Numero: 007059

Lingvo: syama@dokkyo.ac.jp

Prioritato: 2

Korektita versio

LA HEBREA

La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto

Evidente øi ne estas tre granda. "Por ke lingvo estu internacia," skribis Zamenhof, "ne sufiæas nomi øin tia." La helena kaj latina kulturoj estis tiel brilaj, ke la influo de la respondaj lingvoj þvebis sur la tuta Eýropo dum du jarmiloj. Ankoraý nuntempe, neniuj radikoj estas pli internaciaj ol la latinaj.

Pri la hebrea kulturo, la afero estas tute malsama. La Biblio, kies æefa parto estas hebre-lingva, estas verþajne la libro plej disvastigita en la mondo. Sed ne en sia originala lingvo: komence de kristanismo, disvastiøis la greka versio, poste la latina, kaj nuntempe la etnolingvaj. La internacieco de la hebrea lingvo estas do nula. Por fari internacian lingvon, neniu æerpus inspiron el lingvo, kies internacieco estas nula.

Almenaý konscie. Efektive, Zamenhof sciis perfekte la hebrean lingvon: li ne hezitis alpreni la teruran laboron, kia estis la traduko de la tuta juda Biblio (nomata Malnova Testamento fare de la kristanoj). Estas do tre verþajne, ke kelkaj elementoj de tiel bone konata lingvo agis nekonscie en la kreado de la internacia lingvo. Jen kelkaj:

1. Nur difina artikolo

En la plejparto de la lingvoj, almenaý de la lingvoj konataj de Zamenhof:

-- aý ekzistas du specoj de artikoloj: difina kaj nedifina (germana, jida, franca, angla, itala);

-- aý ekzistas nenia artikolo, nek difina nek nedifina (latina, rusa, pola, litova, volapuka).

Sed male de æi tiuj, la hebrea lingvo (kaj ankaý la araba) posedas nur unu specon de artikolo: la difinan artikolon. La nedifinecon oni esprimas per foresto de artikolo: ha'adam = la homo; adam = homo. Ekzakte kiel en Esperanto. Tiu koincido estas tro neordinara, ke oni atribuu øin al hazardo.

2. Nevariemo de la artikolo

Øenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laý nombro, genro, kaj kazo. Tio okazas en la franca, itala, hispana, germana, islanda, greka, kaj multaj aliaj. Øi ne varias en la angla, sed øi ankoraý variis en la mezepoka praangla.

Sed male de æi tiuj, la hebrea lingvo (kaj ankaý la araba) havas nevarieman artikolon. La hebrea artikolo estas ha, kaj tio estas øia sola formo: ha'sus "la æevalo", ha'susa "la æevalino", ha'susim "la æevaloj", ha'susot "la æevalinoj". Oni konstatas denove, ke tio funkcias same kiel en Esperanto.

3. Faktitivo por æiu verbo

Oni nomas faktitivo la voæon, kiu prezentas la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas øin: la faktitivo de trinki estas trinkigi. Multaj el la hindeýropaj lingvoj malhavas specialan konjugacian formon por esprimi faktitivon, sed devas uzi por tio iun helpverbon. La franca uzas la helpverbon faire "fari": rire "ridi" -> faire rire "ridigi". La germana uzas øenerale la helpverbon lassen "lasi": kommen "veni" -> kommen lassen "venigi". Kelkfoje øi havas la saman sufikson, kiel Esperanto: rein "pura" -> reinigen "purigi".

Sed la hebrea havas specialan konjugacian formon nomatan hifil, kiu donas al iu ajn radiko faktitivan signifon: la hifil de caðak "ridi" estas hicðik "ridigi". Kiam Dio diras "mi pluvigos sur la teron" (Gen., æap. 7, v. 4), Dio uzas la faktitivan formon himtir (de la radiko matar "pluvo"). Do, kiel Esperanto, la hebrea lingvo havas la eblon uzi æiujn verbojn en faktitiva voæo. Æu koincido? Pli verþajne influo.

Plia afero: kaj la hebrea lingvo kaj Esperanto havas la eblon uzi faktitivan formon en pasiva voæo. Se mi diras, ke Petro ridigas Paýlon, mi tre povas pasivigi la dirmanieron: Paýlo estas ridigata de Petro. Nu, tia dirmaniero estas tute neebla en la franca lingvo. Sed øi estas tre banala en Esperanto. Same, en la hebrea: al la aktiva hicðik "ridigi", respondas la pasiva hocðak "esti ridigata".

4. Venonta en la senco "baldaýa, proksima"

Jam de jarcentoj, æe la paska manøo, la Sedero, judoj kantas la'þana ha'baa biruþalajim "øis la venonta jaro en Jerusalemo". Laývorte: la'þana "al la jaro", ha'baa "la venonta", biruþalajim "en Jerusalemo". En Esperanto, tiu uzo de "venonta" en temp-indikoj povas veni nek de la rusa buduþæij "estonta", nek de la latina proximus, franca prochain "proksima". La sola ebleco estas influo de la hebrea ha'ba (virgenra), ha'baa (ingenra).

5. Fina¼o -u æe la volitivo

En æiuj hebreaj verboj, la fina¼o de la plurala imperativo estas -u: þir "kanti" (aý "kanto") -> þiru "kantu".

6. Akuzativo post ag-substantivo

Se mi vizitis la urbon, kial mi ne povus paroli pri mia vizitado la urbon? Erara frazo, æu vi opinias? Estas vere, ke en Esperanto, tiaj dirmanieroj estas tre maloftaj, eæ iom þokaj. Tamen oni trovas æe Zamenhof: la diligenta uzado Esperanton en korespondado; akceptu mian koran dankon por la elekto min; la uzado akuzativon en kazo de senbezono; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento. Kaj la listo ne estas kompleta! Laý mia modesta scio, neniu hindeýropa lingvo ebligas tian dirmanieron.

Sed kiam la Biblio diras, ke "Isaak havis la aøon de kvardek jaroj kiam li prenis Rebekan" (Gen, æap. 25, v. 20), la preciza hebrea¼o estas "estis Isaak filo kvardek jaro æe sia preno Rebeka-on", kun Rebeka-on objekto de la ag-substantivo preno. Kaj da tiaj dirmanieroj, oni povas trovi dekojn. En Lingvo kaj Vivo, G. Waringhien citas alian similan frazon, el Jesaja. Eble oni rebatos, ke la hebrea ne konas akuzativan kazon; ja, sed øi havas rektobjektan prepozicion, kio estas praktike la sama afero.

Kiam Zamenhof skribis la æi-supre cititajn frazojn, æu li nekonscie sekvis hebrean dirmanieron? Tre povas esti.

Tiaj frazoj estas maloftaj en Esperanto. Mi bedaýras tion: ili tute ne pekas kontraý la spirito de la lingvo.

7. Akuzativo post substantiva participo

Uzado same malofta. En la zamenhofa traduko de la Kanto de Studentoj: Gaudeamus igitur, (Fundamenta Krestomatio), oni trovas "Mortu æiu intriganto kaj malamon konservanto". Øenerale, anstataý konservanto malamon, oni dirus konservanto de malamo. Sed kial la verba radiko konserv, entenata en <K>konservanto, ne rajtu havi akuzativan objekton?

Mi ne sukcesis trovi alian ekzemplon de tia konstruo æe Zamenhof. Eble mi seræis nesufiæe. Sed en la traduko de Princino Mary, de Lermontov, fare de Edgar von Wahl, la estonta aýtoro de Occidental, mi trovis jenajn du ekzemplojn: "la atendantoj la movadon de l' akvo" kaj "la trinkantoj vinon vespere".

Ankaý de tiaj dirmanieroj mi bedaýras la maloftecon.

Kia rilato kun la hebrea? Kiam Ijob (æap. 31, v. 15) parolas pri Dio "kiu kreis min", fakte li parolas pri Dio "faranto min" ('oseni; laývorte 'ose "faranto", substantiva participo; -ni "min", objekta sufikso). Tia dirmaniero ne estas malofta en la hebrea, almenaý en la lingva¼o klasika, biblia. Sed mi supozas, ke la moderna lingvo ne uzus volonte tian esprimon.

8. La netuþebleco de la Fundamento

Æi tiam, ni eliras el la gramatika¼oj kaj eniras pli profunde en la spiriton de Esperanto. Ne plu temas pri influo de la hebrea lingvo, sed pri influo de la juda kulturo.

Estas konate, ke inter la sanktaj libroj de la judoj, la plej sanktega estas la Torao, la kvin libroj atribuitaj al Moseo, kiujn la kristanoj nomas Pentateýko. Øi estas la fundamenta leøo de la juda religio: oni nombris, ke øi entenas ekzakte 79 856 literojn, el kiuj oni ne rajtas forpreni unu. La Torao estas "neniam tuþebla kaj neniam þanøebla", øi "devas resti severe netuþebla eæ kune kun siaj eraroj". Korekti eraron estas fari þanøon, kaj þanøi ion ajn oni ne rajtas.

Verþajne tiu frazo memorigas ion al la esperantouzantoj: la Fundamento de Esperanto estas "neniam tuþebla kaj neniam þanøebla", øi "devas resti severe netuþebla eæ kune kun siaj eraroj" (Antaýparolo, A 1, 1 kaj A4, 4).

Se Esperanto plu vivas, kaj verþajne ankoraý plu vivos, la æefa kaýzo estas, ke øi staras firme sur netuþebla konstitucio: la Fundamento. Tion ne komprenis la aýtoroj de Ido aý de Volapuko. Kaj Zamenhof klare antaývidis, ke tiu netuþebleco ne bremsos la evoluon de la lingvo, sed ke æi tiu "havos la plenan eblon ne sole konstante riæiøadi, sed eæ konstante pliboniøadi kaj perfektiøadi" (Antaýparolo, A6, 3). Ekzakte kiel la konstitucio de iu lando ne bremsas la evoluon de ties leøaro, sed garantias øian unuecon.

Kaj Zamenhof aldonis, direkte al la nun svarmantaj alfabet-þanøemuloj: "la momento, en kiu ni ektuþus tiun principon (de netuþebleco), estus la komenco de nia morto" (Antaýparolo, A1, 5). Aýdu reformemuloj-mortigantoj!

Kie Zamenhof æerpis tiun ideon de la ekzistado de definitive akceptita Libro? Certe en la juda kulturo, kun ties netuþebla Libro. La netuþebleco de nia Fundamento, æefa kaýzo de nia ekzisto, certe fontas el la netuþebleco de la Torao.

Miascie, la unua, kiu komprenis tiun influon de la Torao sur la Fundamento, estas Gaston Waringhien (Lingvo kaj Vivo, p. 85).

André CHERPILLOD

ÿ;