<x-flowed>Redaktoro: Guido Van Damme / <guido@fel.esperanto.be>

Prioritato: <1>

Korektita versio

N-ro 007009

Donace subteni...

...la afrikan movadon

Mi ege ĝojis kiam mi ricevis informojn pri la Abonhelpa Fonduso de MONATO. El nia adresaro mi kompilis liston de aktivuloj el pluraj afrikaj landoj, kiuj sufiĉe bone regas la lingvon por legi la revuon. Se montriĝas ke tiu listo estas tro longa, avertu min, kaj mi forstrekos kelkajn nomojn tiel ke restos nur la plej kapablaj. Sed ne dubu ke estas pli da ŝatantoj ...

GBEGLO Koffi, Togolando

...aŭ la indiĝenajn dialogojn

Mi sendas al vi liston de partoprenintoj kaj nunaj kursanoj en la "Indiĝenaj Dialogoj", kiuj, laŭ mi, meritas donacan abonon kaj kapablos legi kaj pli-malpli kompreni la revuon. Por ili ricevi ĝin estos certe granda helpo, ne nur en la lingvolernado, sed ankaŭ por havi kontakton kun la mondo pere de Esperanto. Mi ne scias al kiom da personoj vi povus doni tiun eblon. Tial mi kompilis la liston laŭ la "meritoj". Mi ŝatus peti vin premii per abono almenaŭ la unuajn dek homojn ... se eblas. Por la aliaj, se tro longas la listo, bonvolu sendi donace kelkajn ekzemplerojn. Ni ĉiuj tutkore dankas la Abonhelpan Fonduson pro tiu subteno.

Katalin SMIDÈLIUSZ, Hungario

Noto de la eldonejo: Por povi pozitive reagi al tiuj ĉi subtenopetoj ni bonvenigas donacajn abonojn al Abonhelpa Fonduso de MONATO.

˙;