Redaktoro: Guido Van Damme / <guido@fel.esperanto.be>

Prioritato: <1>

Korektita versio

N-ro 007054

Tra gramatiko vagi

La letero "Subskribonte promesi" (MONATO, 2000/4, 6) estas interesa tamen iom tro harfenda reago. La skribanto de la letero kritikas la kutiman formon de deklaro "Mi, subskribinta ...", sinkante en erarvagaj gramatikaj detaloj. Oni devas ne forgesi, ke deklaro devas esti unuavice jure neatakebla. La skriba deklaro servas por fiksi fakton aŭ volon kun juraj konsekvencoj. Unu el la neforlaseblaj akcesoraĵoj de jure valida deklaro estas la subskribo. Do, la deklaro devas esti subskribita kaj ne subskribota. Verŝajne juristo ride forĵetus deklaron, kiun oni nur promesas subskribi. El vidpunkto de la rezulto estas tute egale, kiu parto estas skribita post kiu parto, oni povus komenci per la subskribo. La esenco de la tuto estas, ke la subskribita deklaro estu subskribita.

Cetere la origina formo "Mi, subskribita ..." ne estas erara, se ni konsideras, ke oni preskaŭ ĉiam identigas sin kun sia nomo. Se mia nomo estas subskribita, mi estas subskribita. Kaj se ni volas esti rigore pragmataj, devus esti: "Mi, subskribinto, promesas ..." aŭ "Mi, subskribinta x.y, promesas ..."

István MÉSZÁROS, Hungario

˙;