rubriko: moderna vivo
foto-sugesto: neniu
prioritato: 2
Mis-ilo
Pereis tri homoj, kiam armea raketo erare trafis naŭetaĝan domon en urbeto Brovari (20 km for de ĉefurbo Kijiv). Unue armeanoj neis respondecon, dirante, ke la raketo -- marko "toĉka" -- trafis ja sian celon ĉe ekzercejo. La plejparte detruita domo rezultiĝis -- laŭ armeanoj -- de interna eksplodo. Finfine tamen la ministro pri defendado de Ukrainio, Oleksandr Kuzmuk, publike agnoskis la mison kaj pardonpetis antaŭ loĝantoj de Brovari.
Araneo
˙;