numero: 007072

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: suferanta, malsata infano . . . ?

prioritato: 2

INFANOJ

Plej senhelpaj viktimoj

Ĉi-momente, rezulte de militoj kaj konfliktoj, 13 milionoj da infanoj estas senhejmaj. Tion raportas la internacia humana organizaĵo "Savu la infanojn", kiu sin turnas al registaroj, al ribelaj unuiĝoj kaj al Unuiĝintaj Nacioj (UN) kun alvoko defendi la rajtojn de tiuj, kiujn ĝi nomas la plej senhelpaj viktimoj de konfliktoj.

Infanoj, laŭ la organizaĵo, kiuj rezulte de militoj fuĝas ene de la propra lando, fariĝas senhelpaj pro malsanoj kaj malsato. Internacia helpo malofte atingas ilin. Ekzemple: pleje suferas infanoj en Siera-Leono, kie multaj infanoj pereis aŭ estas serioze vunditaj. Plue oni devigas ilin ekmiliti.

Murditaj

Ankaŭ en Sri-Lanko, kie la separatisma grupo "Tigroj de la Liberiĝo" militas kontraŭ registaraj trupoj, pli ol 250 000 infanoj estas foje devigitaj forlasi siajn naskiĝlokojn -- kelkaj jam ses fojojn fuĝis. En Kolumbio oftas murdoj: infanoj estas murditaj aŭ ili atestas la murdojn de siaj gepatroj.

En Angolo, notas "Savu la infanojn", 30 jaroj da milito senhejmigis pli ol milionon da infanoj, kiuj estas konstante pripafataj kaj bombardataj. Multaj viktimiĝas pro kontraŭinfanteriaj minoj kaj pro malsanoj. Meza aĝo de senhejma infano: ses jaroj. Tiuj infanoj, avertas "Savu la infanojn", fariĝos morgaŭ elĵetitoj el la socio.

Evgeni GEORGIEV

˙;