Numero: 007065

Rubriko: Hobio

Prioritato: 2

Korektita versio

FILATELO

VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?

En la aŭstra ĉefurbo okazis alloga evento: viena internacia poŝtmarka ekspozicio (VIPE 2000). Ĝin vizitis 60 000 personoj, kiuj admiris la ekspoziciitajn 100 000 filatelajn eksponaĵojn. La asekura sumo de la tuto estis 70 milionoj da eŭroj! La kulminoj de VIPE 2000 estis du. Bordoza letero, la plej multekosta koverto en la mondo, estis forte gardata. Tiu letero, kun du el la famaj Maŭricio-poŝtmarkoj, estis sendita de vinfirmao al Bordozo. Pro eraro ili portas la anglan surskribon "post office" (poŝtejo) anstataŭ "post paid" (afrankita). En 1993 tiu koverto estis vendita por 3 300 000 eŭroj. La alia kulmino estis la plej rara marko en la mondo: la sveda flava Tre Skilling Banco, de kiu ekzistas nur unu ekzemplero.

En la ekspozicio eblis informiĝi pri la historio de la moderna poŝto, kiu komenciĝis en 1488. Tiam la germana reĝo Maksimiliano 1a ordonis instali regulajn poŝtrilatojn inter la plej gravaj germanaj urboj. En 1490 oni uzis la unuan fojon la vorton Post en la germana lingvo. En la 18a jarcento, kiam ankoraŭ ne ekzistis glueblaj markoj, ekfloris la "kulturo de la stampoj". Tiam oni ne bezonis kovertojn: la letero estis faldata, fermata per sigelvakso, transdonata al poŝtkuriero aŭ ĵetata en poŝtkeston. La poŝtejo, kiu unue traktis la leteron, stampis la nomon de la elirloko, kaj ankaŭ "registrite", "afrankite" aŭ simile. Duan stampon al la letero oni metis en la poŝtejo en la loko de la ricevonto. Tiutempe ofte okazis, ke letero transiris plurajn landojn kaj ricevis stampon en ĉiu etapo. Tiam letero malrapide vojaĝis, averaĝe nur 5 ĝis 10 km hore. Dum la transportado oni devis ŝanĝi poŝtveturilajn ĉevalojn, dum la vojoj estis en mizera stato.

Nur en 1850 (do dek jarojn post en Anglio) oni eldonis en Aŭstrio la unuajn poŝtmarkojn. Tiutempe ekestis ankaŭ nova hobio: Filatelo. (Tiu novgreka termino laŭvorte tradukita signifas ŝato al senimposteco.) Komence oni kolektis ĉefe unuopajn poŝtmarkojn, poste ankaŭ kovertojn kun poŝtmarkoj kaj aliajn poŝtaĵojn.

VIPE 2000 estis multfaceta. Ene videblis ankaŭ multaj specialaj ekspozicietoj pri la temoj: "Inflacio en Aŭstrio 1922"; "Norvega poŝthistorio ekde 1854"; "Desinfektitaj leteroj"; "Zepelina poŝto al Sud-Ameriko"; "Sola aŭstria letero travivinta la zepelinan katastrofon en Lakehurst, Usono"; "Misiistaj leteroj el Havajo al Usono".

Pliaj eksponitaj allogaĵoj estis: nova libro pri la aŭstra poŝthistorio kun kvarmarka bloko, kies eldonkvanto estas nur 2000; presigo de specialaj aŭtomat-markoj; farado de poŝtkartoj kun propra portreto; eldono de speciala kvarmarka bloko omaĝe al la ĵus mortinta artisto Hundertwasser [hundertvasa]. Ĉe la standoj de 49 naciaj poŝtadministracioj oni vendis poŝtmarkojn de la koncernaj landoj.

VIPE 2000 estis aranĝita en 11 kategorioj, kiuj ebligis bonan superrigardon de la eksponaĵoj. Jen iliaj titoloj:

-- Tradicia filatelo. (Kelkaj moke nomas ties ŝatantojn "kolektantoj de imperiestraj kranioj", ĉar sur la unuaj aŭstriaj markoj ofte aperas la kapo de la tiam reganta imperiestro Francisko-Jozefo 1a, kiu regis en Aŭstrio-Hungario de 1848 ĝis 1916.)

-- Poŝthistorio. (Ankaŭ ĉi tie temas ĉefe pri poŝt-dokumentoj antaŭ 1918.)

-- Tutaĵoj. (Estis elmontritaj kovertoj aŭ kartoj kun interesaj poŝtmarkoj aŭ stampoj.)

-- Laŭtema filatelo. (Ruĝa Kruco; akvobirdoj, ŝako, biciklado ...)

-- Maksimumfilatelo. (Nova maniero senmonigi la filatelistojn.)

-- Aerpoŝtafilatelo. (Ekestis dum la unua Mondmilito, 1914-1918. Krome en 1918 ekfunkciis la unua publika aerpoŝta rilato de la mondo inter Vieno kaj Kievo kaj Budapeŝto.)

-- Kosma filatelo.

-- Fiskaj poŝtmarkoj.

-- Junuloj.

-- Diversaĵoj.

-- Literaturo.

Nuntempe por retpoŝto ne bezonatas poŝtmarkoj. Per poŝtelefonoj oni mesaĝas pli rapide ol, kiel oni ŝercas, per la flava "helika poŝto". La filatelistaro maljuniĝas. La eldonkvanto de poŝtmarkoj malkreskas.

Ĉu filatelo estas mortanta ŝatokupo? Laŭ mi ne, kaj tamen valoras filatelumi. Se oni ne nur mekanike kolektas buntajn "paperetojn", sed fake interesiĝas kaj okupiĝas pri historio, ekonomio, geografio, presmanieroj -- tiu hobio vere povus pliriĉigi la vivon.

Walter KLAG

20-groŝa Esperanto-poŝtmarko aŭstra, 1949.

Aŭstra Centro, ejo de VIPE 2000.

Eksponaĵoj pri la sovetia poŝtcenzuro inter 1945 kaj 1953 en Aŭstrio.

Produktado de poŝtkartoj kun propra portreto.

Presigo de specialaj aŭtomatmarkoj

Plej rara poŝtmarko: Tre Skilling Banco, Svedio

Bordoza letero.

˙;