Numero: 007012

Spirita vivo: gerrit.en.madzy@planet.nl

Prioritato: 1

Korektita versio

GREKIO

Jarmila festego ortodoksa

Landaj ortodoksaj eklezioj planas okazigi æi-aýtune grandegan feston okaze de la jaro 2000. Pere de tiu aranøo la ortodoksa eklezio de Greklando volas superi æiujn aliajn kristanajn rememorigajn festojn en la mondo lige kun la nova jarmilo. La festego okazos en oktobro æi-jare en Ateno.

En tiu impona renkontiøo de la tutmonda ortodoksa eklezio partoprenos 15 patriarkoj kaj arðiepiskopoj, kaj multaj ekleziaj korusoj de æiuj orientkristanaj komunumoj. Krome estos organizitaj ekspozicio de øis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaðejoj ekde la rusia bordregiono de Arkta Oceano øis Monto Sinajo, teologiaj simpozioj kaj honorigo de la memoro de apostolo Paýlo æe Akropolo en Malnov-Ateno.

La festego okazos de la 14a øis la 18a de oktobro 2000. Tiucele en majo en Tesaloniko jam okazis preparkonferenco de æiuj ortodoksaj patriarkioj kaj landaj eklezioj.

Ekleziuloj el Ateno ne forstrekas la eblon pri samtempa realigo de alia projekto. Temas pri renkontiøo de ortodoksaj ekleziuloj kun papo Johano Paýlo la dua sur greka tero, en kiu eventuale partoprenos ankaý reprezentantoj de reformaciaj eklezioj. Tio povus realiøi okaze de solena subskribo de Charta Œcumenica (Æarto ekumena), kiu kiel rezulto de la tut-eýropaj ekleziaj tagoj en 1997 en Graz (Aýstrio) estas pretigata fare de Konferenco de Eýropaj Eklezioj (KEK) kaj Konsilio de Katolikaj Episkopaj Konferencoj (CCEE). La subskribo de tiu dokumento devus okazi en Tesaloniko æi-jare, kaj ne en la jaro 2001, kiel estis antaýe planite.

Evgeni GEORGIEV

ÿ;