Numero: 007046

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 2

NEKorektita versio

ĈINIO

Eksporto de laboristoj

Laŭ statistikoj de la Internacia Labor-Organizaĵo, nuntempe en la mondo la kvanto de translandaj enoficiĝintoj jam atingis pli ol 20 milionojn. Se la unueciĝo de la monda ekonomio same rapide kreskos kaj prosperos, la nombro eble iĝos 40 milionoj en la venontaj dek jaroj.

Esplorinte la ĉinan situacion, oni povas konkludi ke ĝi ne estas kontentiga. Dum la lastaj jaroj nur 0,2 milionoj da ĉinoj -- 1 % de la tutmonda totalo -- servas eksterlande, kompare al loĝantaro de 1,3 miliardoj, 20 % de la monda loĝantaro. La internacia laborservo estas kvazaŭ granda kuko, kiun manĝas la ĉinoj tro malmulte.

Eksterlando ne estas alloga

Kial la ĉinaj ellandiĝintaj laborantoj estas tiel malmultaj? Krom tio, ke dum sufiĉe longa tempo la ĉina registaro malpermesis al ordinaraj ĉinoj ellandiĝi, estas ankaŭ alia kaŭzo. Pro influo de la tradicia kulturo, la koncepto de la ĉinoj estas, ĝenerale dirite, konservativa: ili ne volas forlasi sian hejmlokon.

Cetere, ekzistas problemo pri lingvo. Ĉinoj ne estas similaj al ekzemple meksikanoj aŭ filipinanoj, kiuj preskaŭ ĉiuj posedas la anglan lingvon kaj, ellandiĝinte, kapablas libere interparoli kun indiĝenoj. Ĉinoj, kiuj bone scipovas la anglan lingvon, plejparte ricevis altan edukadon. Ili iris eksterlanden nur por plua studado aŭ, sendite de la ŝtato, por esti registaraj oficistoj. Ordinaraj ĉinoj eksterlande nepre renkontas lingvajn malfacilaĵojn. Se al ili mankas interpretisto, ili kapablas fari nenion, ne povas profiti, kaj sekve preferas resti en sia lando.

Ĉinio ja perdis kelkajn ŝancojn. En la 70aj jaroj, kiam okazis granda ekspluatado en la Meza Oriento, laborantoj el diversaj landoj amase kaj konkure eniris la golfan regionon. Sed tiam Ĉinio ne praktikis politikon de malferma pordo kaj tiel perdis la ŝancon. Nur post 1979 Ĉinio komencis eksporti laboran servadon. Profesioj de ĉinaj laborantoj ĉefe estas konstruisto, kuiristo, tajloro, servistino kaj elektronika muntisto. En la venontaj unu-du jaroj, post aliĝo al la Monda Organizaĵo pri Komerco, la eksporto de ĉina labora servado povos relative grandskale disvolviĝi.

MU Binghua

˙;