Numero: 007039

Rubriko: Arto

Korektita versio

Bona leøera rokmuziko

Jen plia disko el Kolekto 2000, kun la kutime elstara prezento teknika kaj grafika, æi-foje æefe pro la pentra¼oj de Bruno Lassale. Temas þajne pri franca ensemblo, Kore, kun bonega prononco kaj kun muziko senprobleme elsendebla radie.

El la 7 tekstoj, æiuj de Kris Spitzer, nur du estas originale verkitaj. Tamen tiuj du plene samstilas kun la 5 esperantigoj, des pli ke la tri bandanoj lernis Esperanton. Temas pri bonaj tradukoj, kun versoj kiel "Æi kvartalo estas vualo por vivobatalo", kvankam jen kaj jen þoviøis frazo iom konfuza (kion signifas "ne vagu øis skrupul"'?), aý adasismoj; æiel ajn ni ne forgesu, ke nacilingvaj tekstoj oftege havas preskaý nenian sencon, kio ne okazas en æi-disko. El enhava vidpunkto, en "La testo", "Vivo-riske" kaj "Pasanta pasio", temantaj respektive pri aidoso, aýtoakcidentoj kaj amoristinoj, mi trovis tonon samtempe pesimisman kaj moralisman, ombran kaj sombran.

Muzike Kore memorigas min pri tiel vasta kaj svaga koncepto kiel averaøa leøera nord-amerika rok-muziko, kun eðoj de Rainbow øis Rush. Øiaj profesi-nivelaj stilo (kiun ili mem nomas "rokvarietea") kaj ludado kompareblas kun tiuj de la kanto "La fina retrokalkulo" de la svedoj Europe (ekzemple en la kantoj "La sonøoj" aý "Malkonsento"), dum alifoje (la komenco de "Sen øu"'), ili pensigas pri neniu alia ol ... Persone.

Jorge CAMACHO

"Kia viv" de Kore estas havebla de Flandra Esperanto-Ligo kontraý 15,60 eýroj + afranko aý per TTT de http://retbutiko.esperanto.be

ÿ;