Lingvo: syama@dokkyo.ac.jp
Prioritato: 3
Korektita versio
LA MANĆURA
Formortanta lingvo de malplimulto en Ćinio
La manćuroj estas unu el la plej grandaj inter la multaj minoritataj etnoj de la popolrespubliko Ćinio. Řia lořantaro superas dek milionojn. Kiuj tamen povas paroli la manćuran ne atingas centon, laý la MONATO-korespondanto Sabeo Fu, el Chengdu [ćendu], urbo en, aý će limo de, la regiono kie ili lořas. La rapido de la forpereo de la lingvo samas kiel tiu de specioj. Probable la manćura kiel parola lingvo malaperos en dek jaroj, se oni ne alprenos urřajn rimedojn.
La ekzistanta manćura estas rigardata de la fakuloj kiel rara primara materialo por esploro, vivanta fosilio, inda esti traktata kiel ţtata trezoro. La specialistoj proponas ke oni urře fosu kaj savu tiel la lingvon kiel la kulturon kaj morojn.
Nia korespondanto antaýnelonge vizitis sian amikon, s-ron Zhao [řaý], manćuron pli ol 70 jarojn ařan, lořantan en Chengdu. Li ne trovas će s-ro Zhao manćurajn trajtojn: li estas islamano laý siaj manřaĽoj, de gento ji [řji] kaj tibetana laý siaj vestaĽoj. Nia raportisto konatiřis kun sia najbaro jam antaý longe kaj Ľus eksciis lin esti manćuro. Okaze de la ceremonio de ći ties naskiřtago, li ektrovis lian manćuran familian nomon. La maljunulo rakontis pri sia familio. Lia prapatro estis ano de la manćura trupo garnizonanta en Chengdu, konsistanta el 3 000 oficiroj kaj soldatoj, kiuj alvenis de Jingzhou [řjinřoý] de la provinco Hubei (đubej) en 1718. (La legantoj ne kleraj pri la orientazia historio sciu ke tiam Ćinio estis sub la tri- kaj duonjarcenta regado de la manćuroj, nomata la imperio Qing [ćjing].) Liaj antaýuloj heredis la postenon en la trupo generacio post generacio řis la retiriřo el la politika areno de la manćuroj en 1911. Ćar la manćuroj vivis kune kun la ćefgento Han [đan] de Ćinio tiom longe, iom post iom ili preskaý identiřis al la hanoj en vivstilo, moroj kaj precipe en parollingvo.
La maljuna manćuro konfesas ke liaj samgentanoj estas asimilitaj. La MONATO-Ľurnalisto demandis, kio estas la perspektivo de la manćura lingvo. "Mi jam estas perfekta uzanto de la hana," li diras. "Mi tute ne scipovas paroli aý skribi la manćuran, eć ankaý mia patro aý avo. Ři fremdas al mi kiel fremdlingvo. Ţajnas ke ři ne utilas al ni..."
Historia skizo
La ćina civilizo estis konstante minacata de ćirkaýaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de řermanoj, kaj mezepokaj okcident-eýropaj reřlandoj fare de la normanoj. La ćefaj el tiaj invadantoj estis turkoj, mongoloj, manćuroj, kaj tibetanoj, kaj la tri unuaj eć konkeris la ćeflandon de la hanoj. La unuaj tiaj danřeraj fremduloj estis la hunoj, kiuj, ne sukcesinte konkeri la Mezan Regnon pro la efikaj rezisto kaj repuţo fare de la imperio Han, migris okcidenten ćirkaý la dua jarcento antaý la komuna erao kaj minacis en la persono de Atilo la tutan kristanan mondon. Oni diras, ke ili estis turkoj aý miksaĽo de turkoj kaj mongoloj. Han estas la etimo de la gentnomo Han, kiu propre ne estis uzata de la ćinoj mem.
Meze de la tria jarcento de la komuna erao, en la Ćielan Imperion invadis nordaj barbaroj konsistantaj el diversaj etnoj. La dinastio de la hanoj transmigris en la sudon de la ćina kontinento. Tio estis la unua fojo kiam stariřis fremdgenta registaro sur la ćeflando. Fine de la 5a jarcento, Ćinio estis denove reunuigita sub la dua mondimperio, t.e. de alia mondo ol la okcidenta, post Han sub la nomo de Tang. En la 10a jarcento en norda Ćinio establiřis fremdula regno de manćuroj, nomata Jin [řjin]. Dum la mongoloj estis nomadoj, la manćuroj estis ćasantoj el la nordorienta periferio de la ćina civilizo, ćiam havantaj aspiron al la moroj de la hanoj, kaj rapide asimiliřis al la rafinita kulturo, same kiel iliaj posteuloj, pri kiuj temas nun. La ćinoj mem persistis en la suda parto de Ćinio, kiel estis antaý duonjarmilo.
Ći tiu manćura dinastio estis poste siavice jugita sub la mongoloj, kiel parto de ties mondimperio, kiu estis preskaý fariřonta vere monda, venkinte en 1241 la aliancajn trupojn de la Sankta Imperio kaj de la poloj će Liegnitz en Silezio antaý ol ili retiris armeojn je la morto de la Granda Đano en la hejmlando. La han-genta regno en la suda Ćinio estis alsorbita al la mongola imperio -- tio estis la unua fojo kiam la tuta Ćinio estis sub fremda regado.
Sur la ruino de la mongola ţtataparato prosperis han-genta regno nomata Ming, la tria tia potenco post Han kaj Tang, sed meze de la 17a jarcento, la tuta Ćinio falis, por la dua fojo, sub la agreso de barbaroj, tiufoje de la manćuroj, kies imperio daýris řis 1911. La lasta imperiestro de la manćura dinastio sin lasis ludi rolon de marioneto enmane de la japanaj imperiistoj en la tiel nomata Manćura ţtato de post 1931. Tio estis la signalo al la dua mondmilito. Li estas protagonisto en la filmo La lasta imperiestro de Bernardo Bertolucci [bertolući]. La nunaj ćinoj neniel uzas la geografian nomon Manćurio -- kiel forgesi? --, ři estas la nord-orienta regiono.
Lingva genealogio
La manćura lingvo estas pli bone konata inter la okcidentanoj sub la nomo de tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio, kune kun la lingvoj de la aliaj ćefaj invadintoj en Ćinion, la mongolaj kaj la turkaj, aý tjurkaj por distingi disde la lingvo de la nuna respubliko Turkio, kiu estas unu el la tjurkaj (vidu PIV). La hipotezo de ural-altaja familio ne estas universale agnoskata. Uralaj estas la finna kaj la hungara. Ne estas pruvita la klasigo de la korea kaj la japana al la altaja. Kontraste al tio, la ćina kune kun la tibeta estas el la sino- aý ćino-tibeta familio. La asigno de la vjetnama al ći tiu ne estas pruvita.
Sabeo FU/YAMASAKI Seikô
˙;