiksiøas venøemaj sentoj de tiuj, kiuj suferis psikajn traýmatojn aý eæ perdis proksimulojn. Sed altvalora strebado pri homara justeco devas konservi sian øustan prestiøon. Tial øi meritas zorgan analizon.

Tie, kie diabla malamo aý malica detruemo okazigas kruela¼ojn, forta kondamno certe pravas. Sed juøisto, en sekura persona kaj profesia pozicio, nur malfacile povas kompreni la sintenon de homo, kiu agas en ekstrema zorgo pri siaj vivo kaj postvivo. Ankaý la obsedo de religia, politika aý iel utopia aspiro kelkfoje pelas homojn al fanatikaj ekscesoj. La æi-rilataj verdiktoj ne ignoru la fonon de tiaj misfaroj. Justeco, por konservi sian bone meritan respekton, æiuflanke bezonas daýre profundan komprenemon.

Paco sen perforto

Noblaj intencoj ne apartiøu de realaj situacioj. Alie ili fiaskos. Tia danøero minacas la belan strebadon al homaro, kiu vivu en paco sen perforto. Æu oni kredas, ke eblas senperforte konvinki tiajn personojn, kiel Øingis-Ðano, Stalin kaj Hitler? Tiaj klopodoj antaý nelonge tute fiaskis en Jugoslavio, Irako, Indonezio. Þajnas tre bedaýrinde, ke en iuj okazoj nur perforto sukcesas haltigi brutalecon kaj kruelon. Aliflanke tiu æi fakto estas fojfoje uzata de tiranoj por pravigi siajn misfarojn. El tio eblas konkludi, ke ofte malfacilas konstati, kie troviøas la vere porhomara starpunkto.

Alia problemo de homaj rajtoj fontas el ties limigita aplikeblo. Prezentiøas la demando, æu æiam kaj senkondiæe oni insistu pri puno de kontraýhomaraj krimoj, eæ se tio riskas ruinigi malfacilan pacon aý sanan evoluon al demokratio. Krome konstateblas, ke milite venkintaj þtatoj hezitas kondamni siajn proprajn militistojn pro kontraýhomaj krimoj. Oni nur malofte aýdis kritikon kontraý bombardoj de ne-militistaj celobjektoj dum la dua mondmilito, aý pri koncentrejoj kaj masakroj en Sovetio.

Tiaj pensoj estas konsiderindaj rilate al trafa apliko de homaj rajtoj. Tio favoros sinceran strebadon al pli justa, pli nobla nivelo de la homaro.

Werner SCHAD

ÿ;