mi jhus trovis plian reviziajhon de Edmundo. is === Numero: 007014

Arto: arosjev@mail.ru

Prioritato: 1

Korektita versio

AÝSTRIO

Orfiøinta beleco

La aýstria pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridenzrajð hundertvasa] finis sian vivon la 19an de februaro en sia tipe nekutima stilo: sur þipo "Queen Elisabeth 2" en la oceano. La 71-jara modernisto estis survoje al Eýropo de Nov-Zelando, en kiu lando li de multaj jaroj pasigis pli grandan parton de sia tempo.

Hundertwasser (naskita kiel Friedrich Stowasser [fridrið þtovasa]) estis unu el la plej grandaj figuroj en la moderna arto tutmonde. Li estis populara kiel furioza kontraýulo de la rekta linio en la arto kaj rekonita kiel pioniro en la kreado de multkoloraj konstrua¼fasadoj, ornamitaj verda¼e. Li difinis sin kiel "kuraciston" en la arkitekturo. Lia morto sendube estas grandega perdo por la mondo de beleco.

Hundertwasser determinis la uzadon de rekta linio en la arto kiel "instrumenton de l' diablo". Tial Hundertwasser uzis la kurban linion en siaj verkoj kaj dekoraciis la de li projektitajn domfasadojn per helaj kolortonoj kaj verda¼o. Li estis ekologo kaj opiniis, ke la ekstera¼o de urboj, en kiuj regas alkoholeco kaj narkota¼oj, devas esti þanøita, por ke ties loøantoj denove øuu la naturharmonion. Pro tio oni antaývidis por Hundertwasser "ekologian" enterigon en la "Øardeno de feliæaj mortintoj" sur la tero de Nov-Zelando.

La fama pentristo postlasis kiel hereda¼on domon "Hundertwasser-Haus" kaj muzeon, nomatan "KunstHausWien", kiuj estas vidinda¼oj en Vieno. La arkitekturkritiko negative prijuøis ilin kaj nomis Hundertwasser "dekoracia pentristo kaj plibeliganto de fasadoj". "Hundertwasser-Haus", finkonstruita en 1985, surprizas per la kurbaj linioj de siaj fenestroj, per la þveliøinta pargeto sur la planko en la ejoj kaj per la verda¼o, kiu estas kultivata sur la tegmento. Lia artstilo imitas tiun de la hispana arkitekto Antonio Gaudi y Cornet [kornet] (1852 - 1926). Hundertwasser projektis termocentralon kun multkoloraj fasadoj (1992) en Vieno, hotelon (Thermendorf Blumau, 1997), motelon (Bad Fischau, 1990) en Aýstrio kaj aliajn konstrua¼ojn eksterlande (arbarspiralo en Darmstadt, Germanio, bazarhalo en Altenrhein, Svislando, ruba¼bruligejo kaj pumpstacio en Osako, Japanio kaj aliaj).

Antaý nelonge li denove altiris la atenton al si pro la projekto de buntaj publikaj necesejoj, kiujn oni konstruis en la vilaøeto Kavakava, Nov-Zelando. Pro sia pitoreska ekstera¼o ili tuj transformiøis en turisman alloga¼on.

Evgeni GEORGIEV

ÿ;