orektita versio

numero: 007017

rubriko: politiko

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

IRANO

Vundita sed ne morta

La irana prezidanta baloto de majo 1997, en kiu la popolo subtenis intelektan mulaon Mohammad Ðatami, pruvis, ke tra Irano fluas grandega demokratia ondo. Religia aristokratio, aperinta post la islama revolucio, ne volas kaj ne povas kredi, ke øi devas transdoni la registaron al reformistoj.

Sekvis do periodo de t.n. "interna terorismo". Ekzemple en marto æi-jare estis pafita Said Haøarian, æefrolulo de la reformisma movado kaj ties teoriisto. Haøarian fondis novan tutlandan partion Moþarekat (Partopreno); la 290-membra parlamento, kies mandato komenciøis en majo, konsistas pli ol duone el Moþarekat-deputitoj.

Granda satano

Sendube Haøarian ne estis pafita de "malamiko de la þtato" aý de dungito "de la granda satano Usono". Laýdire li estis pafita de "teroristo" subtenata de konservativuloj en Irano, kiuj bedaýras sian perdon de potenco. Grave vundita, Haøarian tamen travivis la atencon. Laý ¼urnalisto, lia stato similas tiun de la reform-movado en Irano: danøere vundita sed ne morta.

Preskaý certe sekvos aliaj tiaj malbonaj eventoj. Tamen neniu dubas, ke irananoj elektis demokratian vojon kaj la rajton mem decidi pri sia registaro.

M. Reza TORABI/pg

ÿ;